Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] [unikodo] [cx] [c`] [^c] [lat3]

Kial tiu retejo?

 
Tiu retejo estis lanc`ita c`ar evidentig`is ke:
  1. Ekzistas problemo en la kontinueco de la transdono de informoj en organizaj`oj okupig`antaj pri Esperanto. Ekzemple: grava teksto kiel Por pli efika informado de prof. d-ro Ivo LAPENNA au` la Principaro de Informado pri la Internacia Lingvo (Principaro de Frostavallen) ne estas atentitaj ec` de UEA mem. Same por Kiel rekrei la bildon de Esperanto de Ivo DURWAEL iama respondeculo de UEA pri informado. Ankau` diversaj temoj jam pritraktitaj ekzemple en la fruaj numeroj de "La Esperantisto", de la revuo "Esperanto" au` de Eventoj estas c`iam aktualaj. Unu simptomo de tiu manko de kontinueco estas ke c`iam reaperadas la samaj diskutoj/disputoj en la gazetoj au` la diskutlistoj. Tio foruzas multe da tempo kaj energio. Sen uzi la laboron de la antau`uloj estas malfacile antau`eniri.
  2. Ekzistas verda cenzuro, kiu malebligas aperigi progresemajn ideojn en la grandaj revuoj. Au` se eventuale tiaj artikoloj aperas ili kau`zas fortan kontrau`staron. Ekzemple "Informi pri la ideo" artikolo de Andrej GRIGORJEVSKIJ en la revuo Esperanto  (januaro 2002) kiu vers`ajne ne estis cenzurita c`ar la au`toro estas estrarano pri informado ricevis severajn kritikojn en la gazeto mem kaj en aliaj revuoj kiel "Esperanto Aktuell".
  3. Okazis misvojig`o. Anstatau` la origina celo INTERnacia lingvo Esperanto pli kaj pli estas uzata kiel lingvo de nova plia "nacio".  Tiu misvojig`o havas kaj organizajn kaj lingvajn konsekvencojn.


Noto por redaktantoj de gazetoj: Vi povas libere c`erpi tekstojn kaj karikaturojn el tiu pag`aro por via revuo menciante la fonton http://interpopolalingvo.inf.hu.

Se vi opinias, ke tiu retejo estas interesa, bonvolu ligi al g`i (http://interpopolalingvo.inf.hu) kaj informi viajn geamikojn pri g`ia ekzisto. Vi povas presi la tekstojn kaj pridiskuti ilin en via Eo-klubo au` Eo-asocio.
Abonu la informleteron, kiu informos vin pri la apero de novaj dokumentoj.

ENIRI LA PAG`ARON








Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu