Antaŭa "haltejo" <= => Sekva "haltejo"

Literatura promeno Esperanta
tra Stokholmo

6. Slottet (Reĝa Palaco):

La arbarnimfo kortuŝiĝis, ne malpli pro lia bonvolo ol pro lia ĝentileco. Ŝi haltis rekte antaŭ li kaj rigardis lin, tiel ke ŝajnis al li, ke lumaj fajreroj flugas el ŝiaj okuloj en lian koron. "Rimarku tion, Kevenhüller", ŝi diris, "de nun vi povos per viaj du manoj fari kiun ajn mirindaĵon, kiun vi volas, sed nur unu de ĉiu speco."

Ŝi diris tiel, kaj ŝi povis plenumi sian promeson. Ĉar kiu ne scias, ke la verdvestita el la arbaraj densejoj havas potencon donaci genion kaj mirindajn fortojn al tiuj, kiuj akiras ŝian favoron?

Kevenhüller restis en Karlstad kaj luis metiejon tie. Li martelis kaj laboris tage kaj nokte. Post ok tagoj li estis farinta miraklon. Estis veturilo, kiu iris per si mem. Ĝi iris supren kaj malsupren, iris rapide kaj malrapide, estis direktebla kaj turnebla, haltigebla kaj irigebla, tute kiel oni volis. Bonega veturilo tio estis.

Kevenhüller nun fariĝis fama homo kaj ricevis amikojn en la tuta urbo. Li estis tiel fiera pro sia veturilo, ke li veturis al Stokholmo por montri ĝin al la reĝo. Li ne bezonis atendi veturĉevalojn aŭ kvereli kun veturigistoj. Li ne bezonis skuiĝi en "perdriko" aŭ dormi sur lignaj benkoj en la haltejoj. Li veturis fiere en sia propra veturilo kaj atingis la celon post kelkaj horoj.

Li veturis rekte al la kastelo, kaj la reĝo elvenis kun korteganinoj kaj korteganoj kaj rigardis, kiam li veturis. Ili ne povis sufiĉe laŭdi lin.

Tiam la reĝo diris: "Tiun veturilon vi tamen povas doni al mi, Kevenhüller." Kaj kvankam li rifuzis, la reĝo estis persista kaj volis havi la veturilon. Tiam Kevenhüller vidis, ke en la sekvantaro de la reĝo staras korteganino kun hela hararo kaj verda robo. Li ja rekonis ŝin, kaj li komprenis, ke estas ŝi, kiu konsilis al la reĝo peti lin pri lia veturilo. Sed li malesperiĝis. Li ne povis toleri, ke iu alia posedu lian veturilon, kaj li ankaŭ ne kuraĝis daŭre rifuzi al la reĝo. Tial li per tia rapido veturigis ĝin kontraŭ la kastelmuron, ke ĝi rompiĝis en mil pecojn.

Reveninte al Karlstad li provis fari novan veturilon. Sed li ne povis. Tiam li teruriĝis pro la donaco, kiun la arbarnimfo donis al li. Li forlasis la maldiligentulan vivon en la kastelo de sia patro por fariĝi bonfaranto al multaj, ne por krei sorĉojn, kiujn nur unu povas uzi. Kiom utilis al li, se li fariĝus granda majstro, eĉ la plej granda el ĉiuj majstroj, sed ne povus multobligi siajn miraklojn, tiel ke ili utilus al miloj?

Selma Lagerlöf: el Gösta Berling, 1891, tradukita de Stellan Engholm, Eldona Societo Esperanto, 1934. La tuta ĉapitro pri Kevenhüller legeblas Interrete ĉe http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Noveloj/Kevenhuller.html

Pri la verkisto kaj la verko.

Al la antaŭa "haltejo".       Al la sekva "haltejo".

Reen al la Ĉefpaĝo