Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] (unikodo) (cx) (c`) (^c) (lat3)

La ludoj, kiujn ludas la "esperantistoj"


Malunuig`o estas malforto
La celo estas kvereli kaj c`iam trovi kontrau`argumentojn ene de iu grupo.
Poste kiam disig`is la grupo oni rekomencas en la du subgrupoj.

Memkonvinkada ludo
Esperantistoj povas agrable pasigi la tempon dum pluraj horoj konvinkante unu la alian pri la boneco de Esperanto.
Tre s`atata varianto: fari tion nacilingve anstatau` lerni la lingvon.

Ataki la malamikojn
Dum tiu ludo oni kritikas lau`plac`e la anglan lingvon, Volapukon au` Idon.

Kolektado de Flagetoj
Oni kreu retpag`on pri iu ajn temo. Poste oni traduku g`in al plej multe da lingvoj (ec` malnovangla kaj simile) kaj oni nepre aldonu la flagetojn de c`iuj eblaj landoj.

Reformo-ludo
Bona temo por tiu ludo estas la c`apelitaj literoj, la akuzativo au` la sufikso "-in".
Ec` la antau`a prezidanto de la akademio de Esperanto s`ategis tiun ludon kaj subtenis alternativan alfabeton.

Mensogi dum varbado kaj elpensi kaj uzadi la plej malbonajn varbofrazojn
La celo de la ludo estas plej serioze kiel eble eldiri frazojn kiel "eblas lerni Esperanton dum du semajnoj" au` "estas 30 milionoj da esperantoparolantoj". En la dua parto temas pri elpensi plej malallogajn sloganojn. Ekzemple "Esperanto la dua lingvo por c`iuj", Esperanto universala lingvo". Tiu kiu forkurigas plej multe da interesig`antoj gajnas.

Ludi la gravulojn
Por tiu ludo bezonatas multe da papero kaj tempo.
Oni devas organizi multajn kunsidojn dum kiuj oni provu simili al organizoj kiel la eu`ropa unio. Estu multe da burokratismo, pseu`dodemokrateco.  Diversaj voc`donadoj, protokoloj.
Oni voc`donadu por elekti iun, kiu finfine faros nenion.
Dum kongresoj oni povas elekti interesajn temajn programojn kaj ludi "Esperantistoj savos la mondon".

Naciisma au` verds`ovinisma ludo
Temas pri s`ajnigi ke Esperanto estas lingvo de iu etno au` popolo.
Oni svingas flagojn, kantas la himnon, uzadas vortojn kiel "Esperantujo/io", "diasporo" ktp...
Plej lertaj en tiu ludo estas la membroj de la Esperanto-civito. Ili jam havas senatorojn, konstitucian c`arton, konsulojn kaj retejon "esperantio.net".
La junularo partoprenu en tiu ludo per nepra kaj senfina prezentado de la tradicia folklora danco la "bambo". Subludo estas krei pli dikajn vortarojn ol tiu de la naciaj lingvoj.
Eminentaj ludantoj klopodis havi propran monunuon ("stelo") kaj propran teritorion.

Sektumado
Oni bezonas skulptaj`on de la Majstro, fotojn au` almenau` multajn stelojn.
Eblas ludi en la kluboj, au` sur la strato dum inau`guroj de monumentoj.
Sed eblas ankau` amuzig`i hejme metante ikonojn de Zamenhof sur la muron.
Plej bone eblas ludi en kasteloj c`efe en Franclando, kie la sektoj ofte posedas kastelon.
Oni ripetadu la mistikan esprimon "interna ideo" kaj "Majstro", "propagando", "fina venko".
 

Kiel vi vidas ekzistas multaj ludoj inter kiuj eblas elekti kaj amuze pasigi la tempon anstatau` okupig`i pri grizaj enuigaj taskoj kiel terminologio, uzo en la vera praktika vivo (komerco, scienco, turismo).
 

Decembro 2001

Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu

Bibliografio:
BERNE, Erich: La ludoj, kiujn la homoj ludas (nacilingve).