Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] (unikodo) (cx) (c`) (^c) (lat3)

Zlatko TISxLJAR
 

Eo en krizo


Estas iuj simplaj legxoj, kiuj karakterizas la sociajn dinamismojn. Antaux cxio la senco de cxiu  formigxinta grupo estas dauxri kiel eble plej longe. Dangxeroj por grupo povas esti eksteraj (aliaj grupoj) kaj internaj (propraj membroj, kiuj ne agas konforme al la prospero kaj sukceso de la propra grupo). Por kontrauxstari la dangxerojn sukcese estas necesa kapabla gvidantaro.
En tempoj sanaj, kiam  grupo ne vivas sub senperaj internaj aux eksteraj dangxeroj kutime formigxas gvidantaroj el  intelekta elito, el homoj kun superaj scioj, kiuj povas rekoni la legxojn de normale evoluanta socio kaj trovi bonajn solvojn por konduki tian grupon. Tiam necesas rekoni la multfacetecon de la mondo kaj socio kaj konsideri multajn detalojn en la vasto de socia fenomeno. Tiaj sagxaj elituloj estas kapablaj gvidi socion en sana stadio. Sed la regpotenco, kiun akiras la gvidantaro farigxas dolcxa kaj ankaux tiu sagxa gvidantaro eksxatas la povon. Do iom post iom gxi  cxiam malpli atentas pri la bona funkciado de la socio sed nur pri maniero reteni la potencon en la propraj manoj. Ili maldiligentas kaj en sia maldiligento ne rimarkas malsanojn proksimigxantajn cxu de ekstere, cxu de interne. Anstataux tuj entrepreni ion kaj  kontrauxagi al la simptomoj de dangxero, oni ne volas vidi tiujn timante, ke  sxangxoj povus kauxzi ankaux la sxangxon de la gvidantaro.  Kiam la krizo kreskas al nivelo, ke gxi klare endangxerigas la grupon kiel tuto, aperas kontrauxtendencoj kun la celo sxangxi la gvidantaron ne plu kapablan alarmi la grupon por defendo. La nova gvidantaro devas konsisti el homoj sen vastaj kaj largxaj komprenoj, homoj, kies cxefa movforto estas dogma kredo, ke ili savos  la grupon. Ili ne komprenas la multkolorecon de socio, cxar en krizo ne gravas detaloj, gravas la savo. Tiuj homoj kontrauxbatalos  kaj ecx detruos intelektulojn gxenantajn la elektitan vojon de elsavigxo. Ili alarmos la tutan grupon, difinos la malamikon kaj plenstrecxe gvidos la agadon batalante kontraux la difinita malamiko. Sekve en la kriza tempo gvidi estas kapablaj  la dogmaj simpluloj. Por la grupo ne gravas la moralo. Ne gravas cxu iu estas bona, largxvida, sagxa kaj verama. Gravas nur cxu la gvidantaro estas kapabla solvi la krizon. Ne ekzistas "bonaj knaboj" kaj "malbonaj knaboj". En la sepdekaj kaj okdekaj jaroj  en Kroatia komunismo regis stabilaj tempoj kaj la gvidantaro iom post iom elektigxis cxiam pli inter sagxaj intelektuloj, kiuj  ne volis vidi la prosimigxantan krizon timante la sxangxojn. En la nauxdekaj anstatauxis ilin dogmaj naciistoj, kiuj "sciis" la manieron "savi la popolon" kaj nun denove iom post iom ili devas foriri, cxar estas malkapabalaj gvidi la popolon en nekrizaj cirkonstancoj. Kompreneble ili batalas kontraux perdo de sia povo.
Mi ne analizos la kauxzojn kaj historion de la krizigxanta esperanto-popolo (tion bone faris Tazio Carlevaro en sia brosxuro), sed nur mallonge konstatos, ke la krizo nun atingis la pinton. La mondo komplete sxangxigxis  en la lastaj dudek jaroj kaj la gvidantaroj de la E-popolo (UEA, SAT kaj aliaj) ne volis tion rimarki. Stabilaj tempoj relative konvenaj por la E-movado en sepdekaj kaj okdekaj jaroj kauxzis, ke la postlapenisman diktatoran epokon sekvis epoko kun kvalitaj multsciaj inteligentaj kaj  multflankaj junaj gvidantaroj. Sed la  ekstero rapide sxangxigxis, kion tiuj gvidantaroj ne rimarkis sentante agrablon de la regpovo kaj timante internajn sxangxojn kaj perdon de siaj pozicioj. Tiuj gvidantaroj maljunigxis kaj farigxis tute nekapablaj eltiri la popolon el la krizo. Kaj tio logike kauxzis la kontrauxstaron. Kreskis   la "civito" kiu ofertis "naciismon" por solvi la krizon kaj savi la popolon. Nova elito tendencas transpreni la povon cxu per transpreno de la potenco en la ekzistantaj institucioj cxu per kreo de novaj, kiuj devigos la malnovajn cedi la potencon al ili.  