Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso][unikodo] [cx] [c`] [^c]

Kelkaj vortoj pri la x-a skribometodo


C`iuj konsentas, ke la normala alfabeto de Esperanto (unu litero <=> unu sono) estas grava eco por internacia lingvo. La aliaj skribmanieroj estas nur provizoraj teknikaj solvoj.

Pro la malfacileco tajpi kaj aperigi c`apelitajn literojn sur komputiloj kaj en interreto, disvastig`is la x-metodo.
Ankau` mi dum jaroj uzis g`in kaj ec` nun ankorau` kelkfoje uzas g`in.
Sed mi s`atus atentigi pri kelkaj aferoj:

1) La vidpunkto de la ekstera publiko

Imagu ke vi neniam au`dis pri internacia lingvo nomata "Esperanto".
Imagu ke vi vidas ekzemplan tekston en tiu lingvo.
En du vortoj el tri estas "x" literoj.
De kie vi sciu ke tiuj strangaj iksoj estas nur konvencio anstatau` supersignoj?
Kio estos via reago kiam vi provos lau`tlegi tiujn frazojn?
C`u tio helpos havi bonan opinion pri tiu strangaspekta lingvo?
 
 

Dekstre: jen kio okazas, kiam oni uzas la x-metodon. Mencio de Esperanto en la fama franca revuo Science et Vie (oktobro 2006) estas fus`ita pro ikso en la unua frazo:

 
Tial, kiam ne eblas printi la c`apelitajn literojn, en varboteksto / ekzemplaj frazoj evitu uzi la x-metodon.
Elektu frazojn, kiuj ne enhavas c`apelitajn literojn, uzu la h-metodon au` simple ne metu la supersignojn.
Ekzemple:
"Mi parolas Esperanton"
"Chu vi parolas Esperanton?"
"Cu vi parolas Esperanton?"
sed ne "Cxu vi parolas Esperanton?"

La x-metodo havas grandan malavantag`on por varbado pro sia stranga aspekto:
Konkreta ekzemplo:
Lastatempe rokgrupo s`ang`is sian nomon de "Dolcxamar" al "Dolchamar".
En Libera Folio, la c`efkantisto klarigas:
"Ni rimarkis, ke en la amaskomunikiloj ne eblas uzi c`apelojn, kaj pro la x-sistemo j`urnalistoj tutidiote prononcis niajn nomojn" http://www.liberafolio.org/2006/dolchamar/
Sekvinda ekzemplo...

Oni povus diri, ke uzi la x-metodon por ekzemplaj frazoj en nacilingva teksto pri Esperanto estas same informada erarego kiel paroli pri "dua lingvo por c`iuj" au` pri "universala" lingvo.
 
 

2) Malvarma logiko kontrau` estetiko

"Presejoj, kiuj ne posedas la literojn c`,g`,h`,j`,s`,u`, povas anstatau` ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u"
L. L. Zamenhof, Unua libro.

Ec` se tiam ne ekzistis komputiloj, ankau` Zamenhof por indiki la supersignojn povintus decidi uzi eksteralfabetan literon kiel "x", "q", "w", "y" au` skribi tiel: "c^" au` "^c". Kial li ne faris tion? Tre vers`ajne pro estetika kialo. Pro la graveco de la belaspekto, por la litero "u`" li ec` pretis rompi gravan regulon de la esperanta alfabeto. En Esperanto tre gravas la ekvilibro inter logiko kaj natureco.

La h-metodo aspektas pli natura, c`ar "h" estas uzata en multaj lingvoj por s`ang`i la valoron de la litero, kiu estas antau` g`i. Ekzemple:
itale: "chiave", "chiamare",  "orecchio", "ghepardo", "preghiera", lunghezza" ktp...
angle: "choose", "which", "fish", "ship" ktp...
france: "chez", "acheter" ktp...

Por la ekstera publiko Esperanto kun iksoj riskas aspekti Klingone. Escepto povas esti por parolantoj de la eu`ska au` c`ina (skribata per latinaj literoj), kiuj kutimas vidi multajn iksojn meze de vortoj.

Se vi pensas, ke tio estas stultaj`o, bonvolu fari opinienketon kun La "Patro nia" en x-metodo kaj h-metodo.
 

3) Ofteco de au`tomata konvertado de tekstoj kaj la vicordigo de vortoj


La kutima argumento de la x-emuloj estas, ke ilia metodo pli bonas ol la h-metodo pro la au`tomata konvertado de tekstoj kaj la vicordigo de vortoj.

Ofte x-emuloj reagas sufic`e fanatike pri tio. Bonvolu relegi la tekstojn "Solena deklaro de la Iksisma Manifesto" kaj Iksoj por vidi tiun fanatikecon (c`u vere s`erca?). Vers`ajne tiuj du tekstoj kaj la fakto, ke la unuaj uzantoj de komputiloj kaj de interreto estis profesiaj komputilistoj disvastigis la x-metodon. Por ili malvarma logiko multe pli gravis ol estetikaj konsideroj.

La fanatikeco de la x-emuloj iras g`is la grado, ke en lernolibroj au` interretaj kursoj ili tute ne mencias la h-metodon.
Ili ja povus skribi: "kiam ne eblas tajpi/legi la c`apelitajn literojn kelkaj uzas h (au` Zamenhof proponis uzi h) sed komputile estas pli oportune uzi x"  au` ion tian. Sed ne, ili simple cenzuras tiun informon (kiu cetere estas en la Fundamento).

Sub la premo de la amaso ankau` mi dum jaroj uzis la x-metodon.

Sed se oni iomete pripensas, oni vidas ke 90% de la retaj skribaj`oj neniam estos konvertitaj au` ordigitaj lau` abc-vicordo.
Se vi skribas retmesag`on, komenton en diskutlisto, au` frazon en babilejo c`u oni ofte konvertas g`in?

C`u g`enerale oni skribas por komputiloj au` por homoj?
C`u Esperanto celas helpi la komunidadon de "homoj kun homoj" au` de "homoj/komputiloj kun komputiloj"?

Kompreneble se vi verkas vortoliston la vicordo gravas. Ankau` se vi entajpas vortojn en speciala serc`ilo povas esti trafe kaj necese uzi la iksojn (ekzemple se vi ne povas tajpi la c`apelitajn literojn en la serc`ilo de http://komputeko.net au` de http://tekstaro.com).

Cetere por entajpi la c`apelitajn literojn la senpaga programo EK, krom la x-metodon proponas ankau` la h-metodon.
Kaj la novaj makrooj por OpenOffice (senpaga alternativo al Microsoft Office) uzebligas plurajn aliajn metodojn ol iksoj (h, ^c, c^). Tiuj makrooj estas els`uteblaj c`i tie.
 

4) Fidindeco de au`tomata konvertado


Alia plej s`atata kontrau`argumento de la x-emuloj (krom "Zamenhof ne havis komputilon") estas vortoj kiel "bushaltejo" kaj "senchava". Simpla au`tomata konverto erare konvertos ilin al "bus`altejo" kaj "senc`ava". Sed, kio malpermas skribi tiujn problemajn vortojn "bus-haltejo" kaj "senc-hava"?

La x-metodo estus vere superega al la h-metodo, se tekston kun iksoj vi neniam devus kontroli/korekti post konvertado.
Sed c`ar la probableco, ke teksto enhavas vortojn kiel: "Chaux-de-Fond", "auxiliary", "auxiliaire", "Bordeaux", "Malraux", "Linux*", "delux", "kukluxklan", "Auxerre" ne estas nulo, vi ne povas esti 100% certa, ke ne okazis miskonvertoj.

Kompreneble kun la h-metodo estas multe pli da vortoj miskonvertotaj, sed la fakto, ke ankau` kun la x-metodo iel ekzistas tiu problemo, signifas, ke por serioza redaktado ambau` ne estas fidindaj.

