Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] (unikodo) (cx) (c`) (^c) (lat3)

Partoj el artikolo de Ivo DURWAEL (tiam estrarano pri informado) el la revuo Esperanto de januaro 1991 p.7

Substrekoj kaj rimarkoj de TS.
 

Kiel rekrei la bildon de Esperanto?

 

Renovigi fuŝitan bildon

Se la ideo estas bona, sed ne allogas la publikon, tio signifas ke la bildo pri Esperanto estas fuŝita.

Jam de kvar jaroj, FEL anstataŭigas la frazon "Esperanto, la internacia lingvo" per "Esperanto, internacia lingvo".

Ni montris la stelon kaj la jubilean simbolon al niaj tiamaj profesiaj konsilantoj. Stelo ne estas specifa [1], la jubilea simbolo jes. Ĉi tiu krome aspektis pli moderna kaj permesis pli da modernaj grafikaj aranĝoj. Kune ni venis al la konkludo ke, se ni volas fundamentan ŝanĝiĝon en nia movado, ni ankaŭ ŝanĝu la eksteran aspekton. Ni konsciiĝis ke tio provokos ŝokon [2], sed samtempe kreos fruktodonan momenton por repensi la tutan agadon. Intertempe pli kaj pli da landoj kaj fakaj asocioj kaj lokaj kluboj, precipe la plej dinamismaj, ekaplikas la jubilean simbolon. De post 1987 ankaŭ UEA [...].

Ju pli da asocioj uzos tiun specifan rekonilon, des pli forta estos la subkonscia freŝa impreso pri Esperanto, kiel io renaskinĝanta. Mi petas al ĉiuj Esperanto-asocioj, kiuj ne jam faris tion, imiti la ekzemplon de UEA kaj de tiom da aliaj elstaraj ligoj: sisteme uzi la jubilean simbolon, en la aŭtenta formo, sen aldono de io ajn en la simbolo [3], sed laŭ bezone kun nacilingva aldono de "Esperanto, internacia lingvo".

Ni estu pretaj akcepti ion, kio ne plaĉas al ni persone, por veni al pli da kohereco. Ni akceptu la ideon, ke nia movado bezonas freŝan veston, eksterigitan per nova komuna domstilo, por kontraŭi la svagan bildon de iu movado, kiu vivas multloke iom kaŝite kaj strebas al nerealisma iluzio.
 
 

Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu
Novembro 2001

Rimarkoj (10 jaroj poste)

[1] Stelo ne nur ne estas specifa sed eĉ povas kaŭzi neoportunajn subkonsciajn asociaĵojn (komunista stelo, stelo sur armeaj veturiloj ktp...).

[2] Eĉ hodiaŭ kiam oni tuŝas tiun temon, ĝi ĉiam kaŭzas polemikon.

[3] Bedaŭrinde oni tute ne sekvis tiun konsilon de Durwael. Inter la, ne tro multaj (dinamismaj), asocioj kiuj uzas la jubilean simbolon, la plimulto aldonis al ĝi etan stelon kvazaŭ iu duonsolva kompromiso.

Vidu ankaŭ:
Artikoloserio pri informado de Ivo DURWAEL (tiam estrarano pri informado de UEA), kiu aperis en la revuo Esperanto.