Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] (unikodo) (cx) (c`) (^c) (lat3)

Strategiaj rimarkoj pri Esperanto

Thierry [tjeri] SALOMON   http://internacialingvo.ini.hu  Aprilo 2002
 
Jen kelkaj strategiaj rimarkoj koncerne Esperanton. Tiuj rimarkoj ne celas specife unu organizon sed estas ĝeneralaj. Ili povas ŝoki kelkajn homojn. Pro tio konsideru ilin kiel mia persona opinio. Neniu sentu sin devigata konsenti kun ili.

1) Kio estas la celo?

Multaj agadas kaj laboregas sed kio estas la celo?
-Ĉu subteni INTERnacian lingvon?
-Ĉu krei novan etnon, novan nacion kun ĝia flago, himno kaj nomo (Esperantio/Esperantujo)?
-Ĉu krei religian grupon?

Ĉu oni volas disvastigi INTERnacian [interpopolan] lingvon aŭ "Esperantismon"?
Ĉu enmovadigi la homojn aŭ elmovadigi la lingvon por ke ĝi estu uzata en la praktiko (en la "ekstera" mondo)?.

2) La fambildo de Esperanto

En artikolo de la revuo Esperanto, Ivo DURWAEL (tiam estrarano pri informado) skribis: "Se la ideo estas bona, sed ne allogas la publikon, tio signifas ke la bildo pri Esperanto estas fuŝita."

Ankaŭ laŭ mi la ĉefa problemo estas la malbona publika bildo de Esperanto.

Anstataŭ provi allogi homojn ĉu unue oni ne devus provi ne malallogi ilin?
Pro la sektismaj kaj verdŝovinismaj trajtoj en la "movado" restas en ĝi nur tiuj kiuj eltenas tion. La aliaj aŭ estas tuj malallogitaj aŭ post iom da tempo ne plu eltenas kaj foriras. Tio kaŭzas iuspecan diablan cirklon. Ĉar nur tiuj kiuj eltenas sektismon kaj verdŝovinismon restas, la tuto - laŭ kvazaŭ Darwinisma procezo - fariĝas pli kaj pli sektisma kaj verdŝovinisma.

Al tio aldoniĝas informadaj eraroj:

a) La unua estas la uzo de la vorto "propagando".
Jam en 1956 en la sveda urbo Frostavallen, la reprezentantoj de la informaj fakoj akceptis la "Principaron de informado pri la Internacia Lingvo" (ĉefa aŭtoro Ivo LAPENNA). Inter la ĉefaj eraroj, klare skribiĝas: "Nomi informadon pri Esperanto 'Propagando'."  Ankaŭ aliaj punktoj de tiu teksto estas interesaj kaj aktualaj:
"Uzi esperantajn esprimojn en tekstoj nacilingvaj, ekz. 'samideano', 'Majstro', 'verdstelanoj' ktp." kaj "Doni al la Esperanto-Movado sektecan karakteron (tro multe da steloj kaj flagoj, kanti la himnon kaj aliajn kantojn en nekonvenaj tempo kaj loko)."
Tion ĉion la reprezentantoj de la informaj fakoj skribis antaŭ 46 (!) jaroj, sed la granda plimulto tute ne atentas tiujn principojn.

b) Laŭ mi (kaj ne nur laŭ mi) alia problemo estas la stelo. Ni memoru, ke ne ZAMENHOF sed DE BEAUFRONT elektis tiun simbolon ĉirkaŭ 1894-1895. Tiutempe la stelo estis tute taŭga simbolo. Sed, same kiel la vorto "propagando" fariĝis pejorativa pro la agado de la Tria Regno, granda stelo estis misfamigita pro la misagoj de komunismo. Günter CONRAD en sia "Dua manlibro de varbado" skribas en 1977: "Demandu la publikon, pri kio ĝi pensas, vidante nian verdan stelon: 80% respondos: pri Sovetunio!". Eble li iom troigas. Mi pensas, ke la procentaĵo ne estas tiom alta, kaj, ke ne temas ĉiam pri konscia elvokaĵo sed subkonscia. Ofta kontraŭargumento de la "Esperantistoj" estas, ke pro la koloro ne eblas miksi la du stelojn. Tamen se oni legas la libron "la danĝera lingvo" evidentiĝas, ke tio plurfoje okazis. [Cetere post kiam mi prezentis tiun tekston unu el la aŭskultantoj rakontis, ke dum li iris voĉdoni pro lia surbrusta verda stelo, multaj homoj pensis ke li estas komunisto]. Kio okazas se oni prenas ruĝan kaj verdan stelon kaj nigre-blanke presas ilin, fotokopias ilin aŭ fotas ilin por nigra-blanka gazeta foto? En ambaŭ kazoj la rezulto estas nigra stelo. Ĉar la ruĝa stelo estas tre konata kaj la verda apenaŭ, homo, kiu ne konas Esperanton povas ligi la nigran stelon al komunismo. Kompreneble "Esperantistoj" ligas la nigran stelon al la verda stelo kaj ofte ne volas kompreni la problemon. Por tio oni devus meti sin en la lokon de iu, kiu ne konas la INTERnacian lingvon.

