Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] (unikodo) (cx) (c`) (^c) (lat3)

Gravaj detaloj

"Estu tre singarda kun viaj vortoj, cxar alie vi atingos gxuste la malon de tio, kion vi deziras atingi!"
L. L Zamenhof letero al L. Couturat 1907.01.13 Esperanto XVII 1921 n-ro 247 p.44 plena verkaro P. 442

Ofte la subtenantoj de la internacia lingvo "Esperanto" plendas pri la antauxjugxoj rilate al gxi.
Sed cxu ili ne mem kauxzas kelkajn el tiuj antauxjugxoj neatentinte pri kelkaj detaloj?
 

Multlingveco

Se oni komencas argumentadon por Esperanto dirante ke la multlingveco estas granda problemo, la leganto aux la auxskultanto logike pensos ke la subtenantoj de la internacia lingvo volas forigi multlingvecon, do ke Esperanto volas anstatauxi la naciajn lingvojn. Tiel ili certe ne havos bonan opinion pri gxi. Kaj ecx ne atentos pri la sekvo de la argumentado.

La stelo

En la lastaj cent jaroj la mondo evoluis. La senco de kelkaj vortoj kaj simboloj sxangxigxis. Ekzemple pro la nazia periodo la senco de la vorto "propagando" ne plu estas la sama. Ankaux pro komunismo granda stela simbolo nun alvokas aliajn ideojn ol antaù 90 jaroj. Kelkaj diras ke ankaux firmaoj uzas stelon kiel ilia simbolo. Vere, sed ekzemple benzinstacia firmao ne tiom proksimas al ideologio, politiko kiel lingvo.
Ne estas hazardo se en la ekssocialismaj landoj post 1989 plurfoje oni malkonstruis skulptajxon de Zamenhof sur kiu ankaux estis stelo. Ni evitu veki subkonsciajn timojn.
Nerefuteble unu simbolo bezonatas por la lingvo internacia.
Jam de pli ol dek jaroj elpensigxis la nova simbolo (la terglobforma du "E"). Tamen malmultaj uzas gxin, kaj kelkaj uzas duonrimedon: la nova simbolo kun eta stelo.
La firmao Adidas ankaux sxangxis la malnovan tripetalan simbolon al pli moderna: tri strioj kiuj iel kreskas.
Cetere, por tiuj kiuj havus konsciencriprocxojn forlasi preskaux jarcentan tradicion, laux Markus SIKOSEK en lia historio de Esperanto, tiu kiu lancxis la ideon uzi la stelon, estis De Beaufront, Sinjoro Ido!
 

La sufikso "-ist"

En kelkaj lingvoj la sufikso "-ist" havas ofte pejorativan signifon.
Ekzemple en la franca "fumiste" (maldiligentulo), "je m'enfoutiste" (prifajfulo, prifurzulo), "intégriste" (religia ekstremulo), "nationaliste" ktp... " [1].
Gxi estas preskaux sinonimo de "-acx". Ankaux "komunisto" estis bela neuxtrala vorto, sed nun pro la historiaj okazajxoj tiu esprimo disradias negativan econ.
Esprimo kiel "jeunesse espérantiste" (esperantista junularo) katastrofe malbone impresas cxar asociigas nekonscie al frazo "jeunesse communiste".
Pro tio, ekzemple en Franclando kelkaj jam uzas "espérantophone" anstataux "espérantiste".
Tiu punkto same validas por aliaj lingvoj.
 

Universala ne estas INTERnacia

En interparolo cxe Pola Radio, Claude Piron plendis pri la vorto "universala" en la esprimo "lingvo universala". Li proponis ke estus pli bone uzi "interpopola", "intergenta", "internacia" kiuj ne kauxzas elvokajxon de superregeco aux "cxio aux nenio" pensmanieron. Tiun paroladon eblas elsxuti en Real audio formato cxi tie.
Amuze, la vorto "universala" rolas en la nomo de ... UEA.

Sur la satelitaj televidokanaloj CNN (usona) kaj TV5 (franca) videblas "la internacia veterprognozo". Tio montras ke ankaux la vorto "internacia" farigxis sinonimo de "tutmonda", "tuttera". Tial multaj auxdante "lingvo internacia" komprenas "lingvo tutmonda" kaj denove pensos ke Esperanto celas mortigi la aliajn lingvojn. Kiel skribis Zamenhof en "Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia": "Lingvo internacia" kaj "lingvo tutmonda" estas du tute malsamaj objektoj, kiujn miksi inter si oni neniel devas.
Uzi "interpopola" aux skribi "inter-nacia" aù "INTERnacia", por ke la etimologio pli bone vidigxu, povas helpi kontraux tiu misinterpreto.
 

Konkludo

Same kiel sablero povas malfunkciigi grandan dentoradan masxinon, etaj detaloj povas fusxi informadon pri la lingvo internacia.
Por oleumi la procezon, singarde menciu la "problemon" de lingvodiverseco, preferu la novan simbolon de Esperanto al la stelo, uzu "INTERnacia" aux interpopola anstataux "universala", informu sed ne propagandu.
Krome iom malpli da flagosvingado kaj personeca kulto ne malhelpus.
Jam en la principaro de Frostavallen inter la cxefaj eraroj estis: Nomi informadon pri Esperanto "Propagando". Kaj tio en 1956, antaux 44 - KVARDEK KVAR - jaroj. Nun ankoraux la plimulto de la "esperantistoj" uzas tiun vorton.
En la supre menciita radiointerparolo Claude PIRON atestis pri siaj vanaj klopodoj uzigi "konvencia lingvo" anstataux "planlingvo".
Tio bedauxrinde bone montras la senmovecon de la Esperanto "movado"...
Cxu gxi, kiu sxatus sxangxi la mondon, ne volas ecx sxangxeti sin mem?
 

Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu
Oktobro 2000

Notoj:
[1] Kompreneble tiu sufikso ne cxiam havas pejorativan signifon ("touriste", "journaliste" ktp...). Sed la fakto ke ekzistas pluraj pejorativaj vortoj kiuj finigxas per gxi povas  influi.
Vidu la liston pri la eventualaj konotacioj de la sufikso "-IST" en la vorto "esperantisto"