Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso][unikodo] [cx] [c`] [^c]

Kelkaj vortoj pri la x-a skribometodo


Ĉiuj konsentas, ke la normala alfabeto de Esperanto (unu litero <=> unu sono) estas grava eco por internacia lingvo. La aliaj skribmanieroj estas nur provizoraj teknikaj solvoj.

Pro la malfacileco tajpi kaj aperigi ĉapelitajn literojn sur komputiloj kaj en interreto, disvastiĝis la x-metodo.
Ankaŭ mi dum jaroj uzis ĝin kaj eĉ nun ankoraŭ kelkfoje uzas ĝin.
Sed mi ŝatus atentigi pri kelkaj aferoj:

1) La vidpunkto de la ekstera publiko

Imagu ke vi neniam aŭdis pri internacia lingvo nomata "Esperanto".
Imagu ke vi vidas ekzemplan tekston en tiu lingvo.
En du vortoj el tri estas "x" literoj.
De kie vi sciu ke tiuj strangaj iksoj estas nur konvencio anstataŭ supersignoj?
Kio estos via reago kiam vi provos laŭtlegi tiujn frazojn?
Ĉu tio helpos havi bonan opinion pri tiu strangaspekta lingvo?
 
 

Dekstre: jen kio okazas, kiam oni uzas la x-metodon. Mencio de Esperanto en la fama franca revuo Science et Vie (oktobro 2006) estas fuŝita pro ikso en la unua frazo:

 
Tial, kiam ne eblas printi la ĉapelitajn literojn, en varboteksto / ekzemplaj frazoj evitu uzi la x-metodon.
Elektu frazojn, kiuj ne enhavas ĉapelitajn literojn, uzu la h-metodon aŭ simple ne metu la supersignojn.
Ekzemple:
"Mi parolas Esperanton"
"Chu vi parolas Esperanton?"
"Cu vi parolas Esperanton?"
sed ne "Cxu vi parolas Esperanton?"

La x-metodo havas grandan malavantaĝon por varbado pro sia stranga aspekto:
Konkreta ekzemplo:
Lastatempe rokgrupo ŝanĝis sian nomon de "Dolcxamar" al "Dolchamar".
En Libera Folio, la ĉefkantisto klarigas:
"Ni rimarkis, ke en la amaskomunikiloj ne eblas uzi ĉapelojn, kaj pro la x-sistemo ĵurnalistoj tutidiote prononcis niajn nomojn" http://www.liberafolio.org/2006/dolchamar/
Sekvinda ekzemplo...

Oni povus diri, ke uzi la x-metodon por ekzemplaj frazoj en nacilingva teksto pri Esperanto estas same informada erarego kiel paroli pri "dua lingvo por ĉiuj" aŭ pri "universala" lingvo.
 
 

2) Malvarma logiko kontraŭ estetiko

"Presejoj, kiuj ne posedas la literojn ĉ,ĝ,ĥ,ĵ,ŝ,ŭ, povas anstataŭ ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u"
L. L. Zamenhof, Unua libro.

Eĉ se tiam ne ekzistis komputiloj, ankaŭ Zamenhof por indiki la supersignojn povintus decidi uzi eksteralfabetan literon kiel "x", "q", "w", "y" aŭ skribi tiel: "c^" aŭ "^c". Kial li ne faris tion? Tre verŝajne pro estetika kialo. Pro la graveco de la belaspekto, por la litero "ŭ" li eĉ pretis rompi gravan regulon de la esperanta alfabeto. En Esperanto tre gravas la ekvilibro inter logiko kaj natureco.

La h-metodo aspektas pli natura, ĉar "h" estas uzata en multaj lingvoj por ŝanĝi la valoron de la litero, kiu estas antaŭ ĝi. Ekzemple:
itale: "chiave", "chiamare",  "orecchio", "ghepardo", "preghiera", lunghezza" ktp...
angle: "choose", "which", "fish", "ship" ktp...
france: "chez", "acheter" ktp...

