Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] (unikodo) (cx) (c`) (^c) (lat3)

Esperanto en la virtuala mondo Dua Vivo (secondlife.com)

Aktuale - Nova

Kio estas Dua Vivo?

Dua Vivo estas virtuala mondo en kiu eblas interagi skribe, voc`e kaj geste. Krom babili oni povas au`skulti koncertojn (U2 jam faris koncerton tie), ac`eti au` lui terenojn au` tutajn insulojn, konstrui objektojn, vendi aj`ojn au` servojn.

Eblas senpage alig`i c`e: http://secondlife.com/

Premu la butonon "Get Started! Membership is FREE!".
Aperos pag`o sur kiu vi devas elekti uzulnomon, doni via retpos`tan adreson ktp...
Poste vi povos els`uti la necesan programon kaj ekuzi g`in per via uzulnomo kaj pasvorto.
Dum la unua fojo post elekto de la aspekto de via "avataro" kaj alkutimig`o al la uzo de la programo sur tiucela insulo, vi povos esplori la virtualan mondon.
 
 

Helpo pri Dua Vivo

Iri al esperanta loko en Dua Vivo

Komuniki skribe


Se iu estas iom for de vi premu la butonon "krii/shout".

Alia ebleco estas uzi "IM/Call" t.e. tujmesag`ilon por paroli nur kun unu homo.
Tiel nova langeto aperos por tiu privata konversacio kaj nur li vidos tion, kion vi skribas.
Plia diferenco kun la supra normala metodo estas, ke via "figuro" ne mimos tajpadon per siaj manoj.

Por komuniki voc`e vidu pli sube.

Movig`i

Ene de unu loko:

Memori la vizitatajn lokojn

En la c`efa menuo elektu "Mondo/World" kaj poste "Kreu lokmarkon c`i-tie/Create Landmark Here".
Viaj lokmarkoj estas poste troveblaj en la inventaro/inventory (malfermebla per la butono sube dekstre) sub Mia inventaro-Lokmarkoj (My Inventory-Landmarks). Simple duoble klaku sur lokmarkon por teleportig`i al la koncerna loko.

Okazaj`oj

En Esperanto-Lando 1:

Kelkaj oftaj mallongigoj en Dua Vivo:

DV   Dua Vivo
UV   Unua Vivo,
RL   Real Life, Reala Vivo
SL   Second Life
afk  away from keyboard (ne estas c`e la komputilo)
SIM  parto de Dua Vivo
PIMS mezurunuo pri komplekseco de konstruitaj objektoj
wb   Welcome Back! bonrevenon!
ND   nedankinde
BV   bonvolu
lol  Lot of laughs, Multe da ridoj povus mallongig`i "mdr" kiel la franca ekvivalento "mort de rire".

Aktivigi grupon

Klaku sur vin mem per la dekstra musbutono
Elektu "Groups"
Klaku sur la nomon de la grupo, kiun vi volas aktivigi
Klaku sur la butonon "Activate"

Au`skulti muzikon / radion

En pluraj lokoj eblas au`skulti muzikon au` radion.
Ekzemple:


En la c`efa menuo elektu
Edit
preferences
audio & video
ebligu: [X] LUDI ELSENDFLUAN MUZIKON SE HAVEBLA / PLAY STREAMING MUSIC WHEN AVAILABLE...
apply
OK

En la suba dekstra angulo de la ekrano klaku sur la triangulon (simbolo por ludi/play) apud la muziknotoj.

Paroli voc`e

Supre en la c`efmenuo elektu
Edit
Preferences
Voice Chat
enable voice chat
OK

Poste
tute sube dekstre apud la lau`tparolilo aperas butono kun parolvezikoj.
Klaku sur tiun butonon por au`di la aliajn.
Vi povas aparte parametri la lau`tecon de c`iuj, kiuj parolas en la aperanta fenestreto.
Por paroli premu la alian butonon "talk"

C`iuj, kiuj ens`altis la voc`an babiladon havas blankan punkton super la kapo.


 

Esperanto en Dua Vivo


Ankau` Esperanto jam c`eestas en Dua Vivo. Kelkaj esperanto-parolantoj ac`etis au` luas terenojn.

  • Esperanto-Lando 1 http://slurl.com/secondlife/Capitol%20City/127/215/23
  • Muse Dancejo (Esperanto dancejo http://slurl.com/secondlife/Pyong%20Ya/242/204/85) kie eblas au`skulti esperantan muzikon
  • Esperanta Biblioteko http://slurl.com/secondlife/Capitol%20City/112/94/23 NOVA!
  • Esperanto-Bazaro (apud Esperanto-Lando 1) http://slurl.com/secondlife/Capitol%20City/112/94/23
  • Esperanto-Arbareto (apud Esperanto-Lando 1) http://slurl.com/secondlife/MM21/226/30/22
  • Informdomo por japanoj http://slurl.com/secondlife/MM21/226/30/22
  • Kunvenejo Bjalistoka http://slurl.com/secondlife/Kankovan/87/117/85
  • Muse Esperanto-centro http://slurl.com/secondlife/Al%20Tang/188/34/77
  • Sur Bellevue Islet estas informejo pri Esperanto http://slurl.com/secondlife/Bellevue%20Islet/106/150/26
  • La plej granda kaj la plej ofte vizitata loko estas trovebla sub la nomo "Esperanto-Lando 1" en la serc`ilo de Dua Vivo.
    G`i enhavas belegajn klasc`ambrojn, arbojn, konstruaj`ojn, estas organizataj dej`orado (por, ke c`iam c`eestu iu), lingvokursoj kaj prelegoj. Tie oni povas ankau` au`skulti esperantan radion (radio-Jászberény el Hungarujo) kaj legi la virtualan gazeton "Semajno".