En la jam menciita artikolo Ivo DURWAEL, tiam estrarano pri informado, skribas:
"Mi petas al ĉiuj Esperanto-asocioj, kiuj ne jam faris tion, imiti la ekzemplon de UEA kaj de tiom da aliaj elstaraj ligoj: sisteme uzi la jubilean simbolon, en la aŭtenta formo, sen aldono de io ajn en la simbolo."  Tio estis en 1991. Tamen la plimulto daŭre uzas la stelon. Kaj inter la malmultaj, kiuj uzas la novan simbolon preskaŭ neniu atentas la lastan frazon. Tamen la "Esperantistoj" komprenu, ke la eta stelo, kiun ili metas en la novan simbolon povas por kelkaj homoj elvoki eĉse nur subkonscie la totalitarisman komunisman reĝimon. Tio ligas Esperanton al malagrabla sento, same se oni metus en ĝin etan svastikon (hokan krucon) kiu elvokas alian totalitarisman reĝimon.
CONRAD skribas: "Simbolo devas esti unika kaj senmiskomprena. Simbolo ne devas kaŭzi dubojn, nek malagrablajn sentojn!"
 

c) Tria problemo la sufikso "-ist" en la vorto "Esperantisto". Pro multaj pejorativecaj vortoj, kiuj finiĝas per tiu sufikso: "anarkiisto'", "komunisto", "naciisto" denove estas la risko de malbona elvokaĵo (eĉ se nur subkonscia). Kompreneble ĉi tie ne temas pri vortoj kiel "ĵurnalisto", "turisto" ktp... Ofte oni diras al mi, ke tio dependas de la lingvo kaj, ke en la hungara lingvo tio ne validas. Eble. Tamen antaŭ kelkaj semajnoj, mi vidis interesan artikolon en la maldekstra gazeto "Népszabadság". Kutime hungare oni nomas la anojn de la dekstra partio FIDESZ: "fideszes". Sed en tiu artikolo oni vole uzis la nekutiman "fideszista" en pejorativa senco.

Al tiuj problemoj aldoniĝas pliaj detaloj kiel vortoj "samideano" kies hungara traduko "eszmetárs" tre proksimas al "elvtárs" la komunista alparola formo.

La psikologo Claude PIRON en pluraj tekstoj klarigis, ke ofte la kontraŭstaro al Esperanto radikas en subkonsciaj timoj. La supraj problemoj ĝuste kaŭzas tiajn timojn. Ankaŭ neklaraj sloganoj povas krei timojn: "unu lingvo por la tuta mondo" povas pensigi, ke oni celas forigi ĉiujn lingvojn kaj uzi nur Esperanton. Se oni parolas pri "la problemo de plurlingveco" tio povas ŝajnigi, ke oni konsideras plurlingvecon kiel problemo kaj volas forigi plurlingvecon.

Konkludo
Veraj subtenantoj de INTERnacia lingvo devus konduti malpli egoisme kaj pli ofte meti sin en la lokon de tiuj kiuj ne konas Esperanton. "Esperantistoj" volas ŝanĝi la mondon (la apliko de INTERnacia lingvo estas grandega ŝanĝo en la monda ordo) tamen ili ne volas ŝanĝi sin mem (eĉ ne iomete). Ili volas raciigi la mondon sed mem ne agas racie. La nunaj uzantoj de la INTERnacia lingvo estas nur guto en la maro de la eblaj uzantoj. Sed la konduto de la plimulto en tiu guto, malhelpas la maron ekuzi
Esperanton.

Ilustraĵoj pri la stelo
Listo pri vorto kun la sufikso -ist
 
 

Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu
 
 

Bibliografio:

CONRAD, Günter: Dua manlibro de varbado. Memeldono 1977. 70 p.
DURWAEL, Ivo: Kiel rekrei la bildon de Esperanto. En la revuo Esperanto, 1991.01, p. 7-8.
PIRON, Claude:
Psikologiaj reagoj al Esperanto, Esperanto-Dokumentoj, n-ro 26 E (Roterdamo: UEA, 1988).
Psychological Aspects of the Language Problem
Psikologiaj aspektoj de la monda lingvoproblemo kaj de Esperanto
LAPENNA:
Principaro de Informado pri la Internacia Lingvo (Principaro de Frostavallen).
Je pripensado kaj prijuĝo de la tutmonda demokrata esperantistaro!, en: Internacia Kulturo, 1947, septembro-oktobro, p. 4-19.
LINS, Ulrich: La danĝera lingvo. Studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto. Gerlingen: Bleicher 1988.
RÁTKAI, Árpad:
Simbolo: La stelo kaj la flago. En la revuo Esperanto 1994.05.
Verda estas nia plago. En la revuo Hungara Vivo 1980 numero 3 p. 88