Por la ekstera publiko Esperanto kun iksoj riskas aspekti Klingone. Escepto povas esti por parolantoj de la eŭska aŭ ĉina (skribata per latinaj literoj), kiuj kutimas vidi multajn iksojn meze de vortoj.

Se vi pensas, ke tio estas stultaĵo, bonvolu fari opinienketon kun La "Patro nia" en x-metodo kaj h-metodo.
 

3) Ofteco de aŭtomata konvertado de tekstoj kaj la vicordigo de vortoj


La kutima argumento de la x-emuloj estas, ke ilia metodo pli bonas ol la h-metodo pro la aŭtomata konvertado de tekstoj kaj la vicordigo de vortoj.

Ofte x-emuloj reagas sufiĉe fanatike pri tio. Bonvolu relegi la tekstojn "Solena deklaro de la Iksisma Manifesto" kaj Iksoj por vidi tiun fanatikecon (ĉu vere ŝerca?). Verŝajne tiuj du tekstoj kaj la fakto, ke la unuaj uzantoj de komputiloj kaj de interreto estis profesiaj komputilistoj disvastigis la x-metodon. Por ili malvarma logiko multe pli gravis ol estetikaj konsideroj.

La fanatikeco de la x-emuloj iras ĝis la grado, ke en lernolibroj aŭ interretaj kursoj ili tute ne mencias la h-metodon.
Ili ja povus skribi: "kiam ne eblas tajpi/legi la ĉapelitajn literojn kelkaj uzas h (aŭ Zamenhof proponis uzi h) sed komputile estas pli oportune uzi x"  aŭ ion tian. Sed ne, ili simple cenzuras tiun informon (kiu cetere estas en la Fundamento).

Sub la premo de la amaso ankaŭ mi dum jaroj uzis la x-metodon.

Sed se oni iomete pripensas, oni vidas ke 90% de la retaj skribaĵoj neniam estos konvertitaj aŭ ordigitaj laŭ abc-vicordo.
Se vi skribas retmesaĝon, komenton en diskutlisto, aŭ frazon en babilejo ĉu oni ofte konvertas ĝin?

Ĉu ĝenerale oni skribas por komputiloj aŭ por homoj?
Ĉu Esperanto celas helpi la komunidadon de "homoj kun homoj" aŭ de "homoj/komputiloj kun komputiloj"?

Kompreneble se vi verkas vortoliston la vicordo gravas. Ankaŭ se vi entajpas vortojn en speciala serĉilo povas esti trafe kaj necese uzi la iksojn (ekzemple se vi ne povas tajpi la ĉapelitajn literojn en la serĉilo de http://komputeko.net aŭ de http://tekstaro.com).

Cetere por entajpi la ĉapelitajn literojn la senpaga programo EK, krom la x-metodon proponas ankaŭ la h-metodon.
Kaj la novaj makrooj por OpenOffice (senpaga alternativo al Microsoft Office) uzebligas plurajn aliajn metodojn ol iksoj (h, ^c, c^). Tiuj makrooj estas elŝuteblaj ĉi tie.
 

4) Fidindeco de aŭtomata konvertado


Alia plej ŝatata kontraŭargumento de la x-emuloj (krom "Zamenhof ne havis komputilon") estas vortoj kiel "bushaltejo" kaj "senchava". Simpla aŭtomata konverto erare konvertos ilin al "buŝaltejo" kaj "senĉava". Sed, kio malpermas skribi tiujn problemajn vortojn "bus-haltejo" kaj "senc-hava"?

La x-metodo estus vere superega al la h-metodo, se tekston kun iksoj vi neniam devus kontroli/korekti post konvertado.
Sed ĉar la probableco, ke teksto enhavas vortojn kiel: "Chaux-de-Fond", "auxiliary", "auxiliaire", "Bordeaux", "Malraux", "Linux*", "delux", "kukluxklan", "Auxerre" ne estas nulo, vi ne povas esti 100% certa, ke ne okazis miskonvertoj.

