Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] (unikodo) (cx) (c`) (^c) (lat3)

Zlatko TI^SLJAR
 

Eo en krizo


Estas iuj simplaj le^goj, kiuj karakterizas la sociajn dinamismojn. Anta~u ^cio la senco de ^ciu  formi^ginta grupo estas da~uri kiel eble plej longe. Dan^geroj por grupo povas esti eksteraj (aliaj grupoj) kaj internaj (propraj membroj, kiuj ne agas konforme al la prospero kaj sukceso de la propra grupo). Por kontra~ustari la dan^gerojn sukcese estas necesa kapabla gvidantaro.
En tempoj sanaj, kiam  grupo ne vivas sub senperaj internaj a~u eksteraj dan^geroj kutime formi^gas gvidantaroj el  intelekta elito, el homoj kun superaj scioj, kiuj povas rekoni la le^gojn de normale evoluanta socio kaj trovi bonajn solvojn por konduki tian grupon. Tiam necesas rekoni la multfacetecon de la mondo kaj socio kaj konsideri multajn detalojn en la vasto de socia fenomeno. Tiaj sa^gaj elituloj estas kapablaj gvidi socion en sana stadio. Sed la regpotenco, kiun akiras la gvidantaro fari^gas dol^ca kaj anka~u tiu sa^ga gvidantaro ek^satas la povon. Do iom post iom ^gi  ^ciam malpli atentas pri la bona funkciado de la socio sed nur pri maniero reteni la potencon en la propraj manoj. Ili maldiligentas kaj en sia maldiligento ne rimarkas malsanojn proksimi^gantajn ^cu de ekstere, ^cu de interne. Anstata~u tuj entrepreni ion kaj  kontra~uagi al la simptomoj de dan^gero, oni ne volas vidi tiujn timante, ke  ^san^goj povus ka~uzi anka~u la ^san^gon de la gvidantaro.  Kiam la krizo kreskas al nivelo, ke ^gi klare endan^gerigas la grupon kiel tuto, aperas kontra~utendencoj kun la celo ^san^gi la gvidantaron ne plu kapablan alarmi la grupon por defendo. La nova gvidantaro devas konsisti el homoj sen vastaj kaj lar^gaj komprenoj, homoj, kies ^cefa movforto estas dogma kredo, ke ili savos  la grupon. Ili ne komprenas la multkolorecon de socio, ^car en krizo ne gravas detaloj, gravas la savo. Tiuj homoj kontra~ubatalos  kaj e^c detruos intelektulojn ^genantajn la elektitan vojon de elsavi^go. Ili alarmos la tutan grupon, difinos la malamikon kaj plenstre^ce gvidos la agadon batalante kontra~u la difinita malamiko. Sekve en la kriza tempo gvidi estas kapablaj  la dogmaj simpluloj. Por la grupo ne gravas la moralo. Ne gravas ^cu iu estas bona, lar^gvida, sa^ga kaj verama. Gravas nur ^cu la gvidantaro estas kapabla solvi la krizon. Ne ekzistas "bonaj knaboj" kaj "malbonaj knaboj". En la sepdekaj kaj okdekaj jaroj  en Kroatia komunismo regis stabilaj tempoj kaj la gvidantaro iom post iom elekti^gis ^ciam pli inter sa^gaj intelektuloj, kiuj  ne volis vidi la prosimi^gantan krizon timante la ^san^gojn. En la na~udekaj anstata~uis ilin dogmaj naciistoj, kiuj "sciis" la manieron "savi la popolon" kaj nun denove iom post iom ili devas foriri, ^car estas malkapabalaj gvidi la popolon en nekrizaj cirkonstancoj. Kompreneble ili batalas kontra~u perdo de sia povo.
Mi ne analizos la ka~uzojn kaj historion de la krizi^ganta esperanto-popolo (tion bone faris Tazio Carlevaro en sia bro^suro), sed nur mallonge konstatos, ke la krizo nun atingis la pinton. La mondo komplete ^san^gi^gis  en la lastaj dudek jaroj kaj la gvidantaroj de la E-popolo (UEA, SAT kaj aliaj) ne volis tion rimarki. Stabilaj tempoj relative konvenaj por la E-movado en sepdekaj kaj okdekaj jaroj ka~uzis, ke la postlapenisman diktatoran epokon sekvis epoko kun kvalitaj multsciaj inteligentaj kaj  multflankaj junaj gvidantaroj. Sed la  ekstero rapide ^san^gi^gis, kion tiuj gvidantaroj ne rimarkis sentante agrablon de la regpovo kaj timante internajn ^san^gojn kaj perdon de siaj pozicioj. Tiuj gvidantaroj maljuni^gis kaj fari^gis tute nekapablaj eltiri la popolon el la krizo. Kaj tio logike ka~uzis la kontra~ustaron. Kreskis   la "civito" kiu ofertis "naciismon" por solvi la krizon kaj savi la popolon. Nova elito tendencas transpreni la povon ^cu per transpreno de la potenco en la ekzistantaj institucioj ^cu per kreo de novaj, kiuj devigos la malnovajn cedi la potencon al ili.  La nova elito dogme kredas, ke ni sufi^cas al ni mem, ke ni ja estas popolo kun nia kulturo kaj nia eksterordinara rolo de elektita popolo. Tial ni devas elbatali al ni pozicion de agnoskita popolo, ja sen ^stato, sed kun ^ciuj aliaj atributoj inkluzive de nia registaro, kortumo ktp. Tiu gvidantaro kondukos nin al EU kun la intenco, ke oni agnosku la ekziston de minoritata popolo, kiu havos siajn reprezentantojn en certaj internaciaj asocioj (ekz, en Konsilio de Europo) kaj estos konsultata pri ^ciuj demandoj en kiuj kundecidas gvidantaroj de minoritatoj. Tiel ni estos agnoskitaj kaj eble oni e^c kunfinancos  pluan evoluon de nia eta kulturo kaj lingvo. Tiel la esperanta popolo estos savita. Sekve la esperanta naciismo estas solvo por eltiri nin el la dan^gera krizo.
Kian kontra~ustrategion ofertas la ekzistanta  malfekunda elito de la E-institucioj (UEA, SAT kaj aliaj)? ^Sajnas al mi ke nenian. Ili da~ure tretas surloke rema^cante la malnovan melodion pri kunlaboro kun UNO kaj UNESCO kaj tutmondeco de la movado (kiu la~u ili ne estas popolo) kaj kiu iam atingos la finan venkon.  Kvankam mi neniel ^satas la dogman naciismon de la forti^ganta "civitanaro", mi beda~urinde devas konfesi, ke en la nuna fazo de la krizego, nur ili kapablas savi la popolon per sia kredo. Tio detruos multajn sa^gajn rezultojn de la anta~ua movada historio, sed ver^sajne tio donos novajn fortojn al novaj pli junaj "kredantoj". La revolucio forman^gos multajn siajn infanojn sed post la stabiligo ^gi ebligos iom post ioman nov^san^gon, en kiu denove kreskos gvidantaroj de sa^guloj.
^Cu estas ebla iu alia tria vojo?  Mi supozas, ke jes. La nedogmaj intelektuloj devus esence ^san^gi la vojon de la nuna strukturita movado direktante ^gin al E~uropo. Oni devus (kun forta doloro) konfesi, ke Esperanto estas bonega solvo por solvi la problemon de identeca lingvo de EU kaj per tio el^siri^gi el la iluzio pri tutmondeco  prokrastante ^gin al iama posta estonto. Oni devus fine kompreni, ke  la multmozaikeco de E~uropo estas pozitiva nur, se oni kreos ion komunan por ^ciuj tiuj mozaikeroj,  komunan kompozicion, kiu kreas unikan bildon. Por krei tiun komunsencon necesas komuna identeco ne kontra~u la aliaj sed kun la aliaj kaj ^gin devas signi e~uropa lingvo ne~utrala, tia kiu ne li^gi^gas al USONO a~u Britio. La revolucia turno de la E-movado estus, se ^gi rezignus pri sia malfekunda iluzio, ke Esperanto estas teknike pli bona komunikilo ol la nunaj mondaj lingvoj frunte kun la angla. Niaj fortaj argumentoj  povas esti nur la solvo de  e~uropa identeco, kiun E~uropo ne kreis ankora~u kaj sen kiu ^gi ne povos longe travivi. Kompreninte, ke ^ciu homo estas multidenteca kaj paralele apartenas al multaj grupoj inkluzive de regionaj, lokaj kaj ^stataj, oni komprenu ke aldonante novan plian identecon al ^ciuj e~uropanoj oni ne detruas la anta~uajn. Sed ne eblas krei la novan sen  ne~utrala identeclingvo. Ne lingvo, kiu estos pli bona komunikilo (kvankam anka~u tio bonvenos), sed kiu ligi^gos al emocioj, al koro de ^ciu e~uropano. Nia esperantista revolucia strategio, por eviti la esperantistan naciismon devos preti transdoni nian identecan lingvon (lingvon de esperantista popolo) al e~uropanoj, rezigni pri unu el niaj "sanktaj" apartenoj (^car ^ciu esperantisto apud la esperantista havas anka~u siajn naciajn, regionajn kaj aliajn identecojn) kaj transdoni ^gin al ^ciuj e~uropanoj.Ver^sajne nur tiel la nunaj institucioj povos solvi la krizon malebligante la savon per la dogma naciismo. Grandan rolon en tio povus havi la E~uropa Esperanto Movado.

Zlatko Ti^sljar
(novembro 2001)
 

Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu