Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] (unikodo) (cx) (c`) (^c) (lat3)

Strategiaj rimarkoj pri Esperanto

Thierry [tjeri] SALOMON   http://internacialingvo.ini.hu  Aprilo 2002
 
Jen kelkaj strategiaj rimarkoj koncerne Esperanton. Tiuj rimarkoj ne celas specife unu organizon sed estas gxeneralaj. Ili povas sxoki kelkajn homojn. Pro tio konsideru ilin kiel mia persona opinio. Neniu sentu sin devigata konsenti kun ili.

1) Kio estas la celo?

Multaj agadas kaj laboregas sed kio estas la celo?
-Cxu subteni INTERnacian lingvon?
-Cxu krei novan etnon, novan nacion kun gxia flago, himno kaj nomo (Esperantio/Esperantujo)?
-Cxu krei religian grupon?

Cxu oni volas disvastigi INTERnacian [interpopolan] lingvon aux "Esperantismon"?
Cxu enmovadigi la homojn aux elmovadigi la lingvon por ke gxi estu uzata en la praktiko (en la "ekstera" mondo)?.

2) La fambildo de Esperanto

En artikolo de la revuo Esperanto, Ivo DURWAEL (tiam estrarano pri informado) skribis: "Se la ideo estas bona, sed ne allogas la publikon, tio signifas ke la bildo pri Esperanto estas fusxita."

Ankaux laux mi la cxefa problemo estas la malbona publika bildo de Esperanto.

Anstataux provi allogi homojn cxu unue oni ne devus provi ne malallogi ilin?
Pro la sektismaj kaj verdsxovinismaj trajtoj en la "movado" restas en gxi nur tiuj kiuj eltenas tion. La aliaj aux estas tuj malallogitaj aux post iom da tempo ne plu eltenas kaj foriras. Tio kauxzas iuspecan diablan cirklon. Cxar nur tiuj kiuj eltenas sektismon kaj verdsxovinismon restas, la tuto - laux kvazaux Darwinisma procezo - farigxas pli kaj pli sektisma kaj verdsxovinisma.

Al tio aldonigxas informadaj eraroj:

a) La unua estas la uzo de la vorto "propagando".
Jam en 1956 en la sveda urbo Frostavallen, la reprezentantoj de la informaj fakoj akceptis la "Principaron de informado pri la Internacia Lingvo" (cxefa auxtoro Ivo LAPENNA). Inter la cxefaj eraroj, klare skribigxas: "Nomi informadon pri Esperanto 'Propagando'."  Ankaux aliaj punktoj de tiu teksto estas interesaj kaj aktualaj:
"Uzi esperantajn esprimojn en tekstoj nacilingvaj, ekz. 'samideano', 'Majstro', 'verdstelanoj' ktp." kaj "Doni al la Esperanto-Movado sektecan karakteron (tro multe da steloj kaj flagoj, kanti la himnon kaj aliajn kantojn en nekonvenaj tempo kaj loko)."
Tion cxion la reprezentantoj de la informaj fakoj skribis antaux 46 (!) jaroj, sed la granda plimulto tute ne atentas tiujn principojn.

b) Laux mi (kaj ne nur laux mi) alia problemo estas la stelo. Ni memoru, ke ne ZAMENHOF sed DE BEAUFRONT elektis tiun simbolon cxirkaux 1894-1895. Tiutempe la stelo estis tute tauxga simbolo. Sed, same kiel la vorto "propagando" farigxis pejorativa pro la agado de la Tria Regno, granda stelo estis misfamigita pro la misagoj de komunismo. Günter CONRAD en sia "Dua manlibro de varbado" skribas en 1977: "Demandu la publikon, pri kio gxi pensas, vidante nian verdan stelon: 80% respondos: pri Sovetunio!". Eble li iom troigas. Mi pensas, ke la procentajxo ne estas tiom alta, kaj, ke ne temas cxiam pri konscia elvokajxo sed subkonscia. Ofta kontrauxargumento de la "Esperantistoj" estas, ke pro la koloro ne eblas miksi la du stelojn. Tamen se oni legas la libron "la dangxera lingvo" evidentigxas, ke tio plurfoje okazis. [Cetere post kiam mi prezentis tiun tekston unu el la auxskultantoj rakontis, ke dum li iris vocxdoni pro lia surbrusta verda stelo, multaj homoj pensis ke li estas komunisto]. Kio okazas se oni prenas rugxan kaj verdan stelon kaj nigre-blanke presas ilin, fotokopias ilin aux fotas ilin por nigra-blanka gazeta foto? En ambaux kazoj la rezulto estas nigra stelo. Cxar la rugxa stelo estas tre konata kaj la verda apenaux, homo, kiu ne konas Esperanton povas ligi la nigran stelon al komunismo. Kompreneble "Esperantistoj" ligas la nigran stelon al la verda stelo kaj ofte ne volas kompreni la problemon. Por tio oni devus meti sin en la lokon de iu, kiu ne konas la INTERnacian lingvon.

En la jam menciita artikolo Ivo DURWAEL, tiam estrarano pri informado, skribas:
"Mi petas al cxiuj Esperanto-asocioj, kiuj ne jam faris tion, imiti la ekzemplon de UEA kaj de tiom da aliaj elstaraj ligoj: sisteme uzi la jubilean simbolon, en la auxtenta formo, sen aldono de io ajn en la simbolo."  Tio estis en 1991. Tamen la plimulto dauxre uzas la stelon. Kaj inter la malmultaj, kiuj uzas la novan simbolon preskaux neniu atentas la lastan frazon. Tamen la "Esperantistoj" komprenu, ke la eta stelo, kiun ili metas en la novan simbolon povas por kelkaj homoj elvoki ecxse nur subkonscie la totalitarisman komunisman regximon. Tio ligas Esperanton al malagrabla sento, same se oni metus en gxin etan svastikon (hokan krucon) kiu elvokas alian totalitarisman regximon.
CONRAD skribas: "Simbolo devas esti unika kaj senmiskomprena. Simbolo ne devas kauxzi dubojn, nek malagrablajn sentojn!"
 

c) Tria problemo la sufikso "-ist" en la vorto "Esperantisto". Pro multaj pejorativecaj vortoj, kiuj finigxas per tiu sufikso: "anarkiisto'", "komunisto", "naciisto" denove estas la risko de malbona elvokajxo (ecx se nur subkonscia). Kompreneble cxi tie ne temas pri vortoj kiel "jxurnalisto", "turisto" ktp... Ofte oni diras al mi, ke tio dependas de la lingvo kaj, ke en la hungara lingvo tio ne validas. Eble. Tamen antaux kelkaj semajnoj, mi vidis interesan artikolon en la maldekstra gazeto "Népszabadság". Kutime hungare oni nomas la anojn de la dekstra partio FIDESZ: "fideszes". Sed en tiu artikolo oni vole uzis la nekutiman "fideszista" en pejorativa senco.

Al tiuj problemoj aldonigxas pliaj detaloj kiel vortoj "samideano" kies hungara traduko "eszmetárs" tre proksimas al "elvtárs" la komunista alparola formo.

La psikologo Claude PIRON en pluraj tekstoj klarigis, ke ofte la kontrauxstaro al Esperanto radikas en subkonsciaj timoj. La supraj problemoj gxuste kauxzas tiajn timojn. Ankaux neklaraj sloganoj povas krei timojn: "unu lingvo por la tuta mondo" povas pensigi, ke oni celas forigi cxiujn lingvojn kaj uzi nur Esperanton. Se oni parolas pri "la problemo de plurlingveco" tio povas sxajnigi, ke oni konsideras plurlingvecon kiel problemo kaj volas forigi plurlingvecon.

Konkludo
Veraj subtenantoj de INTERnacia lingvo devus konduti malpli egoisme kaj pli ofte meti sin en la lokon de tiuj kiuj ne konas Esperanton. "Esperantistoj" volas sxangxi la mondon (la apliko de INTERnacia lingvo estas grandega sxangxo en la monda ordo) tamen ili ne volas sxangxi sin mem (ecx ne iomete). Ili volas raciigi la mondon sed mem ne agas racie. La nunaj uzantoj de la INTERnacia lingvo estas nur guto en la maro de la eblaj uzantoj. Sed la konduto de la plimulto en tiu guto, malhelpas la maron ekuzi
Esperanton.

Ilustrajxoj pri la stelo
Listo pri vorto kun la sufikso -ist
 
 

Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu
 
 

Bibliografio:

CONRAD, Günter: Dua manlibro de varbado. Memeldono 1977. 70 p.
DURWAEL, Ivo: Kiel rekrei la bildon de Esperanto. En la revuo Esperanto, 1991.01, p. 7-8.
PIRON, Claude:
Psikologiaj reagoj al Esperanto, Esperanto-Dokumentoj, n-ro 26 E (Roterdamo: UEA, 1988).
Psychological Aspects of the Language Problem
Psikologiaj aspektoj de la monda lingvoproblemo kaj de Esperanto
LAPENNA:
Principaro de Informado pri la Internacia Lingvo (Principaro de Frostavallen).
Je pripensado kaj prijugxo de la tutmonda demokrata esperantistaro!, en: Internacia Kulturo, 1947, septembro-oktobro, p. 4-19.
LINS, Ulrich: La dangxera lingvo. Studo pri la persekutoj kontraux Esperanto. Gerlingen: Bleicher 1988.
RÁTKAI, Árpad:
Simbolo: La stelo kaj la flago. En la revuo Esperanto 1994.05.
Verda estas nia plago. En la revuo Hungara Vivo 1980 numero 3 p. 88