Kompreneble kun la h-metodo estas multe pli da vortoj miskonvertotaj, sed la fakto, ke ankaŭ kun la x-metodo iel ekzistas tiu problemo, signifas, ke por serioza redaktado ambaŭ ne estas fidindaj.

Tial por serioza redaktado oni ĝenerale uzas "^c", "c^" aŭ "c`" ktp...
Ekzemple kiam ankoraŭ ekzistis la papera versio de la gazeto Eventoj, ili uzis  "^c". Por fari tiun hejmpaĝon estas uzata "c`". Sed ĉar tiuj tri metodoj iom tro distranĉas la vortojn oni nur uzas ilin kiel interna kodo, ne por tekstoj legeblaj de la publiko.
 
 
 
 

Konkludo:

Por interna uzo mi havas nenion kontraŭ la x-metodo, mi nur ne ŝatas, ke kelkaj el ĝiaj subtenantoj daŭre diras, ke ĝi estas ege pli bona ol la (fundamenta kaj Zamenhof-a) h-metodo kaj mi bedaŭras, ke tro multaj uzas iksojn en ekzemplaj frazoj por neesperanto-parolantoj.

Se ne eblas uzi la veran alfabeton, kiam vi skribas por homoj PER komputilo prefere uzu la h-metodon, kiam vi skribas POR komputilo vi povas uzi la x-metodon.

Se vi daŭre pensas, ke la enhavo de tiu paĝo estas stultaĵo, ne forgesu fari la opinienketon kun La "Patro nia" en x-metodo kaj h-metodo.

Sed kompreneble se vi fajfas pri la opinio de la ekstera publiko, kaj pensas, ke Esperanto estas nur por uzo en fermita rondo, tiam kompreneble la iksoj havas eĉ plian avantaĝon por vi...
 
 
 

Rimarkoj:


a) Grava rimarko: en la h-metodo proponita de Zamenhof notu, ke "ŭ" skribiĝas "u" sen aldono de "h". Kelkaj kiel ekzemple ERA tute erare skribas "Euhropo".
--  http://web.radicalparty.org/pressreview/print_right.php?func=detail&par=7051
Tio ne aspektas bele, kaj tial kontraŭas la originalan celon de la h-metodo.
 

b) En la 1890-aj jaroj en letero al la ĉefa gazeto redaktita de Zamenhof oni ankaŭ proponis la "c`" (posta inversa apostrofo) metodon :
Sinjoro Fr. Vl. Lorenc konsilas, ke la presejoj, kiuj ne havas la signetojn superliterajn, uzu anstataŭ ili kaj anstataŭ "h" - apostrofon returnitan post la litero; ekzemple "ac`eti" anstataŭ "aĉeti" au "acheti". De nia flanko ni devas nur peti, ke se oni volos uzi tiun ĉi konsilon, oni ne forgesu klarigi en la komenco de la presata verko la signifon de tiu ĉi returnita apostrofo. La Esperantisto 1890 N-ro 23 paĝoj 54-55

c) Nuntempe disvastiĝas ankaŭ la 'c (antaŭa apostrofo) au c' (posta apostrofo) metodoj (ĉefe inter italoj). Persone mi pensas, ke certe aspektas pli bele ol la iksoj, sed mi iom timas, ke pro la distranĉado de la vortoj povas okazi miskomprenoj flanke de la publiko ("g'ardeno" legita kiel "g'   ardeno" pro la alia uzo de la apostrofo en la naciaj lingvoj: "it's nice", "c'est joli" ktp...)