    Por iri al unu el la supraj lokoj se la programo Dua Vivo estas malfermita, klaku sur la ligilon: aperos retpag`o c`e slurl.com/secondlife kaj tie klaku sur "teleport now". En Dua Vivo aperos fenestro. kiu proponas al vi tranportig`i al la koncerna loko.

    Do "Pioniroj" de Esperanto en Dua Vivo estas lau`dindaj pro la tempo, energio kaj mono, kiun ili oferis por ke la intergenta lingvo c`eestu en tiu virtuala mondo.

    Ekzistas ankau` plano pri tradukado por la uzointerfaco de Dua Vivo en Esperanton.
     
     
     
     

    Samaj eraroj kiel en la vera vivo


    Tamen interese estas noti kiel oni sekvis la kutimojn, rutinojn de la reala mondo.
    Kelkaj aktivuloj estas junaj kaj ne-ankorau` 100% esperanto-parolantoj sed jam veraj "Esperantistoj"....
     

    Jen kelkaj fus`oj, kiuj iom malbonigas ilian grandan laboron:
     

    Verdnaciismo


    Ne mankas eo-flagoj. Ofte estas ec` pli da flagoj ol vizitantoj

    --- 


    --- 

    --- 


    Zamenhof-kulto


      ---   --- 

      --- 



     

    C`u templo honore al Zamenhof?

    x-metodo

    C`ar ne eblas facile uzi* la c`apelitajn literojn en Dua Vivo, la plimulto uzas la x-metodon.

    Imagu, ke vi neniam au`dis pri iu internacia lingvo nomita "Esperanto".
    Imagu, ke vi eniras lokon de Dua Vivo, kie homoj skribe babilas en tiu lingvo.
    En du vortoj el tri estas "x" literoj.
    De kie vi sciu, ke tiuj strangaj iksoj estas nur konvencio anstatau` supersignoj?
    Kio estos via reago kiam vi provos lau`tlegi tiujn frazojn?
    C`u tio helpos havi bonan opinion pri tiu strangaspekta lingvo?

    Bedau`rinde s`ajnas, ke multaj ne kapablas meti sin en la lokon de iu, kiu ne konas Esperanton:

    Tamen oni devas noti, ke ne malmultaj uzas la metodon " ch " au` " c' ", kiu ne aspektas tiom malbone kiel "cx".

    *Fakte eblas tajpi la literojn ekzemple per la programo Ek sed por, ke la aliaj vidu ilin, ili devas
    parametrumi ion kaj tio estas sufic`e komplike.
     
     
     
     
     

    Pliaj detaloj


    Kiam oni anig`as al la grupo de unu el la esperantaj ejoj aperas la esprimo "Samideano" super la kapo...
     
     


    Instigo al verdig`o...



    Granda stelo






    En la informejo pri Esperanto en Dua Vivo
     
     

      --- 
    trovig`as bonaj informoj pri retejoj kaj kursoj


    sed c`u vizitanto tuj volas promeni en senpaga t-c`emizo kun la kapo de la "guruo" (pardonu "Majstro") au` svingi la verdan flagon?



    Konkludo


    Unue oni denove devas agnoski la grandan laboron de la unuaj esperanto-parolantoj en tiu virtuala mondo por krei Esperanto-rilatajn terenojn, grupojn ktp...

    En virtuala gazeto de esperanta ejo prave skribig`as:

    "Bonvolu konduti digne kaj respektplene [...] Ni ja estas reprezentantoj de Esperanto. Homoj ankau prijug`as nian lingvon lau` nia konduto."

    Sed ne nur la konduto sed ankau` la aspekto de la personoj kaj de la ejoj povas influi la prijug`on de la lingvo.

    Estas vers`ajne, ke oni metis multajn verdaj`ojn (flagoj, steloj, Zamenhofaj`oj ktp...) pro simpla sekvo de kutimoj kaj/au` por allogi la jam Esperantistojn,
    Sed se oni opinias, ke Dua Vivo ne nur estas por svingi flagojn en fermita verda rondeto, sed g`i povas helpi iom konigi Esperanton, oni vidas la bezonon havi ankau` nesektaspektan ejon kaj personojn.
     
     

    Proponoj por iom malsektigi la tuton:

     

    Opinienketoj pri tiu temo

    C`ar multaj tute ne konsentas kun la supra teksto, dum kunveno pri la aspekto de eo-lokoj en Dua Vivo, estis lanc`ita la ideo fari opinienketon pri la simbolo(j) de Esperanto.

    Estis proponita fari g`in en la vera vivo, sed fakte eblas fari g`in ankau` en Dua Vivo:


    Bonvolu ankau` Vi partopreni en la efektivigo de tiuj opinienketoj, c`efe se vi opinias ke la tradiciaj simboloj en Esperanto tute ne estas miskompreneblaj.
     
     

    Ligiloj pri Dua Vivo

    Ligiloj pri esperanto-informado

     
  • Ripetig`antaj fus`oj en la informado pri Esperanto 

  • (resuma teksto legebla c`e esencoj.info) NOVA!
  • Zamenhof perfidata
  • Filmetoj pri miskompreneblaj simboloj NOVA!
  • Flagoj kaj flagetoj
  • Kelkaj vortoj pri la x-a skribometodo
  • Reta Informado-Centro (RIC)

  • http://interpopolalingvo.inf.hu/
     
    Thierry SALOMON
    http://interpopolalingvo.inf.hu
    [indekso]