La nova elito dogme kredas, ke ni suficxas al ni mem, ke ni ja estas popolo kun nia kulturo kaj nia eksterordinara rolo de elektita popolo. Tial ni devas elbatali al ni pozicion de agnoskita popolo, ja sen sxtato, sed kun cxiuj aliaj atributoj inkluzive de nia registaro, kortumo ktp. Tiu gvidantaro kondukos nin al EU kun la intenco, ke oni agnosku la ekziston de minoritata popolo, kiu havos siajn reprezentantojn en certaj internaciaj asocioj (ekz, en Konsilio de Europo) kaj estos konsultata pri cxiuj demandoj en kiuj kundecidas gvidantaroj de minoritatoj. Tiel ni estos agnoskitaj kaj eble oni ecx kunfinancos  pluan evoluon de nia eta kulturo kaj lingvo. Tiel la esperanta popolo estos savita. Sekve la esperanta naciismo estas solvo por eltiri nin el la dangxera krizo.
Kian kontrauxstrategion ofertas la ekzistanta  malfekunda elito de la E-institucioj (UEA, SAT kaj aliaj)? Sxajnas al mi ke nenian. Ili dauxre tretas surloke remacxante la malnovan melodion pri kunlaboro kun UNO kaj UNESCO kaj tutmondeco de la movado (kiu laux ili ne estas popolo) kaj kiu iam atingos la finan venkon.  Kvankam mi neniel sxatas la dogman naciismon de la fortigxanta "civitanaro", mi bedauxrinde devas konfesi, ke en la nuna fazo de la krizego, nur ili kapablas savi la popolon per sia kredo. Tio detruos multajn sagxajn rezultojn de la antauxa movada historio, sed versxajne tio donos novajn fortojn al novaj pli junaj "kredantoj". La revolucio formangxos multajn siajn infanojn sed post la stabiligo gxi ebligos iom post ioman novsxangxon, en kiu denove kreskos gvidantaroj de sagxuloj.
Cxu estas ebla iu alia tria vojo?  Mi supozas, ke jes. La nedogmaj intelektuloj devus esence sxangxi la vojon de la nuna strukturita movado direktante gxin al Euxropo. Oni devus (kun forta doloro) konfesi, ke Esperanto estas bonega solvo por solvi la problemon de identeca lingvo de EU kaj per tio elsxirigxi el la iluzio pri tutmondeco  prokrastante gxin al iama posta estonto. Oni devus fine kompreni, ke  la multmozaikeco de Euxropo estas pozitiva nur, se oni kreos ion komunan por cxiuj tiuj mozaikeroj,  komunan kompozicion, kiu kreas unikan bildon. Por krei tiun komunsencon necesas komuna identeco ne kontraux la aliaj sed kun la aliaj kaj gxin devas signi euxropa lingvo neuxtrala, tia kiu ne ligxigxas al USONO aux Britio. La revolucia turno de la E-movado estus, se gxi rezignus pri sia malfekunda iluzio, ke Esperanto estas teknike pli bona komunikilo ol la nunaj mondaj lingvoj frunte kun la angla. Niaj fortaj argumentoj  povas esti nur la solvo de  euxropa identeco, kiun Euxropo ne kreis ankoraux kaj sen kiu gxi ne povos longe travivi. Kompreninte, ke cxiu homo estas multidenteca kaj paralele apartenas al multaj grupoj inkluzive de regionaj, lokaj kaj sxtataj, oni komprenu ke aldonante novan plian identecon al cxiuj euxropanoj oni ne detruas la antauxajn. Sed ne eblas krei la novan sen  neuxtrala identeclingvo. Ne lingvo, kiu estos pli bona komunikilo (kvankam ankaux tio bonvenos), sed kiu ligigxos al emocioj, al koro de cxiu euxropano. Nia esperantista revolucia strategio, por eviti la esperantistan naciismon devos preti transdoni nian identecan lingvon (lingvon de esperantista popolo) al euxropanoj, rezigni pri unu el niaj "sanktaj" apartenoj (cxar cxiu esperantisto apud la esperantista havas ankaux siajn naciajn, regionajn kaj aliajn identecojn) kaj transdoni gxin al cxiuj euxropanoj.Versxajne nur tiel la nunaj institucioj povos solvi la krizon malebligante la savon per la dogma naciismo. Grandan rolon en tio povus havi la Euxropa Esperanto Movado.

Zlatko Tisxljar
(novembro 2001)
 

Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu