Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] (unikodo) (cx) (c`) (^c) (lat3)

Zlatko TIS`LJAR
 

Eo en krizo


Estas iuj simplaj leg`oj, kiuj karakterizas la sociajn dinamismojn. Antau` c`io la senco de c`iu  formig`inta grupo estas dau`ri kiel eble plej longe. Dang`eroj por grupo povas esti eksteraj (aliaj grupoj) kaj internaj (propraj membroj, kiuj ne agas konforme al la prospero kaj sukceso de la propra grupo). Por kontrau`stari la dang`erojn sukcese estas necesa kapabla gvidantaro.
En tempoj sanaj, kiam  grupo ne vivas sub senperaj internaj au` eksteraj dang`eroj kutime formig`as gvidantaroj el  intelekta elito, el homoj kun superaj scioj, kiuj povas rekoni la leg`ojn de normale evoluanta socio kaj trovi bonajn solvojn por konduki tian grupon. Tiam necesas rekoni la multfacetecon de la mondo kaj socio kaj konsideri multajn detalojn en la vasto de socia fenomeno. Tiaj sag`aj elituloj estas kapablaj gvidi socion en sana stadio. Sed la regpotenco, kiun akiras la gvidantaro farig`as dolc`a kaj ankau` tiu sag`a gvidantaro eks`atas la povon. Do iom post iom g`i  c`iam malpli atentas pri la bona funkciado de la socio sed nur pri maniero reteni la potencon en la propraj manoj. Ili maldiligentas kaj en sia maldiligento ne rimarkas malsanojn proksimig`antajn c`u de ekstere, c`u de interne. Anstatau` tuj entrepreni ion kaj  kontrau`agi al la simptomoj de dang`ero, oni ne volas vidi tiujn timante, ke  s`ang`oj povus kau`zi ankau` la s`ang`on de la gvidantaro.  Kiam la krizo kreskas al nivelo, ke g`i klare endang`erigas la grupon kiel tuto, aperas kontrau`tendencoj kun la celo s`ang`i la gvidantaron ne plu kapablan alarmi la grupon por defendo. La nova gvidantaro devas konsisti el homoj sen vastaj kaj larg`aj komprenoj, homoj, kies c`efa movforto estas dogma kredo, ke ili savos  la grupon. Ili ne komprenas la multkolorecon de socio, c`ar en krizo ne gravas detaloj, gravas la savo. Tiuj homoj kontrau`batalos  kaj ec` detruos intelektulojn g`enantajn la elektitan vojon de elsavig`o. Ili alarmos la tutan grupon, difinos la malamikon kaj plenstrec`e gvidos la agadon batalante kontrau` la difinita malamiko. Sekve en la kriza tempo gvidi estas kapablaj  la dogmaj simpluloj. Por la grupo ne gravas la moralo. Ne gravas c`u iu estas bona, larg`vida, sag`a kaj verama. Gravas nur c`u la gvidantaro estas kapabla solvi la krizon. Ne ekzistas "bonaj knaboj" kaj "malbonaj knaboj". En la sepdekaj kaj okdekaj jaroj  en Kroatia komunismo regis stabilaj tempoj kaj la gvidantaro iom post iom elektig`is c`iam pli inter sag`aj intelektuloj, kiuj  ne volis vidi la prosimig`antan krizon timante la s`ang`ojn. En la nau`dekaj anstatau`is ilin dogmaj naciistoj, kiuj "sciis" la manieron "savi la popolon" kaj nun denove iom post iom ili devas foriri, c`ar estas malkapabalaj gvidi la popolon en nekrizaj cirkonstancoj. Kompreneble ili batalas kontrau` perdo de sia povo.
Mi ne analizos la kau`zojn kaj historion de la krizig`anta esperanto-popolo (tion bone faris Tazio Carlevaro en sia bros`uro), sed nur mallonge konstatos, ke la krizo nun atingis la pinton. La mondo komplete s`ang`ig`is  en la lastaj dudek jaroj kaj la gvidantaroj de la E-popolo (UEA, SAT kaj aliaj) ne volis tion rimarki. Stabilaj tempoj relative konvenaj por la E-movado en sepdekaj kaj okdekaj jaroj kau`zis, ke la postlapenisman diktatoran epokon sekvis epoko kun kvalitaj multsciaj inteligentaj kaj  multflankaj junaj gvidantaroj. Sed la  ekstero rapide s`ang`ig`is, kion tiuj gvidantaroj ne rimarkis sentante agrablon de la regpovo kaj timante internajn s`ang`ojn kaj perdon de siaj pozicioj. Tiuj gvidantaroj maljunig`is kaj farig`is tute nekapablaj eltiri la popolon el la krizo. Kaj tio logike kau`zis la kontrau`staron. Kreskis   la "civito" kiu ofertis "naciismon" por solvi la krizon kaj savi la popolon. Nova elito tendencas transpreni la povon c`u per transpreno de la potenco en la ekzistantaj institucioj c`u per kreo de novaj, kiuj devigos la malnovajn cedi la potencon al ili.  La nova elito dogme kredas, ke ni sufic`as al ni mem, ke ni ja estas popolo kun nia kulturo kaj nia eksterordinara rolo de elektita popolo. Tial ni devas elbatali al ni pozicion de agnoskita popolo, ja sen s`tato, sed kun c`iuj aliaj atributoj inkluzive de nia registaro, kortumo ktp. Tiu gvidantaro kondukos nin al EU kun la intenco, ke oni agnosku la ekziston de minoritata popolo, kiu havos siajn reprezentantojn en certaj internaciaj asocioj (ekz, en Konsilio de Europo) kaj estos konsultata pri c`iuj demandoj en kiuj kundecidas gvidantaroj de minoritatoj. Tiel ni estos agnoskitaj kaj eble oni ec` kunfinancos  pluan evoluon de nia eta kulturo kaj lingvo. Tiel la esperanta popolo estos savita. Sekve la esperanta naciismo estas solvo por eltiri nin el la dang`era krizo.
Kian kontrau`strategion ofertas la ekzistanta  malfekunda elito de la E-institucioj (UEA, SAT kaj aliaj)? S`ajnas al mi ke nenian. Ili dau`re tretas surloke remac`ante la malnovan melodion pri kunlaboro kun UNO kaj UNESCO kaj tutmondeco de la movado (kiu lau` ili ne estas popolo) kaj kiu iam atingos la finan venkon.  Kvankam mi neniel s`atas la dogman naciismon de la fortig`anta "civitanaro", mi bedau`rinde devas konfesi, ke en la nuna fazo de la krizego, nur ili kapablas savi la popolon per sia kredo. Tio detruos multajn sag`ajn rezultojn de la antau`a movada historio, sed vers`ajne tio donos novajn fortojn al novaj pli junaj "kredantoj". La revolucio formang`os multajn siajn infanojn sed post la stabiligo g`i ebligos iom post ioman novs`ang`on, en kiu denove kreskos gvidantaroj de sag`uloj.
C`u estas ebla iu alia tria vojo?  Mi supozas, ke jes. La nedogmaj intelektuloj devus esence s`ang`i la vojon de la nuna strukturita movado direktante g`in al Eu`ropo. Oni devus (kun forta doloro) konfesi, ke Esperanto estas bonega solvo por solvi la problemon de identeca lingvo de EU kaj per tio els`irig`i el la iluzio pri tutmondeco  prokrastante g`in al iama posta estonto. Oni devus fine kompreni, ke  la multmozaikeco de Eu`ropo estas pozitiva nur, se oni kreos ion komunan por c`iuj tiuj mozaikeroj,  komunan kompozicion, kiu kreas unikan bildon. Por krei tiun komunsencon necesas komuna identeco ne kontrau` la aliaj sed kun la aliaj kaj g`in devas signi eu`ropa lingvo neu`trala, tia kiu ne lig`ig`as al USONO au` Britio. La revolucia turno de la E-movado estus, se g`i rezignus pri sia malfekunda iluzio, ke Esperanto estas teknike pli bona komunikilo ol la nunaj mondaj lingvoj frunte kun la angla. Niaj fortaj argumentoj  povas esti nur la solvo de  eu`ropa identeco, kiun Eu`ropo ne kreis ankorau` kaj sen kiu g`i ne povos longe travivi. Kompreninte, ke c`iu homo estas multidenteca kaj paralele apartenas al multaj grupoj inkluzive de regionaj, lokaj kaj s`tataj, oni komprenu ke aldonante novan plian identecon al c`iuj eu`ropanoj oni ne detruas la antau`ajn. Sed ne eblas krei la novan sen  neu`trala identeclingvo. Ne lingvo, kiu estos pli bona komunikilo (kvankam ankau` tio bonvenos), sed kiu ligig`os al emocioj, al koro de c`iu eu`ropano. Nia esperantista revolucia strategio, por eviti la esperantistan naciismon devos preti transdoni nian identecan lingvon (lingvon de esperantista popolo) al eu`ropanoj, rezigni pri unu el niaj "sanktaj" apartenoj (c`ar c`iu esperantisto apud la esperantista havas ankau` siajn naciajn, regionajn kaj aliajn identecojn) kaj transdoni g`in al c`iuj eu`ropanoj.Vers`ajne nur tiel la nunaj institucioj povos solvi la krizon malebligante la savon per la dogma naciismo. Grandan rolon en tio povus havi la Eu`ropa Esperanto Movado.

Zlatko Tis`ljar
(novembro 2001)
 

Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu