Antaŭa "haltejo" <= | => Sekva "haltejo" |
Literatura promeno Esperanta
tra Stokholmo
5. Stortorget (Granda Placo) en la Malnova Urbo:
La bonurbo
Mi iris en la centron por vidi
kio okazas en la metropolo
Sur la placo estis granda koncerto
homoj dancis, estis gaja folo
La lumo sur la akvo, la homoj en la strat
Mi iras aŭtobuse, mi iras per boatMi iris en la oldan urbon
En kafejo sidis amikaro
Kaj iu demandis al ĉiuj
Ĉu ni iru naĝi en la maro
Ni manĝas glaciaĵon, diskutas pri muzik
Ludiĝas la gitaro kaj la buŝharmonikBela kiel stelo, hela kiel tag
La urbo de festego, de amo kaj vagad
Jes, vi estas bela, kiel plej bela knabin
Stokholmo, mi amas vinMi iris sur la stratoj dum nokto
La varma vento kiel kareso
Same svarmis homoj kiel dum tago
Stratartisto ludis kun sukceso
Plej belaj en la mondo la inoj tie ĉi
Meze de amikoj, mirinda vivmediBela kiel stelo, hela kiel tag...
Persone (teksto Martin Wiese, Bertilo Wennergren, Per Ola Axelsson), el la kasedo 62 minutoj, 1987.