Literatura promeno Esperanta
tra Stokholmo

Se1ma Lager1öf kaj "Gösta Berling"

Neniu el la svedaj verkistoj dŭn la naŭdekaj jaroj estas tiel konata en 1a tuta mondo kiel Se1ma Lager1öf, la fama kaj amata sveda poetino-reĝino kaj fabelistino el Vermlando. Studante ŝin kaj ŝian vivon oni devas rememori, kiel ofte la novaj impulsoj venas de tiuj, kiuj antaŭe staris ekster la movadoj de la tempo. En ŝia kampara hejmo oni sciis malmulte pri la revoluciaj ideoj kaj la eŭropa liberpensado; malmoderna, infana pieco kaj kora amo al fabeloj kaj legendoj, popola kredo kaj superstiĉo karakterizis ŝian hejman regionon kaj ŝiajn infanajn impresojn. El tiuj tradicioj de la vermlandaj bienoj kreskas ŝia verkado.

Sed kiel rakonti La fabelon de Gösta Berling? Ĉu en la formo de eposa-lirika ciklo laŭ modelo de Runeberg? Ĉu en Ibsena dramo? Ĉu en naturalista romano, la sola formo, kiun la tiama kritiko permesis? Ŝi provis ĉion kaj malsukcesis! Ŝi malesperis! Tiu vermlanda mondo kun ĝiaj kavaliroj, amindaj kaj amemaj, riĉaj, lirikaj karakteroj, aventuruloj kaj geniuloj, subitaj herooj, kiam neniu tion antaŭsentis, kun ties fraŭlinoj, plenaj de amo kaj fantaziaj revoj, brilegaj balheroinoj sen penso pri sociaj reformoj kaj ĝenerala voĉdonrajto, kun ties malbonegaj, malicegaj intriguloj, kiuj kontraktis kun la diablo, ĉu oni povas priskribi tiun mirigan mondon en iu ajn formo, ĝis tiam konata?

Ne, estis maleble, sed Selma Lagerlöf ne volis, ne povis forgesi kaj kondamni al forgeso la mondon de sia kara hejma provinco kaj la lastan vesperon en Morbaka, ŝia hejmo, ŝi estas venkita de siaj memoroj, kaj ŝi decidas skribi la romanon laŭ sia propra stilo. Tion ŝi sentis kiel grandan oferon, la popolo kaj la kritikistoj ridos pri ŝi, sed ŝi ne povis fari alie: priskribi tiun vermlandan mondon estis ŝia devo, ŝia devo al la hejmo kaj la hejmlando! Tiel naskiĝis La fabelo de Gösta Berling kaj komence oni ridis, oni mokis, sed laste la rekompenco venis, kaj ŝi konkeris la mondon!

La fabelo de Gösta Berling estas profunde persona verko. La naturo vivas, parolas, agas kiel homoj, tute kiel ĝi faras en la popolfabeloj. Kaj la homoj agas kiel la aŭtorino mem, ne laŭ eksteraj impresoj sed laŭ sia plej profunda naturo, super kiu la neracia, la nekomprenebla, precipe la nekalkulebla regas. Kun granda konscienca doloro la ago naskiĝas kaj ofte leviĝas al neantaŭvidata heroismo, al grandioza ofero, kiu ŝajnas detrui la homon, sed kiu en la lasta momento donas al li la rekompeneon. Ankaŭ la stilo estas treege persona, plena de ekkrioj kaj interjekcioj, infana kredo kaj infanaj troaĵoj, kiujn multaj homoj ne povas ŝati, dum aliaj amas ĝian grandiozan fantazion kaj profundan patoson.

Post tiu bonŝanca ĵeto, kiu estas neripetebla, sekvas longa vico da verkoj kaj senfina svarmo da figuroj, la giganta, riĉega mondo de la fantazio de Selma Lagerlöf. Ofte ŝi returnas sin al la vermlandaj tradicioj, sed kiel preskaŭ ĉiuj el siaj samtempanoj ŝi ankaŭ ŝatas la ekzotikismon: en La mirakloj de Antikristo ŝi priskribas Sicilion, en la dua parto de Jerusa1em la sanktan landon. Multaj verkoj estas influataj de la popolfabelo aŭ de la legendo (ekz. la ĉarmaj Legendoj pri Kristo), kaj ĉiam regas la miraklo, ĉar nur la interveno de Dio povas garantii harmonion kaj justecon en la mondo. Volonte Selma Lagerlöf ankaŭ studas psikologiajn problemojn, ekz. la spiritan malsanon kaj kiel la amo povas sanigi ĝin.

El ŝiaj grandaj verkoj certe la plej granda estas la romano Jerusa1em, precipe la unua parto. Ĉi tie ŝi sukceplene imitas la stilon kaj la teknikon de la islanda familia sagao el la mezepoko kaj donas grandioze kortuŝan priskribon de svedaj kamparuloj (la dalekarloj el la paroho Nos, kiuj multrilate restis ĉe la idearo de la malnovaj nordanoj). La Ingemaroj (kiujn ni ankaŭ renkontas en la novelo La paco de Dio) estas grandaj, potencaj kampulestroj, laŭ kies opinio la gento kaj ties honoro estas pli grava ol ĉio alia. En sonĝoj kaj per signoj la prauloj anoncas sian volon, kaj tiun oni devas obei. Malrapidaj, silentemaj, sen kapablo interpreti per vortoj tion, kio premas iliajn korojn, ili anstataŭe agas kun vera genio, kaj kiam ili parolas, ili eaprimas siajn pensojn en mallongaj sed senfine gravaj vortoj. Konstante ili cerbumas pri la plej profundaj problemoj de la konscienca vivo, konstante ili demandas sin mem: kio estas ĝusta ? Kie estas la vojo de Dio?

Tiu forta religieco kaŭzas grandan tragedion, kiam la "vekiĝo" venas al la paroho, kaj multaj el la kampuloj volas elmigri al la Sankta Lando. Ĉe kelkaj la nova religia entuziasmo mortigas ĉiujn aliajn sentojn, sed ekzistas ankaŭ malriĉaj kampuloj, kiuj ne povas vendi la malnovan, pasie amatan bieneton de la prapatroj kaj tial restas en la hejma provinco.

La grandeco de Selma Lagerlöf dependas precipe de ŝia fantazio: preskaŭ neniu el niaj svedaj verkistoj estas komparebla kun ŝi en figurkrea forto. La limo de ŝiaj kapabloj estas teknikaj kaj stilaj: ŝia maniero fabeli povas esti laciga kaj ankaŭ ŝia emo solvi ĉiujn problemojn helpe de superstiĉo kaj mirakloj kaj konduki ĉiujn homojn al saviĝo kaj repaciĝo. Ŝia forta kredo je la bono de la homoj certe estas bela, eĉ kortuŝa, sed ofte oni sopiras al efektiva, senindulga tragedieco, kiu kondukas al pereo !

Bjarne Beckman en Sveda Antologio, 1934

Reen al "haltejo" 6.

Reen al la Ĉefpaĝo