ĉ) La miskonvertado de "Linux" per la x-metodaj konvertiloj verŝajne estas la ĉefa kaŭzo de ĝia esperantigo al "Linukso". Kaj poste por resti kohera oni devis ankaŭ esperantigi "Windows" al "Vindozo" ktp... kvankam temas pri produktomarko.

d) Estas fakto, ke per la h-metodo kelkaj vortoj aspektas iom aĉe, ekzemple "shanghighi".
Sed la granda plimulto kiel "shi", "chevalo", ktp... ne ŝokas la okulojn de "ekstera" leganto, kiel ĉiu vorto enhavanta ikson.

e) Kelkfoje la x-emuloj timas ke la h-metodo riskas tute anstataŭigi la supersignojn.
Mi neniel apogas tiujn, kiuj volas tute anstataŭigi la normalan alfabeton per la h-metodo. "Unu litero - unu sono" estas grava eco de internacia lingvo. Laŭ mi 99% de la uzantoj de la h-metodo neniel volas forigi la ĉapelojn el la lingvo.
Tiun argumenton oni povus fakte returni kontraŭ la x-metodo ĉar oni jam eldonis (paperan) libron per la x-metodo, kvankam nuntempe estas facile printi la ĉapelitajn literojn. Ankaŭ estas facile krei retejojn kun la normala alfabeto, tamen kelkaj (kreitaj nuntempe) ekzistas nur en x:
http://verdverd.most.org.pl/t014.htm
http://ranto.eu/?M=A
http://www.gvidilo.org/

f) Plia signo de la fanatikeco de kelkaj x-istoj: estas la elekto de reteja nomo: Ikso.net.
Alia ekzemplo: En la originala elektronika manuskripto de "Esperanto, la nova latino de la eklezio" Ulrich Matthias prave uzis "c^" kiel interna formato en la esperantlingvaj ekzemplofrazoj (http://www.u-matthias.de/latino/latein.htm). Sed la tradukistoj de la angla kaj la franca versio ŝanĝis tion al iksoj. Vidu: http://www.u-matthias.de/latino/latin_en.htm kaj http://www.u-matthias.de/latino/latin_fr.htm. Pro tio nun la franca versio estas neuzebla, ĉar ĝi ne estas konvertebla kaj printebla per normala alfabeto pro la multaj francaj vortoj, kiuj estus erare konvertitaj ĉar enhavas "x" (deux, merveilleux. ktp...).

g) Vidpunkto(j) de la akademianoj
http://www.akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_1_2006.html
[...]
Nur kiam la cirkonstancoj ne permesas uzi la ĝustajn supersignojn, kaj kiam pro apartaj bezonoj la Fundamenta anstataŭa skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u) ne estas oportuna, oni povas anstataŭigi la supersignajn literojn per aliaj signoj aŭ signokombinoj.
[...]
Pro tio la Akademio de Esperanto konfirmas, ke la sola alfabeto de Esperanto estas tiu de la Fundamenta Gramatiko, al kiu aldoniĝas samloke jena rimarko: "Presejoj, kiuj ne posedas la literojn ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ povas anstataŭ ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u."

h) Pli malbelaspekta ol la x-metodo mem estas ĝia varianto kun "w" anstataŭ "ŭ". Iu klarigis, ke estas por eviti problemojn kun vortoj kiel "Bordeaux", "Auxiliary" ktp... Tio estas almenaŭ agnosko, ke ekzistas problemo dum konvertado ankaŭ por la x-metodo. Sed ĉu oni en esperanta teksto neniam skribas "G. B Shaw", "Sumbawa", "Stanislaw", "Dawson", "Lewis Carrol", "Newsweek", "Matthew", "St. Andrews", "Brewer" aŭ "Zbigniew Galor" ?

ĥ) En interretaj paĝaroj kiel ekzemple Ipernity bedaŭrinde daŭre troviĝas homoj, kiuj publikigas tekstojn en Esperanto kun iksoj. Uzante la senpagan programeton EK eblas uzi la normalan alfabeton de Esperanto en Ipernity (eĉ en la titoloj).
Plie, la lobio de la iksemuloj atingis, ke Ipernity se uzata per la esperanta interfaco aŭtomate konvertu "cx gx hx jx sx ux" ktp al "ĉ ĝ ĥ ĵ ŝ ŭ". Atentu, tio nur funkcias se sube de la Ipernity-retpaĝo vi elektis kiel lingvo "Esperanto" antaŭ ol premi "verki novan artikolon". Tio estas tre praktika afero. Uzu tiun eblecon (aŭ EK!) por ne montri al la publiko esperantajn tekstojn kun iksoj.
Tamen la iksemuloj ne antaŭvidis kelkajn problemojn:
Unue se vi skribas artikolon en alia lingvo kiel la franca aŭ la angla en kiu aperas vortoj kun "ux" kiel ekzemple "ceux", "deux", "auxiliary" ktp... ili estos fusxitaj ekzemple vidu: http://www.ipernity.com/blog/48442/97336/comment/3239209#comment3239209).
Due se la artikolo enhavas TTT-adreson en kiu troviĝas ikso, pro la aŭtomata konvertado la ligilo ne plu funkcios (vidu: 
http://www.ipernity.com/blog/22786/105605/comment/3547961#comment3547961). Do pro tio se vi skribas artikolojn en pluraj lingvoj vi daŭre devas memori ŝanĝi la lingvon de la interfaco sube...

Se la iksemuloj bonvolus pensi per la propra cerbo anstataŭ nur blinde sekvi modon ili ekkonscius, ke kvankam sufiĉe bona por aŭtomata konvertado, la iksmetodo ne estas perfekta. Kaj tiel en Ipernity ili petintus skripton por konverti el "c^", "^c" aŭ "c`" al "ĉ" kaj ne el "cx".
 
 

Pliaj legaĵoj:

 
Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu
 



ehxo sxangxo cxiu jxauxde EHXO SXANGXO CXIU JXAUXDE
+ facile tajpebla.
+ konservas la alfabetan vicordon ("sx" post "s" ktp...)
- aspektas klingone.
- "x" trovigxas en nacilingvaj tesktoj
  "Chaux-de-Fond", "auxiliary", "auxiliaire", "Malraux", "Linux"
  do ne vere uzebla por aŭtomata konvertado

eh`o s`ang`o c`iu j`au`de EH`O S`ANG`O C`IU J`AU`DE
renversita apostrofo
+ ne tro distranĉas la vortojn
+ "`" ne troviĝas en normala teksto,
  do uzebla por aŭtomata konvertado
- ne konservas la alfabetan vicordon

e`ho `san`go `ciu `ja`ude E`HO `SAN`GO `CIU `JA`UDE
antaŭa renversita apostrofo
+ ne tro distranĉas la vortojn
+ "`" ne troviĝas en normala teksto,
  do ĝi estas uzebla por aŭtomata konvertado
- ne konservas la alfabetan vicordon

ehho shangho chiu jhaude EHHO SHANGHO CHIU JHAUDE
+ facile tajpebla. Aspektas pli nature ekz. itale "chiave", "chiamare",
  "orecchio", "ghepardo", "preghiera", lunghezza"
  angle "Who", "what", "which", "fish", "ship"
+ proponita de Zamenhof
- problemoj kun nacilingvaj vortoj, kaj kun kelkaj eo-vortoj kiel "senchava", "bushaltejo", ktp...

eh^o s^ang^o c^iu j^au~de EH^O S^ANG^O C^IU J^AU~DE
+ au~tomate konvertebla
- distranc^as la vortojn. Ne konservas la alfabetan vicordon por la etaj literoj

e^ho ^san^go ^ciu ^ja~ude E^HO ^SAN^GO ^CIU ^JA~UDE
+ iom malpli distran^cas ^car por oftaj vortoj "^ciu", "^si" "^gi"
- Ne konservas la alfabetan vicordon

eh'o s'ang'o c'iu j'au'de EH'O S'ANG'O C'IU J'AU'DE
Itala
+ malpli distranc'as la vortojn ol "^"
- miskomprenebla: en la unuaj jaroj de Eo oni uzis apostrofon por distranĉi la radikojn kaj okazis miskomprenoj: ekzemple c'iu aspektas kiel du vortoj: "c" kaj "iu"
- kolizias kun normala apostrofo
- ne konservas la alfabetan vicordon

e'ho 'sang'o 'ciu 'ja'ude E'HO 'SAN'GO 'CIU 'JA'UDE
+ malpli distranc'as la vortojn ol "^"
- miskomprenebla: en la unuaj jaroj de Eo oni uzis specialan signeton por distranĉi la radikojn kaj okazis miskomprenoj: ekzemple c'iu aspektas kiel du vortoj: "c" kaj "iu"
- kolizias kun normala apostrofo
- Problemo dum konvertado: de l'homo, Mc Donald's, Andrew's, 'stas,
- Ne konservas la alfabetan vicordon

eh*o s*ang*o c*iu j*au*de EH*O S*ANG*O C*IU J*AU*DE
stela metodo.
+ "*" facile tajpebla.
+ plac*as al stelemuloj ;) .
- "*" ofte estas uzata en komputilaj programoj por sekvo da literoj
  ekzemple por anstatau*igo
- Ne konservas la alfabetan vicordon

eh>o s>ang>o c>iu j>au<de EH>O S>ANG>O C>IU J>AU<DE
okcidenta vento
+ sufic>e bone aspektas
- Ne konservas la alfabetan vicordon
- Problemoj kun la html formato

eh}o s}ang}o c}iuj}au{de
+ konservas la alfabetan vicordon
+ ne tro distranĉas la vortojn

eh~o s~ang~o c~iu j~au~de EH~O S~ANG~O C~IU J~AU~DE
serpenta
+ konservas la alfabetan vicordon
- en vortaroj "~" ofte estas mallongilo por la pridifinata vorto

eh#o s#ang#o c#iu j#au#de
eh|o s|ang|o c|iu j|au|de
eh)o s)ang)o c)iuj)au(de
eh=o s=ang=o c=iuj=au=de
eh-o s-ang-o c-iuj-au-de
eh+o s+ang+o c+iuj+au+de
eh"o s"ang"o c"iuj"au"de (Kalocsay)
eh°o s°ang°o c°iu j°au°de
eh_o s_ang_o c_iu j_au_de
eh:o s:ang:o c:iu j:au:de
s²uoj ³µ

e`ho `san`go `ciŭja`ude

e|ho |san|go |ciu|ja|ude

e[ho [san[go [ciu[ja]ude

e{ho {san{go {ciu{ja}ude

e/ho /san/go /ciu/ja/ude

e°ho °san°go °ciu °ja°ude

e_ho _san_go _ciu_ja_ude

e~ho ~san~go ~ciu~ja~ude

e#ho #san#go #ciu#ja#ude (kiel en muziko)

e:ho :san:go :ciu:ja:ude

e+ho +san+go +ciu+ja+ude

e1ho 1san1go 1ciu1ja1ude
 
 
 

e'h`o 's`an'g`o 'c`iu 'j`a'u`de E'H`O 'S`AN'G`O 'C`IU 'J`A'U`DE
 
 

qwyx
ehyo syangyo cyiujyauyde

eh%o s%ang%o c%iu j%au%de EH%O S%ANG%O C%IU J%AU%DE

e¶o þan&oslaŝ;i&oslaŝ;o æiu ¼aýde E¦O ÞAN&Oslaŝ;O ÆIU ¬AÝDE
Lat-3
- bezonas litertipon

eÄ¥o ŝanĝiĝo ĉiu ĵaÅ&ŝy;de EĤO ŜANĜO ĈIU Ä´AŬDE
Unikodo
+ plej bona solvo post 2-3 jaroj
- bezonas litertipon kaj modernan komputilon

adieux afflux antiauxin, auxanometer, auxiliar bauxite bruxism flux, deluxe
dux influx lux microlux Luxemburg redux reflux, tuxedo
duxford

adieux bordeaux jeux, bureaux
Roux , Doux, Malraux, Linux
Cuxhaven
La Chaux-de-Fonds
Shaw
Brewer

cxez cxanger procxain cxose

txey txink txougxt fisx mucx sxop batx txree wxy eitxer