Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] (unikodo) (cx) (c`) (^c) (lat3)

Gravaj detaloj

"Estu tre singarda kun viaj vortoj, ^car alie vi atingos ^guste la malon de tio, kion vi deziras atingi!"
L. L Zamenhof letero al L. Couturat 1907.01.13 Esperanto XVII 1921 n-ro 247 p.44 plena verkaro P. 442

Ofte la subtenantoj de la internacia lingvo "Esperanto" plendas pri la anta~uju^goj rilate al ^gi.
Sed ^cu ili ne mem ka~uzas kelkajn el tiuj anta~uju^goj neatentinte pri kelkaj detaloj?
 

Multlingveco

Se oni komencas argumentadon por Esperanto dirante ke la multlingveco estas granda problemo, la leganto a~u la a~uskultanto logike pensos ke la subtenantoj de la internacia lingvo volas forigi multlingvecon, do ke Esperanto volas anstata~ui la naciajn lingvojn. Tiel ili certe ne havos bonan opinion pri ^gi. Kaj e^c ne atentos pri la sekvo de la argumentado.

La stelo

En la lastaj cent jaroj la mondo evoluis. La senco de kelkaj vortoj kaj simboloj ^san^gi^gis. Ekzemple pro la nazia periodo la senco de la vorto "propagando" ne plu estas la sama. Anka~u pro komunismo granda stela simbolo nun alvokas aliajn ideojn ol antaù 90 jaroj. Kelkaj diras ke anka~u firmaoj uzas stelon kiel ilia simbolo. Vere, sed ekzemple benzinstacia firmao ne tiom proksimas al ideologio, politiko kiel lingvo.
Ne estas hazardo se en la ekssocialismaj landoj post 1989 plurfoje oni malkonstruis skulpta^jon de Zamenhof sur kiu anka~u estis stelo. Ni evitu veki subkonsciajn timojn.
Nerefuteble unu simbolo bezonatas por la lingvo internacia.
Jam de pli ol dek jaroj elpensi^gis la nova simbolo (la terglobforma du "E"). Tamen malmultaj uzas ^gin, kaj kelkaj uzas duonrimedon: la nova simbolo kun eta stelo.
La firmao Adidas anka~u ^san^gis la malnovan tripetalan simbolon al pli moderna: tri strioj kiuj iel kreskas.
Cetere, por tiuj kiuj havus konsciencripro^cojn forlasi preska~u jarcentan tradicion, la~u Markus SIKOSEK en lia historio de Esperanto, tiu kiu lan^cis la ideon uzi la stelon, estis De Beaufront, Sinjoro Ido!
 

La sufikso "-ist"

En kelkaj lingvoj la sufikso "-ist" havas ofte pejorativan signifon.
Ekzemple en la franca "fumiste" (maldiligentulo), "je m'enfoutiste" (prifajfulo, prifurzulo), "intégriste" (religia ekstremulo), "nationaliste" ktp... " [1].
^Gi estas preska~u sinonimo de "-a^c". Anka~u "komunisto" estis bela ne~utrala vorto, sed nun pro la historiaj okaza^joj tiu esprimo disradias negativan econ.
Esprimo kiel "jeunesse espérantiste" (esperantista junularo) katastrofe malbone impresas ^car asociigas nekonscie al frazo "jeunesse communiste".
Pro tio, ekzemple en Franclando kelkaj jam uzas "espérantophone" anstata~u "espérantiste".
Tiu punkto same validas por aliaj lingvoj.
 

Universala ne estas INTERnacia

En interparolo ^ce Pola Radio, Claude Piron plendis pri la vorto "universala" en la esprimo "lingvo universala". Li proponis ke estus pli bone uzi "interpopola", "intergenta", "internacia" kiuj ne ka~uzas elvoka^jon de superregeco a~u "^cio a~u nenio" pensmanieron. Tiun paroladon eblas el^suti en Real audio formato ^ci tie.
Amuze, la vorto "universala" rolas en la nomo de ... UEA.

Sur la satelitaj televidokanaloj CNN (usona) kaj TV5 (franca) videblas "la internacia veterprognozo". Tio montras ke anka~u la vorto "internacia" fari^gis sinonimo de "tutmonda", "tuttera". Tial multaj a~udante "lingvo internacia" komprenas "lingvo tutmonda" kaj denove pensos ke Esperanto celas mortigi la aliajn lingvojn. Kiel skribis Zamenhof en "Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia": "Lingvo internacia" kaj "lingvo tutmonda" estas du tute malsamaj objektoj, kiujn miksi inter si oni neniel devas.
Uzi "interpopola" a~u skribi "inter-nacia" aù "INTERnacia", por ke la etimologio pli bone vidi^gu, povas helpi kontra~u tiu misinterpreto.
 

Konkludo

Same kiel sablero povas malfunkciigi grandan dentoradan ma^sinon, etaj detaloj povas fu^si informadon pri la lingvo internacia.
Por oleumi la procezon, singarde menciu la "problemon" de lingvodiverseco, preferu la novan simbolon de Esperanto al la stelo, uzu "INTERnacia" a~u interpopola anstata~u "universala", informu sed ne propagandu.
Krome iom malpli da flagosvingado kaj personeca kulto ne malhelpus.
Jam en la principaro de Frostavallen inter la ^cefaj eraroj estis: Nomi informadon pri Esperanto "Propagando". Kaj tio en 1956, anta~u 44 - KVARDEK KVAR - jaroj. Nun ankora~u la plimulto de la "esperantistoj" uzas tiun vorton.
En la supre menciita radiointerparolo Claude PIRON atestis pri siaj vanaj klopodoj uzigi "konvencia lingvo" anstata~u "planlingvo".
Tio beda~urinde bone montras la senmovecon de la Esperanto "movado"...
^Cu ^gi, kiu ^satus ^san^gi la mondon, ne volas e^c ^san^geti sin mem?
 

Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu
Oktobro 2000

Notoj:
[1] Kompreneble tiu sufikso ne ^ciam havas pejorativan signifon ("touriste", "journaliste" ktp...). Sed la fakto ke ekzistas pluraj pejorativaj vortoj kiuj fini^gas per ^gi povas  influi.
Vidu la liston pri la eventualaj konotacioj de la sufikso "-IST" en la vorto "esperantisto"