Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] (unikodo) (cx) (c`) (^c) (lat3)

Esperanto en la virtuala mondo Dua Vivo (secondlife.com)

Aktuale - Nova

Kio estas Dua Vivo?

Dua Vivo estas virtuala mondo en kiu eblas interagi skribe, vocxe kaj geste. Krom babili oni povas auxskulti koncertojn (U2 jam faris koncerton tie), acxeti aux lui terenojn aux tutajn insulojn, konstrui objektojn, vendi ajxojn aux servojn.

Eblas senpage aligxi cxe: http://secondlife.com/

Premu la butonon "Get Started! Membership is FREE!".
Aperos pagxo sur kiu vi devas elekti uzulnomon, doni via retposxtan adreson ktp...
Poste vi povos elsxuti la necesan programon kaj ekuzi gxin per via uzulnomo kaj pasvorto.
Dum la unua fojo post elekto de la aspekto de via "avataro" kaj alkutimigxo al la uzo de la programo sur tiucela insulo, vi povos esplori la virtualan mondon.
 
 

Helpo pri Dua Vivo

Iri al esperanta loko en Dua Vivo

Komuniki skribe


Se iu estas iom for de vi premu la butonon "krii/shout".

Alia ebleco estas uzi "IM/Call" t.e. tujmesagxilon por paroli nur kun unu homo.
Tiel nova langeto aperos por tiu privata konversacio kaj nur li vidos tion, kion vi skribas.
Plia diferenco kun la supra normala metodo estas, ke via "figuro" ne mimos tajpadon per siaj manoj.

Por komuniki vocxe vidu pli sube.

Movigxi

Ene de unu loko:

Memori la vizitatajn lokojn

En la cxefa menuo elektu "Mondo/World" kaj poste "Kreu lokmarkon cxi-tie/Create Landmark Here".
Viaj lokmarkoj estas poste troveblaj en la inventaro/inventory (malfermebla per la butono sube dekstre) sub Mia inventaro-Lokmarkoj (My Inventory-Landmarks). Simple duoble klaku sur lokmarkon por teleportigxi al la koncerna loko.

Okazajxoj

En Esperanto-Lando 1:

Kelkaj oftaj mallongigoj en Dua Vivo:

DV   Dua Vivo
UV   Unua Vivo,
RL   Real Life, Reala Vivo
SL   Second Life
afk  away from keyboard (ne estas cxe la komputilo)
SIM  parto de Dua Vivo
PIMS mezurunuo pri komplekseco de konstruitaj objektoj
wb   Welcome Back! bonrevenon!
ND   nedankinde
BV   bonvolu
lol  Lot of laughs, Multe da ridoj povus mallongigxi "mdr" kiel la franca ekvivalento "mort de rire".

Aktivigi grupon

Klaku sur vin mem per la dekstra musbutono
Elektu "Groups"
Klaku sur la nomon de la grupo, kiun vi volas aktivigi
Klaku sur la butonon "Activate"

Auxskulti muzikon / radion

En pluraj lokoj eblas auxskulti muzikon aux radion.
Ekzemple:


En la cxefa menuo elektu
Edit
preferences
audio & video
ebligu: [X] LUDI ELSENDFLUAN MUZIKON SE HAVEBLA / PLAY STREAMING MUSIC WHEN AVAILABLE...
apply
OK

En la suba dekstra angulo de la ekrano klaku sur la triangulon (simbolo por ludi/play) apud la muziknotoj.

Paroli vocxe

Supre en la cxefmenuo elektu
Edit
Preferences
Voice Chat
enable voice chat
OK

Poste
tute sube dekstre apud la lauxtparolilo aperas butono kun parolvezikoj.
Klaku sur tiun butonon por auxdi la aliajn.
Vi povas aparte parametri la lauxtecon de cxiuj, kiuj parolas en la aperanta fenestreto.
Por paroli premu la alian butonon "talk"

Cxiuj, kiuj ensxaltis la vocxan babiladon havas blankan punkton super la kapo.


 

Esperanto en Dua Vivo


Ankaux Esperanto jam cxeestas en Dua Vivo. Kelkaj esperanto-parolantoj acxetis aux luas terenojn.

  • Esperanto-Lando 1 http://slurl.com/secondlife/Capitol%20City/127/215/23
  • Muse Dancejo (Esperanto dancejo http://slurl.com/secondlife/Pyong%20Ya/242/204/85) kie eblas auxskulti esperantan muzikon
  • Esperanta Biblioteko http://slurl.com/secondlife/Capitol%20City/112/94/23 NOVA!
  • Esperanto-Bazaro (apud Esperanto-Lando 1) http://slurl.com/secondlife/Capitol%20City/112/94/23
  • Esperanto-Arbareto (apud Esperanto-Lando 1) http://slurl.com/secondlife/MM21/226/30/22
  • Informdomo por japanoj http://slurl.com/secondlife/MM21/226/30/22
  • Kunvenejo Bjalistoka http://slurl.com/secondlife/Kankovan/87/117/85
  • Muse Esperanto-centro http://slurl.com/secondlife/Al%20Tang/188/34/77
  • Sur Bellevue Islet estas informejo pri Esperanto http://slurl.com/secondlife/Bellevue%20Islet/106/150/26
  • La plej granda kaj la plej ofte vizitata loko estas trovebla sub la nomo "Esperanto-Lando 1" en la sercxilo de Dua Vivo.
    Gxi enhavas belegajn klascxambrojn, arbojn, konstruajxojn, estas organizataj dejxorado (por, ke cxiam cxeestu iu), lingvokursoj kaj prelegoj. Tie oni povas ankaux auxskulti esperantan radion (radio-Jászberény el Hungarujo) kaj legi la virtualan gazeton "Semajno".

    Por iri al unu el la supraj lokoj se la programo Dua Vivo estas malfermita, klaku sur la ligilon: aperos retpagxo cxe slurl.com/secondlife kaj tie klaku sur "teleport now". En Dua Vivo aperos fenestro. kiu proponas al vi tranportigxi al la koncerna loko.

    Do "Pioniroj" de Esperanto en Dua Vivo estas lauxdindaj pro la tempo, energio kaj mono, kiun ili oferis por ke la intergenta lingvo cxeestu en tiu virtuala mondo.

    Ekzistas ankaux plano pri tradukado por la uzointerfaco de Dua Vivo en Esperanton.
     
     
     
     

    Samaj eraroj kiel en la vera vivo


    Tamen interese estas noti kiel oni sekvis la kutimojn, rutinojn de la reala mondo.
    Kelkaj aktivuloj estas junaj kaj ne-ankoraux 100% esperanto-parolantoj sed jam veraj "Esperantistoj"....
     

    Jen kelkaj fusxoj, kiuj iom malbonigas ilian grandan laboron:
     

    Verdnaciismo


    Ne mankas eo-flagoj. Ofte estas ecx pli da flagoj ol vizitantoj

    --- 


    --- 

    --- 


    Zamenhof-kulto


      ---   --- 

      --- 



     

    Cxu templo honore al Zamenhof?

    x-metodo

    Cxar ne eblas facile uzi* la cxapelitajn literojn en Dua Vivo, la plimulto uzas la x-metodon.

    Imagu, ke vi neniam auxdis pri iu internacia lingvo nomita "Esperanto".
    Imagu, ke vi eniras lokon de Dua Vivo, kie homoj skribe babilas en tiu lingvo.
    En du vortoj el tri estas "x" literoj.
    De kie vi sciu, ke tiuj strangaj iksoj estas nur konvencio anstataux supersignoj?
    Kio estos via reago kiam vi provos lauxtlegi tiujn frazojn?
    Cxu tio helpos havi bonan opinion pri tiu strangaspekta lingvo?

    Bedauxrinde sxajnas, ke multaj ne kapablas meti sin en la lokon de iu, kiu ne konas Esperanton:

    Tamen oni devas noti, ke ne malmultaj uzas la metodon " ch " aux " c' ", kiu ne aspektas tiom malbone kiel "cx".

    *Fakte eblas tajpi la literojn ekzemple per la programo Ek sed por, ke la aliaj vidu ilin, ili devas
    parametrumi ion kaj tio estas suficxe komplike.
     
     
     
     
     

    Pliaj detaloj


    Kiam oni anigxas al la grupo de unu el la esperantaj ejoj aperas la esprimo "Samideano" super la kapo...
     
     


    Instigo al verdigxo...



    Granda stelo






    En la informejo pri Esperanto en Dua Vivo
     
     

      --- 
    trovigxas bonaj informoj pri retejoj kaj kursoj


    sed cxu vizitanto tuj volas promeni en senpaga t-cxemizo kun la kapo de la "guruo" (pardonu "Majstro") aux svingi la verdan flagon?



    Konkludo


    Unue oni denove devas agnoski la grandan laboron de la unuaj esperanto-parolantoj en tiu virtuala mondo por krei Esperanto-rilatajn terenojn, grupojn ktp...

    En virtuala gazeto de esperanta ejo prave skribigxas:

    "Bonvolu konduti digne kaj respektplene [...] Ni ja estas reprezentantoj de Esperanto. Homoj ankau prijugxas nian lingvon laux nia konduto."

    Sed ne nur la konduto sed ankaux la aspekto de la personoj kaj de la ejoj povas influi la prijugxon de la lingvo.

    Estas versxajne, ke oni metis multajn verdajxojn (flagoj, steloj, Zamenhofajxoj ktp...) pro simpla sekvo de kutimoj kaj/aux por allogi la jam Esperantistojn,
    Sed se oni opinias, ke Dua Vivo ne nur estas por svingi flagojn en fermita verda rondeto, sed gxi povas helpi iom konigi Esperanton, oni vidas la bezonon havi ankaux nesektaspektan ejon kaj personojn.
     
     

    Proponoj por iom malsektigi la tuton:

     

    Opinienketoj pri tiu temo

    Cxar multaj tute ne konsentas kun la supra teksto, dum kunveno pri la aspekto de eo-lokoj en Dua Vivo, estis lancxita la ideo fari opinienketon pri la simbolo(j) de Esperanto.

    Estis proponita fari gxin en la vera vivo, sed fakte eblas fari gxin ankaux en Dua Vivo:


    Bonvolu ankaux Vi partopreni en la efektivigo de tiuj opinienketoj, cxefe se vi opinias ke la tradiciaj simboloj en Esperanto tute ne estas miskompreneblaj.
     
     

    Ligiloj pri Dua Vivo

    Ligiloj pri esperanto-informado

     
  • Ripetigxantaj fusxoj en la informado pri Esperanto 

  • (resuma teksto legebla cxe esencoj.info) NOVA!
  • Zamenhof perfidata
  • Filmetoj pri miskompreneblaj simboloj NOVA!
  • Flagoj kaj flagetoj
  • Kelkaj vortoj pri la x-a skribometodo
  • Reta Informado-Centro (RIC)

  • http://interpopolalingvo.inf.hu/
     
    Thierry SALOMON
    http://interpopolalingvo.inf.hu
    [indekso]