Antaŭa "haltejo" <= => Sekva "haltejo"

Literatura promeno Esperanta
tra Stokholmo

7. Kajo de Riddarholmen:

Matene, en bela ĵaŭdo de l’ monato julio, amaso da homoj preteriris la preĝejon de Riddarholmen en Stokholmo. Ili rapidis malsupren laŭ la deklivo inter la Supera Administra Kortumo kaj la Ŝtata Financoficejo, por ĝustatempe atingi la bordon de Melar-lago, kie kuŝis la vaporŝipoj. Ĉiuj rapidis al Yngve Frey, kuris trans la pasponteton kun urĝo, ĉar jam estis la tempo de l’ foriro, kaj la ŝipestro ordonis "Vizitantoj for!"

La vizitantoj do mallonge adiaŭis siajn vojaĝontajn amikojn kaj repaŝis sur la bordon. Oni forigis la pasponteton, kaj la vaporŝipo ekiris de l’ bordo. Post kelkaj minutoj ĝi estis malproksime sur la akvo.

"Vane! Tro malfrue, sinjorino!" kelkaj vojaĝantoj ŝerce murmuris inter la dentoj, kiam oni vidis maljunan virinon alveni sur la bordon de Riddarholmen, kaj anonci flirtante per naztuko kaj vigle gestante, ke ŝi estas pasaĝero, kiu devas kuniri. Neniu ŝalupo troviĝis preta ĉe la tero, kaj la vaporŝipo mem jam atingis antaŭ Owens, jes, kuris rapide kiel sago preter la Garnizona malsanulejo.

Tamen vekiĝis certa, kvankam baldaŭ pasanta moviĝado inter la vojaĝantoj, kiam ili aŭdis kelkajn duonvoĉajn vokojn: "Onklino! Onklino!" de juna pasaĝerino sur la prua ferdeko. Eble pro honto ŝi ne volis voki laŭte, sed oni tamen komprenis, ke ŝi malbonŝance disiĝis de sia parenco, verŝajne kunvojaĝanto kiun ŝi atendis kaj bezonis.

Sed oni ofte estas tia egoisto, kiu forgesas sian proksimulon; kaj personoj, kiuj aĉetis biletojn por salono kaj poba ferdeko, ne multe atentas pri tio, kio okazas al la plebo sur la prua ferdeko kaj ĉe la ŝipanejo. La "superaj" vojaĝantoj ĉi tiun fojon konsistis el maljunaj sinjoroj, preskaŭ ĉiuj kun malĝojaj vizaĝoj. Ilin akompanis edzinoj kaj infanoj, ne precize de l’ plej juna speco, sed en tiu transira aĝo, kiam la naiveco jam forpasis, sed konscio kaj racio ankoraŭ ne postsekvis. Ĉiuj homoj de tiu speco estas tre egoismaj, pro kialoj kompreneblaj. Tiuj bone edukitaj infanoj kutime estas tiel senkapablaj helpi sin mem, ke ili je ĉiu momento vokas pri asisto: jen la ŝulaĉo malfiksiĝis, jen ganto falis en la akvon, jen ili malsatas, jen soifas, kaj la tuta mondo por ili estas en malordo. Iliaj patrinoj do havas multan ĝenon, krom ĉiu peno kiun ili devas fari pro la propraj korpoj, por veni supren kaj malsupren en la malvastaj ŝtuparoj de l’ vaporŝipo; kaj la familiaj patroj, fine, sendube klopodas kuraĝigi sin snufante tabakon kaj legante gazetojn, tamen eĉ tio ŝajnas apenaŭ sufiĉi. Ili ne povas doni multan atenton al aliaj, ĉar ili havas sufiĉe por zorgi pri sia propra tenado, pri siaj edzinoj, pri siaj infanoj; kaj antaŭ ĉio ili devas kun granda zorgo konsideri, kion ili kuraĝos manĝi en la ŝipo, por ne tute perei: ĉio pro tiu natura kialo, ke kiam mankas pura feliĉo de l’ animo, la plej bona medikamento kontraŭ korpaj malfortoj kaj malsanoj, oni senĉese suferas de ĉio ajn, kaj ofte malbonfartas same pro tio, kion oni manĝas, kiel pro tio, kion oni evitas manĝi. Multaj ĉeestantaj sinjoroj ankoraŭ havis memorojn pri la ĥolero. Do ne mirinde, ke ĉiu pensadis nur pri si mem, kaj kun seriozeco de l’ gestoj, inda je Romia senatoro, intertraktis, konsideris, konsiliĝis kaj fine, laŭeble, decidis planon pri sia manĝado kaj ceteraj gravaj cirkonstancoj dum la vojaĝo.

Se troviĝus inter la salonaj pasaĝeroj viro pli juna kaj needziĝinta, tiu supozeble havus tempon kompati la bedaŭrindan virinon sur la prua ferdeko, kiu estis disigita de sia onklino; ĉiuokaze li esplorus ŝian aspekton kaj pridemandus ŝian nomon.

Ĉi tiun fojon ĉeestis inter la superaj personoj sur Yngve Frey neniu tia viro. Sed inter la pasaĝeroj de l’ prua ferdeko troviĝis alta kaj bela suboficiro - nu, senkaŝe dirite, serĝento - kiu, ĉu pro monmanko, ĉu pro aliaj kialoj, en ĉi tiu vojaĝo ne postulis pli multe ol esti ferdekano. Bonkonduta kaj ĝentila, li interparoladis kun kelkaj el la anoj de l’ salonaj familioj. Li ne estis rifuzata de tiuj; ĉar liaj lipharoj estis malhelaj, turnitaj supren kaj preskaŭ belaj; lia ĉako sufiĉe eleganta por ne malplaĉi al la sinjorinoj; kaj certa vireco en lia figuro kaŭzis, ke la cetere fieraj kaj striktaj sinjoroj-patroj akceptis interparoli kun persono, kiu ŝajnis prezenti silentan promeson ne resti je la suboficira rango, sed kun la paso de l’ tempo suriri, se ne kapitanan aŭ majoran, tamen leŭtenantan karieron.

La juna, bonkonduta serĝento sur la prua ferdeko rimarkis la virinon, kiu estis disigita de sia onklino; kaj lian atenton vekis, ke ŝi je l’ foriro portis elegantan ĉapeleton el blanka batisto, sed post kelka tempo lasis la ĉapelon malaperi de l’ kapo, kaj nun anstataŭe aperis kun silka kaptuko super la verto, kiel kutimas servistinoj. Do jen la demando: ĉu ĉi tiu pasaĝerino estas burĝa fraŭlino aŭ knabino de la popolo? Kaj ĉiuokaze, pro kio ŝi ŝanĝis kapveston?

Carl Jonas Love Almqvist: Tio Konvenas! (Det går an!, 1839). Traduko de Sten Johansson, Al-fab-et-o, 1998.

Pri la verkisto kaj la verko.

Al la antaŭa "haltejo".       Al la sekva "haltejo".

Reen al la Ĉefpaĝo