Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] (unikodo) (cx) (c`) (^c) (lat3)

Gravaj detaloj

"Estu tre singarda kun viaj vortoj, ĉar alie vi atingos ĝuste la malon de tio, kion vi deziras atingi!"
L. L Zamenhof letero al L. Couturat 1907.01.13 Esperanto XVII 1921 n-ro 247 p.44 plena verkaro P. 442

Ofte la subtenantoj de la internacia lingvo "Esperanto" plendas pri la antaŭjuĝoj rilate al ĝi.
Sed ĉu ili ne mem kaŭzas kelkajn el tiuj antaŭjuĝoj neatentinte pri kelkaj detaloj?
 

Multlingveco

Se oni komencas argumentadon por Esperanto dirante ke la multlingveco estas granda problemo, la leganto aŭ la aŭskultanto logike pensos ke la subtenantoj de la internacia lingvo volas forigi multlingvecon, do ke Esperanto volas anstataŭi la naciajn lingvojn. Tiel ili certe ne havos bonan opinion pri ĝi. Kaj eĉ ne atentos pri la sekvo de la argumentado.

La stelo

En la lastaj cent jaroj la mondo evoluis. La senco de kelkaj vortoj kaj simboloj ŝanĝiĝis. Ekzemple pro la nazia periodo la senco de la vorto "propagando" ne plu estas la sama. Ankaŭ pro komunismo granda stela simbolo nun alvokas aliajn ideojn ol antaù 90 jaroj. Kelkaj diras ke ankaŭ firmaoj uzas stelon kiel ilia simbolo. Vere, sed ekzemple benzinstacia firmao ne tiom proksimas al ideologio, politiko kiel lingvo.
Ne estas hazardo se en la ekssocialismaj landoj post 1989 plurfoje oni malkonstruis skulptaĵon de Zamenhof sur kiu ankaŭ estis stelo. Ni evitu veki subkonsciajn timojn.
Nerefuteble unu simbolo bezonatas por la lingvo internacia.
Jam de pli ol dek jaroj elpensiĝis la nova simbolo (la terglobforma du "E"). Tamen malmultaj uzas ĝin, kaj kelkaj uzas duonrimedon: la nova simbolo kun eta stelo.
La firmao Adidas ankaŭ ŝanĝis la malnovan tripetalan simbolon al pli moderna: tri strioj kiuj iel kreskas.
Cetere, por tiuj kiuj havus konsciencriproĉojn forlasi preskaŭ jarcentan tradicion, laŭ Markus SIKOSEK en lia historio de Esperanto, tiu kiu lanĉis la ideon uzi la stelon, estis De Beaufront, Sinjoro Ido!
 

La sufikso "-ist"

En kelkaj lingvoj la sufikso "-ist" havas ofte pejorativan signifon.
Ekzemple en la franca "fumiste" (maldiligentulo), "je m'enfoutiste" (prifajfulo, prifurzulo), "intégriste" (religia ekstremulo), "nationaliste" ktp... " [1].
Ĝi estas preskaŭ sinonimo de "-aĉ". Ankaŭ "komunisto" estis bela neŭtrala vorto, sed nun pro la historiaj okazaĵoj tiu esprimo disradias negativan econ.
Esprimo kiel "jeunesse espérantiste" (esperantista junularo) katastrofe malbone impresas ĉar asociigas nekonscie al frazo "jeunesse communiste".
Pro tio, ekzemple en Franclando kelkaj jam uzas "espérantophone" anstataŭ "espérantiste".
Tiu punkto same validas por aliaj lingvoj.
 

Universala ne estas INTERnacia

En interparolo ĉe Pola Radio, Claude Piron plendis pri la vorto "universala" en la esprimo "lingvo universala". Li proponis ke estus pli bone uzi "interpopola", "intergenta", "internacia" kiuj ne kaŭzas elvokaĵon de superregeco aŭ "ĉio aŭ nenio" pensmanieron. Tiun paroladon eblas elŝuti en Real audio formato ĉi tie.
Amuze, la vorto "universala" rolas en la nomo de ... UEA.

Sur la satelitaj televidokanaloj CNN (usona) kaj TV5 (franca) videblas "la internacia veterprognozo". Tio montras ke ankaŭ la vorto "internacia" fariĝis sinonimo de "tutmonda", "tuttera". Tial multaj aŭdante "lingvo internacia" komprenas "lingvo tutmonda" kaj denove pensos ke Esperanto celas mortigi la aliajn lingvojn. Kiel skribis Zamenhof en "Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia": "Lingvo internacia" kaj "lingvo tutmonda" estas du tute malsamaj objektoj, kiujn miksi inter si oni neniel devas.
Uzi "interpopola" aŭ skribi "inter-nacia" aù "INTERnacia", por ke la etimologio pli bone vidiĝu, povas helpi kontraŭ tiu misinterpreto.
 

Konkludo

Same kiel sablero povas malfunkciigi grandan dentoradan maŝinon, etaj detaloj povas fuŝi informadon pri la lingvo internacia.
Por oleumi la procezon, singarde menciu la "problemon" de lingvodiverseco, preferu la novan simbolon de Esperanto al la stelo, uzu "INTERnacia" aŭ interpopola anstataŭ "universala", informu sed ne propagandu.
Krome iom malpli da flagosvingado kaj personeca kulto ne malhelpus.
Jam en la principaro de Frostavallen inter la ĉefaj eraroj estis: Nomi informadon pri Esperanto "Propagando". Kaj tio en 1956, antaŭ 44 - KVARDEK KVAR - jaroj. Nun ankoraŭ la plimulto de la "esperantistoj" uzas tiun vorton.
En la supre menciita radiointerparolo Claude PIRON atestis pri siaj vanaj klopodoj uzigi "konvencia lingvo" anstataŭ "planlingvo".
Tio bedaŭrinde bone montras la senmovecon de la Esperanto "movado"...
Ĉu ĝi, kiu ŝatus ŝanĝi la mondon, ne volas eĉ ŝanĝeti sin mem?
 

Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu
Oktobro 2000

Notoj:
[1] Kompreneble tiu sufikso ne ĉiam havas pejorativan signifon ("touriste", "journaliste" ktp...). Sed la fakto ke ekzistas pluraj pejorativaj vortoj kiuj finiĝas per ĝi povas  influi.
Vidu la liston pri la eventualaj konotacioj de la sufikso "-IST" en la vorto "esperantisto"