Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] [unikodo] [cx] [c`] [^c] [lat3]

Kial tiu retejo?

 
Tiu retejo estis lancxita cxar evidentigxis ke:
  1. Ekzistas problemo en la kontinueco de la transdono de informoj en organizajxoj okupigxantaj pri Esperanto. Ekzemple: grava teksto kiel Por pli efika informado de prof. d-ro Ivo LAPENNA aux la Principaro de Informado pri la Internacia Lingvo (Principaro de Frostavallen) ne estas atentitaj ecx de UEA mem. Same por Kiel rekrei la bildon de Esperanto de Ivo DURWAEL iama respondeculo de UEA pri informado. Ankaux diversaj temoj jam pritraktitaj ekzemple en la fruaj numeroj de "La Esperantisto", de la revuo "Esperanto" aux de Eventoj estas cxiam aktualaj. Unu simptomo de tiu manko de kontinueco estas ke cxiam reaperadas la samaj diskutoj/disputoj en la gazetoj aux la diskutlistoj. Tio foruzas multe da tempo kaj energio. Sen uzi la laboron de la antauxuloj estas malfacile antauxeniri.
  2. Ekzistas verda cenzuro, kiu malebligas aperigi progresemajn ideojn en la grandaj revuoj. Aux se eventuale tiaj artikoloj aperas ili kauxzas fortan kontrauxstaron. Ekzemple "Informi pri la ideo" artikolo de Andrej GRIGORJEVSKIJ en la revuo Esperanto  (januaro 2002) kiu versxajne ne estis cenzurita cxar la auxtoro estas estrarano pri informado ricevis severajn kritikojn en la gazeto mem kaj en aliaj revuoj kiel "Esperanto Aktuell".
  3. Okazis misvojigxo. Anstataux la origina celo INTERnacia lingvo Esperanto pli kaj pli estas uzata kiel lingvo de nova plia "nacio".  Tiu misvojigxo havas kaj organizajn kaj lingvajn konsekvencojn.


Noto por redaktantoj de gazetoj: Vi povas libere cxerpi tekstojn kaj karikaturojn el tiu pagxaro por via revuo menciante la fonton http://interpopolalingvo.inf.hu.

Se vi opinias, ke tiu retejo estas interesa, bonvolu ligi al gxi (http://interpopolalingvo.inf.hu) kaj informi viajn geamikojn pri gxia ekzisto. Vi povas presi la tekstojn kaj pridiskuti ilin en via Eo-klubo aux Eo-asocio.
Abonu la informleteron, kiu informos vin pri la apero de novaj dokumentoj.

ENIRI LA PAGxARON








Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu