Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] (unikodo) (cx) (c`) (^c) (lat3)

La ludoj, kiujn ludas la "esperantistoj"


Malunuigxo estas malforto
La celo estas kvereli kaj cxiam trovi kontrauxargumentojn ene de iu grupo.
Poste kiam disigxis la grupo oni rekomencas en la du subgrupoj.

Memkonvinkada ludo
Esperantistoj povas agrable pasigi la tempon dum pluraj horoj konvinkante unu la alian pri la boneco de Esperanto.
Tre sxatata varianto: fari tion nacilingve anstataux lerni la lingvon.

Ataki la malamikojn
Dum tiu ludo oni kritikas lauxplacxe la anglan lingvon, Volapukon aux Idon.

Kolektado de Flagetoj
Oni kreu retpagxon pri iu ajn temo. Poste oni traduku gxin al plej multe da lingvoj (ecx malnovangla kaj simile) kaj oni nepre aldonu la flagetojn de cxiuj eblaj landoj.

Reformo-ludo
Bona temo por tiu ludo estas la cxapelitaj literoj, la akuzativo aux la sufikso "-in".
Ecx la antauxa prezidanto de la akademio de Esperanto sxategis tiun ludon kaj subtenis alternativan alfabeton.

Mensogi dum varbado kaj elpensi kaj uzadi la plej malbonajn varbofrazojn
La celo de la ludo estas plej serioze kiel eble eldiri frazojn kiel "eblas lerni Esperanton dum du semajnoj" aux "estas 30 milionoj da esperantoparolantoj". En la dua parto temas pri elpensi plej malallogajn sloganojn. Ekzemple "Esperanto la dua lingvo por cxiuj", Esperanto universala lingvo". Tiu kiu forkurigas plej multe da interesigxantoj gajnas.

Ludi la gravulojn
Por tiu ludo bezonatas multe da papero kaj tempo.
Oni devas organizi multajn kunsidojn dum kiuj oni provu simili al organizoj kiel la euxropa unio. Estu multe da burokratismo, pseuxdodemokrateco.  Diversaj vocxdonadoj, protokoloj.
Oni vocxdonadu por elekti iun, kiu finfine faros nenion.
Dum kongresoj oni povas elekti interesajn temajn programojn kaj ludi "Esperantistoj savos la mondon".

Naciisma aux verdsxovinisma ludo
Temas pri sxajnigi ke Esperanto estas lingvo de iu etno aux popolo.
Oni svingas flagojn, kantas la himnon, uzadas vortojn kiel "Esperantujo/io", "diasporo" ktp...
Plej lertaj en tiu ludo estas la membroj de la Esperanto-civito. Ili jam havas senatorojn, konstitucian cxarton, konsulojn kaj retejon "esperantio.net".
La junularo partoprenu en tiu ludo per nepra kaj senfina prezentado de la tradicia folklora danco la "bambo". Subludo estas krei pli dikajn vortarojn ol tiu de la naciaj lingvoj.
Eminentaj ludantoj klopodis havi propran monunuon ("stelo") kaj propran teritorion.

Sektumado
Oni bezonas skulptajxon de la Majstro, fotojn aux almenaux multajn stelojn.
Eblas ludi en la kluboj, aux sur la strato dum inauxguroj de monumentoj.
Sed eblas ankaux amuzigxi hejme metante ikonojn de Zamenhof sur la muron.
Plej bone eblas ludi en kasteloj cxefe en Franclando, kie la sektoj ofte posedas kastelon.
Oni ripetadu la mistikan esprimon "interna ideo" kaj "Majstro", "propagando", "fina venko".
 

Kiel vi vidas ekzistas multaj ludoj inter kiuj eblas elekti kaj amuze pasigi la tempon anstataux okupigxi pri grizaj enuigaj taskoj kiel terminologio, uzo en la vera praktika vivo (komerco, scienco, turismo).
 

Decembro 2001

Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu

Bibliografio:
BERNE, Erich: La ludoj, kiujn la homoj ludas (nacilingve).