Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] (unikodo) (cx) (c`) (^c) (lat3)

Strategiaj rimarkoj pri Esperanto

Thierry [tjeri] SALOMON   http://internacialingvo.ini.hu  Aprilo 2002
 
Jen kelkaj strategiaj rimarkoj koncerne Esperanton. Tiuj rimarkoj ne celas specife unu organizon sed estas ^generalaj. Ili povas ^soki kelkajn homojn. Pro tio konsideru ilin kiel mia persona opinio. Neniu sentu sin devigata konsenti kun ili.

1) Kio estas la celo?

Multaj agadas kaj laboregas sed kio estas la celo?
-^Cu subteni INTERnacian lingvon?
-^Cu krei novan etnon, novan nacion kun ^gia flago, himno kaj nomo (Esperantio/Esperantujo)?
-^Cu krei religian grupon?

^Cu oni volas disvastigi INTERnacian [interpopolan] lingvon a~u "Esperantismon"?
^Cu enmovadigi la homojn a~u elmovadigi la lingvon por ke ^gi estu uzata en la praktiko (en la "ekstera" mondo)?.

2) La fambildo de Esperanto

En artikolo de la revuo Esperanto, Ivo DURWAEL (tiam estrarano pri informado) skribis: "Se la ideo estas bona, sed ne allogas la publikon, tio signifas ke la bildo pri Esperanto estas fu^sita."

Anka~u la~u mi la ^cefa problemo estas la malbona publika bildo de Esperanto.

Anstata~u provi allogi homojn ^cu unue oni ne devus provi ne malallogi ilin?
Pro la sektismaj kaj verd^sovinismaj trajtoj en la "movado" restas en ^gi nur tiuj kiuj eltenas tion. La aliaj a~u estas tuj malallogitaj a~u post iom da tempo ne plu eltenas kaj foriras. Tio ka~uzas iuspecan diablan cirklon. ^Car nur tiuj kiuj eltenas sektismon kaj verd^sovinismon restas, la tuto - la~u kvaza~u Darwinisma procezo - fari^gas pli kaj pli sektisma kaj verd^sovinisma.

Al tio aldoni^gas informadaj eraroj:

a) La unua estas la uzo de la vorto "propagando".
Jam en 1956 en la sveda urbo Frostavallen, la reprezentantoj de la informaj fakoj akceptis la "Principaron de informado pri la Internacia Lingvo" (^cefa a~utoro Ivo LAPENNA). Inter la ^cefaj eraroj, klare skribi^gas: "Nomi informadon pri Esperanto 'Propagando'."  Anka~u aliaj punktoj de tiu teksto estas interesaj kaj aktualaj:
"Uzi esperantajn esprimojn en tekstoj nacilingvaj, ekz. 'samideano', 'Majstro', 'verdstelanoj' ktp." kaj "Doni al la Esperanto-Movado sektecan karakteron (tro multe da steloj kaj flagoj, kanti la himnon kaj aliajn kantojn en nekonvenaj tempo kaj loko)."
Tion ^cion la reprezentantoj de la informaj fakoj skribis anta~u 46 (!) jaroj, sed la granda plimulto tute ne atentas tiujn principojn.

b) La~u mi (kaj ne nur la~u mi) alia problemo estas la stelo. Ni memoru, ke ne ZAMENHOF sed DE BEAUFRONT elektis tiun simbolon ^cirka~u 1894-1895. Tiutempe la stelo estis tute ta~uga simbolo. Sed, same kiel la vorto "propagando" fari^gis pejorativa pro la agado de la Tria Regno, granda stelo estis misfamigita pro la misagoj de komunismo. Günter CONRAD en sia "Dua manlibro de varbado" skribas en 1977: "Demandu la publikon, pri kio ^gi pensas, vidante nian verdan stelon: 80% respondos: pri Sovetunio!". Eble li iom troigas. Mi pensas, ke la procenta^jo ne estas tiom alta, kaj, ke ne temas ^ciam pri konscia elvoka^jo sed subkonscia. Ofta kontra~uargumento de la "Esperantistoj" estas, ke pro la koloro ne eblas miksi la du stelojn. Tamen se oni legas la libron "la dan^gera lingvo" evidenti^gas, ke tio plurfoje okazis. [Cetere post kiam mi prezentis tiun tekston unu el la a~uskultantoj rakontis, ke dum li iris vo^cdoni pro lia surbrusta verda stelo, multaj homoj pensis ke li estas komunisto]. Kio okazas se oni prenas ru^gan kaj verdan stelon kaj nigre-blanke presas ilin, fotokopias ilin a~u fotas ilin por nigra-blanka gazeta foto? En amba~u kazoj la rezulto estas nigra stelo. ^Car la ru^ga stelo estas tre konata kaj la verda apena~u, homo, kiu ne konas Esperanton povas ligi la nigran stelon al komunismo. Kompreneble "Esperantistoj" ligas la nigran stelon al la verda stelo kaj ofte ne volas kompreni la problemon. Por tio oni devus meti sin en la lokon de iu, kiu ne konas la INTERnacian lingvon.

En la jam menciita artikolo Ivo DURWAEL, tiam estrarano pri informado, skribas:
"Mi petas al ^ciuj Esperanto-asocioj, kiuj ne jam faris tion, imiti la ekzemplon de UEA kaj de tiom da aliaj elstaraj ligoj: sisteme uzi la jubilean simbolon, en la a~utenta formo, sen aldono de io ajn en la simbolo."  Tio estis en 1991. Tamen la plimulto da~ure uzas la stelon. Kaj inter la malmultaj, kiuj uzas la novan simbolon preska~u neniu atentas la lastan frazon. Tamen la "Esperantistoj" komprenu, ke la eta stelo, kiun ili metas en la novan simbolon povas por kelkaj homoj elvoki e^cse nur subkonscie la totalitarisman komunisman re^gimon. Tio ligas Esperanton al malagrabla sento, same se oni metus en ^gin etan svastikon (hokan krucon) kiu elvokas alian totalitarisman re^gimon.
CONRAD skribas: "Simbolo devas esti unika kaj senmiskomprena. Simbolo ne devas ka~uzi dubojn, nek malagrablajn sentojn!"
 

c) Tria problemo la sufikso "-ist" en la vorto "Esperantisto". Pro multaj pejorativecaj vortoj, kiuj fini^gas per tiu sufikso: "anarkiisto'", "komunisto", "naciisto" denove estas la risko de malbona elvoka^jo (e^c se nur subkonscia). Kompreneble ^ci tie ne temas pri vortoj kiel "^jurnalisto", "turisto" ktp... Ofte oni diras al mi, ke tio dependas de la lingvo kaj, ke en la hungara lingvo tio ne validas. Eble. Tamen anta~u kelkaj semajnoj, mi vidis interesan artikolon en la maldekstra gazeto "Népszabadság". Kutime hungare oni nomas la anojn de la dekstra partio FIDESZ: "fideszes". Sed en tiu artikolo oni vole uzis la nekutiman "fideszista" en pejorativa senco.

Al tiuj problemoj aldoni^gas pliaj detaloj kiel vortoj "samideano" kies hungara traduko "eszmetárs" tre proksimas al "elvtárs" la komunista alparola formo.

La psikologo Claude PIRON en pluraj tekstoj klarigis, ke ofte la kontra~ustaro al Esperanto radikas en subkonsciaj timoj. La supraj problemoj ^guste ka~uzas tiajn timojn. Anka~u neklaraj sloganoj povas krei timojn: "unu lingvo por la tuta mondo" povas pensigi, ke oni celas forigi ^ciujn lingvojn kaj uzi nur Esperanton. Se oni parolas pri "la problemo de plurlingveco" tio povas ^sajnigi, ke oni konsideras plurlingvecon kiel problemo kaj volas forigi plurlingvecon.

Konkludo
Veraj subtenantoj de INTERnacia lingvo devus konduti malpli egoisme kaj pli ofte meti sin en la lokon de tiuj kiuj ne konas Esperanton. "Esperantistoj" volas ^san^gi la mondon (la apliko de INTERnacia lingvo estas grandega ^san^go en la monda ordo) tamen ili ne volas ^san^gi sin mem (e^c ne iomete). Ili volas raciigi la mondon sed mem ne agas racie. La nunaj uzantoj de la INTERnacia lingvo estas nur guto en la maro de la eblaj uzantoj. Sed la konduto de la plimulto en tiu guto, malhelpas la maron ekuzi
Esperanton.

Ilustra^joj pri la stelo
Listo pri vorto kun la sufikso -ist
 
 

Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu
 
 

Bibliografio:

CONRAD, Günter: Dua manlibro de varbado. Memeldono 1977. 70 p.
DURWAEL, Ivo: Kiel rekrei la bildon de Esperanto. En la revuo Esperanto, 1991.01, p. 7-8.
PIRON, Claude:
Psikologiaj reagoj al Esperanto, Esperanto-Dokumentoj, n-ro 26 E (Roterdamo: UEA, 1988).
Psychological Aspects of the Language Problem
Psikologiaj aspektoj de la monda lingvoproblemo kaj de Esperanto
LAPENNA:
Principaro de Informado pri la Internacia Lingvo (Principaro de Frostavallen).
Je pripensado kaj priju^go de la tutmonda demokrata esperantistaro!, en: Internacia Kulturo, 1947, septembro-oktobro, p. 4-19.
LINS, Ulrich: La dan^gera lingvo. Studo pri la persekutoj kontra~u Esperanto. Gerlingen: Bleicher 1988.
RÁTKAI, Árpad:
Simbolo: La stelo kaj la flago. En la revuo Esperanto 1994.05.
Verda estas nia plago. En la revuo Hungara Vivo 1980 numero 3 p. 88