Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] (unikodo) (cx) (c`) (^c) (lat3)

La ludoj, kiujn ludas la "esperantistoj"


Malunuiĝo estas malforto
La celo estas kvereli kaj ĉiam trovi kontraŭargumentojn ene de iu grupo.
Poste kiam disiĝis la grupo oni rekomencas en la du subgrupoj.

Memkonvinkada ludo
Esperantistoj povas agrable pasigi la tempon dum pluraj horoj konvinkante unu la alian pri la boneco de Esperanto.
Tre ŝatata varianto: fari tion nacilingve anstataŭ lerni la lingvon.

Ataki la malamikojn
Dum tiu ludo oni kritikas laŭplaĉe la anglan lingvon, Volapukon aŭ Idon.

Kolektado de Flagetoj
Oni kreu retpaĝon pri iu ajn temo. Poste oni traduku ĝin al plej multe da lingvoj (eĉ malnovangla kaj simile) kaj oni nepre aldonu la flagetojn de ĉiuj eblaj landoj.

Reformo-ludo
Bona temo por tiu ludo estas la ĉapelitaj literoj, la akuzativo aŭ la sufikso "-in".
Eĉ la antaŭa prezidanto de la akademio de Esperanto ŝategis tiun ludon kaj subtenis alternativan alfabeton.

Mensogi dum varbado kaj elpensi kaj uzadi la plej malbonajn varbofrazojn
La celo de la ludo estas plej serioze kiel eble eldiri frazojn kiel "eblas lerni Esperanton dum du semajnoj" aŭ "estas 30 milionoj da esperantoparolantoj". En la dua parto temas pri elpensi plej malallogajn sloganojn. Ekzemple "Esperanto la dua lingvo por ĉiuj", Esperanto universala lingvo". Tiu kiu forkurigas plej multe da interesiĝantoj gajnas.

Ludi la gravulojn
Por tiu ludo bezonatas multe da papero kaj tempo.
Oni devas organizi multajn kunsidojn dum kiuj oni provu simili al organizoj kiel la eŭropa unio. Estu multe da burokratismo, pseŭdodemokrateco.  Diversaj voĉdonadoj, protokoloj.
Oni voĉdonadu por elekti iun, kiu finfine faros nenion.
Dum kongresoj oni povas elekti interesajn temajn programojn kaj ludi "Esperantistoj savos la mondon".

Naciisma aŭ verdŝovinisma ludo
Temas pri ŝajnigi ke Esperanto estas lingvo de iu etno aŭ popolo.
Oni svingas flagojn, kantas la himnon, uzadas vortojn kiel "Esperantujo/io", "diasporo" ktp...
Plej lertaj en tiu ludo estas la membroj de la Esperanto-civito. Ili jam havas senatorojn, konstitucian ĉarton, konsulojn kaj retejon "esperantio.net".
La junularo partoprenu en tiu ludo per nepra kaj senfina prezentado de la tradicia folklora danco la "bambo". Subludo estas krei pli dikajn vortarojn ol tiu de la naciaj lingvoj.
Eminentaj ludantoj klopodis havi propran monunuon ("stelo") kaj propran teritorion.

Sektumado
Oni bezonas skulptaĵon de la Majstro, fotojn aŭ almenaŭ multajn stelojn.
Eblas ludi en la kluboj, aŭ sur la strato dum inaŭguroj de monumentoj.
Sed eblas ankaŭ amuziĝi hejme metante ikonojn de Zamenhof sur la muron.
Plej bone eblas ludi en kasteloj ĉefe en Franclando, kie la sektoj ofte posedas kastelon.
Oni ripetadu la mistikan esprimon "interna ideo" kaj "Majstro", "propagando", "fina venko".
 

Kiel vi vidas ekzistas multaj ludoj inter kiuj eblas elekti kaj amuze pasigi la tempon anstataŭ okupiĝi pri grizaj enuigaj taskoj kiel terminologio, uzo en la vera praktika vivo (komerco, scienco, turismo).
 

Decembro 2001

Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu

Bibliografio:
BERNE, Erich: La ludoj, kiujn la homoj ludas (nacilingve).