Tial por serioza redaktado oni g`enerale uzas "^c", "c^" au` "c`" ktp...
Ekzemple kiam ankorau` ekzistis la papera versio de la gazeto Eventoj, ili uzis  "^c". Por fari tiun hejmpag`on estas uzata "c`". Sed c`ar tiuj tri metodoj iom tro distranc`as la vortojn oni nur uzas ilin kiel interna kodo, ne por tekstoj legeblaj de la publiko.
 
 
 
 

Konkludo:

Por interna uzo mi havas nenion kontrau` la x-metodo, mi nur ne s`atas, ke kelkaj el g`iaj subtenantoj dau`re diras, ke g`i estas ege pli bona ol la (fundamenta kaj Zamenhof-a) h-metodo kaj mi bedau`ras, ke tro multaj uzas iksojn en ekzemplaj frazoj por neesperanto-parolantoj.

Se ne eblas uzi la veran alfabeton, kiam vi skribas por homoj PER komputilo prefere uzu la h-metodon, kiam vi skribas POR komputilo vi povas uzi la x-metodon.

Se vi dau`re pensas, ke la enhavo de tiu pag`o estas stultaj`o, ne forgesu fari la opinienketon kun La "Patro nia" en x-metodo kaj h-metodo.

Sed kompreneble se vi fajfas pri la opinio de la ekstera publiko, kaj pensas, ke Esperanto estas nur por uzo en fermita rondo, tiam kompreneble la iksoj havas ec` plian avantag`on por vi...
 
 
 

Rimarkoj:


a) Grava rimarko: en la h-metodo proponita de Zamenhof notu, ke "u`" skribig`as "u" sen aldono de "h". Kelkaj kiel ekzemple ERA tute erare skribas "Euhropo".
--  http://web.radicalparty.org/pressreview/print_right.php?func=detail&par=7051
Tio ne aspektas bele, kaj tial kontrau`as la originalan celon de la h-metodo.
 

b) En la 1890-aj jaroj en letero al la c`efa gazeto redaktita de Zamenhof oni ankau` proponis la "c`" (posta inversa apostrofo) metodon :
Sinjoro Fr. Vl. Lorenc konsilas, ke la presejoj, kiuj ne havas la signetojn superliterajn, uzu anstatau` ili kaj anstatau` "h" - apostrofon returnitan post la litero; ekzemple "ac`eti" anstatau` "ac`eti" au "acheti". De nia flanko ni devas nur peti, ke se oni volos uzi tiun c`i konsilon, oni ne forgesu klarigi en la komenco de la presata verko la signifon de tiu c`i returnita apostrofo. La Esperantisto 1890 N-ro 23 pag`oj 54-55

c) Nuntempe disvastig`as ankau` la 'c (antau`a apostrofo) au c' (posta apostrofo) metodoj (c`efe inter italoj). Persone mi pensas, ke certe aspektas pli bele ol la iksoj, sed mi iom timas, ke pro la distranc`ado de la vortoj povas okazi miskomprenoj flanke de la publiko ("g'ardeno" legita kiel "g'   ardeno" pro la alia uzo de la apostrofo en la naciaj lingvoj: "it's nice", "c'est joli" ktp...)

c`) La miskonvertado de "Linux" per la x-metodaj konvertiloj vers`ajne estas la c`efa kau`zo de g`ia esperantigo al "Linukso". Kaj poste por resti kohera oni devis ankau` esperantigi "Windows" al "Vindozo" ktp... kvankam temas pri produktomarko.

d) Estas fakto, ke per la h-metodo kelkaj vortoj aspektas iom ac`e, ekzemple "shanghighi".
Sed la granda plimulto kiel "shi", "chevalo", ktp... ne s`okas la okulojn de "ekstera" leganto, kiel c`iu vorto enhavanta ikson.

e) Kelkfoje la x-emuloj timas ke la h-metodo riskas tute anstatau`igi la supersignojn.
Mi neniel apogas tiujn, kiuj volas tute anstatau`igi la normalan alfabeton per la h-metodo. "Unu litero - unu sono" estas grava eco de internacia lingvo. Lau` mi 99% de la uzantoj de la h-metodo neniel volas forigi la c`apelojn el la lingvo.
Tiun argumenton oni povus fakte returni kontrau` la x-metodo c`ar oni jam eldonis (paperan) libron per la x-metodo, kvankam nuntempe estas facile printi la c`apelitajn literojn. Ankau` estas facile krei retejojn kun la normala alfabeto, tamen kelkaj (kreitaj nuntempe) ekzistas nur en x:
http://verdverd.most.org.pl/t014.htm
http://ranto.eu/?M=A
http://www.gvidilo.org/

f) Plia signo de la fanatikeco de kelkaj x-istoj: estas la elekto de reteja nomo: Ikso.net.
Alia ekzemplo: En la originala elektronika manuskripto de "Esperanto, la nova latino de la eklezio" Ulrich Matthias prave uzis "c^" kiel interna formato en la esperantlingvaj ekzemplofrazoj (http://www.u-matthias.de/latino/latein.htm). Sed la tradukistoj de la angla kaj la franca versio s`ang`is tion al iksoj. Vidu: http://www.u-matthias.de/latino/latin_en.htm kaj http://www.u-matthias.de/latino/latin_fr.htm. Pro tio nun la franca versio estas neuzebla, c`ar g`i ne estas konvertebla kaj printebla per normala alfabeto pro la multaj francaj vortoj, kiuj estus erare konvertitaj c`ar enhavas "x" (deux, merveilleux. ktp...).

g) Vidpunkto(j) de la akademianoj
http://www.akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_1_2006.html
[...]
Nur kiam la cirkonstancoj ne permesas uzi la g`ustajn supersignojn, kaj kiam pro apartaj bezonoj la Fundamenta anstatau`a skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u) ne estas oportuna, oni povas anstatau`igi la supersignajn literojn per aliaj signoj au` signokombinoj.
[...]
Pro tio la Akademio de Esperanto konfirmas, ke la sola alfabeto de Esperanto estas tiu de la Fundamenta Gramatiko, al kiu aldonig`as samloke jena rimarko: "Presejoj, kiuj ne posedas la literojn c`, g`, h`, j`, s`, u` povas anstatau` ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u."

h) Pli malbelaspekta ol la x-metodo mem estas g`ia varianto kun "w" anstatau` "u`". Iu klarigis, ke estas por eviti problemojn kun vortoj kiel "Bordeaux", "Auxiliary" ktp... Tio estas almenau` agnosko, ke ekzistas problemo dum konvertado ankau` por la x-metodo. Sed c`u oni en esperanta teksto neniam skribas "G. B Shaw", "Sumbawa", "Stanislaw", "Dawson", "Lewis Carrol", "Newsweek", "Matthew", "St. Andrews", "Brewer" au` "Zbigniew Galor" ?

h`) En interretaj pag`aroj kiel ekzemple Ipernity bedau`rinde dau`re trovig`as homoj, kiuj publikigas tekstojn en Esperanto kun iksoj. Uzante la senpagan programeton EK eblas uzi la normalan alfabeton de Esperanto en Ipernity (ec` en la titoloj).
Plie, la lobio de la iksemuloj atingis, ke Ipernity se uzata per la esperanta interfaco au`tomate konvertu "cx gx hx jx sx ux" ktp al "c` g` h` j` s` u`". Atentu, tio nur funkcias se sube de la Ipernity-retpag`o vi elektis kiel lingvo "Esperanto" antau` ol premi "verki novan artikolon". Tio estas tre praktika afero. Uzu tiun eblecon (au` EK!) por ne montri al la publiko esperantajn tekstojn kun iksoj.
Tamen la iksemuloj ne antau`vidis kelkajn problemojn:
Unue se vi skribas artikolon en alia lingvo kiel la franca au` la angla en kiu aperas vortoj kun "ux" kiel ekzemple "ceux", "deux", "auxiliary" ktp... ili estos fusxitaj ekzemple vidu: http://www.ipernity.com/blog/48442/97336/comment/3239209#comment3239209).
Due se la artikolo enhavas TTT-adreson en kiu trovig`as ikso, pro la au`tomata konvertado la ligilo ne plu funkcios (vidu: 
http://www.ipernity.com/blog/22786/105605/comment/3547961#comment3547961). Do pro tio se vi skribas artikolojn en pluraj lingvoj vi dau`re devas memori s`ang`i la lingvon de la interfaco sube...

Se la iksemuloj bonvolus pensi per la propra cerbo anstatau` nur blinde sekvi modon ili ekkonscius, ke kvankam sufic`e bona por au`tomata konvertado, la iksmetodo ne estas perfekta. Kaj tiel en Ipernity ili petintus skripton por konverti el "c^", "^c" au` "c`" al "c`" kaj ne el "cx".
 
 

Pliaj legaj`oj:

 
Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu
 



ehxo sxangxo cxiu jxauxde EHXO SXANGXO CXIU JXAUXDE
+ facile tajpebla.
+ konservas la alfabetan vicordon ("sx" post "s" ktp...)
- aspektas klingone.
- "x" trovigxas en nacilingvaj tesktoj
  "Chaux-de-Fond", "auxiliary", "auxiliaire", "Malraux", "Linux"
  do ne vere uzebla por au`tomata konvertado

eh`o s`ang`o c`iu j`au`de EH`O S`ANG`O C`IU J`AU`DE
renversita apostrofo
+ ne tro distranc`as la vortojn
+ "`" ne trovig`as en normala teksto,
  do uzebla por au`tomata konvertado
- ne konservas la alfabetan vicordon

e`ho `san`go `ciu `ja`ude E`HO `SAN`GO `CIU `JA`UDE
antau`a renversita apostrofo
+ ne tro distranc`as la vortojn
+ "`" ne trovig`as en normala teksto,
  do g`i estas uzebla por au`tomata konvertado
- ne konservas la alfabetan vicordon

ehho shangho chiu jhaude EHHO SHANGHO CHIU JHAUDE
+ facile tajpebla. Aspektas pli nature ekz. itale "chiave", "chiamare",
  "orecchio", "ghepardo", "preghiera", lunghezza"
  angle "Who", "what", "which", "fish", "ship"
+ proponita de Zamenhof
- problemoj kun nacilingvaj vortoj, kaj kun kelkaj eo-vortoj kiel "senchava", "bushaltejo", ktp...

eh^o s^ang^o c^iu j^au~de EH^O S^ANG^O C^IU J^AU~DE
+ au~tomate konvertebla
- distranc^as la vortojn. Ne konservas la alfabetan vicordon por la etaj literoj

e^ho ^san^go ^ciu ^ja~ude E^HO ^SAN^GO ^CIU ^JA~UDE
+ iom malpli distran^cas ^car por oftaj vortoj "^ciu", "^si" "^gi"
- Ne konservas la alfabetan vicordon

eh'o s'ang'o c'iu j'au'de EH'O S'ANG'O C'IU J'AU'DE
Itala
+ malpli distranc'as la vortojn ol "^"
- miskomprenebla: en la unuaj jaroj de Eo oni uzis apostrofon por distranc`i la radikojn kaj okazis miskomprenoj: ekzemple c'iu aspektas kiel du vortoj: "c" kaj "iu"
- kolizias kun normala apostrofo
- ne konservas la alfabetan vicordon

e'ho 'sang'o 'ciu 'ja'ude E'HO 'SAN'GO 'CIU 'JA'UDE
+ malpli distranc'as la vortojn ol "^"
- miskomprenebla: en la unuaj jaroj de Eo oni uzis specialan signeton por distranc`i la radikojn kaj okazis miskomprenoj: ekzemple c'iu aspektas kiel du vortoj: "c" kaj "iu"
- kolizias kun normala apostrofo
- Problemo dum konvertado: de l'homo, Mc Donald's, Andrew's, 'stas,
- Ne konservas la alfabetan vicordon

eh*o s*ang*o c*iu j*au*de EH*O S*ANG*O C*IU J*AU*DE
stela metodo.
+ "*" facile tajpebla.
+ plac*as al stelemuloj ;) .
- "*" ofte estas uzata en komputilaj programoj por sekvo da literoj
  ekzemple por anstatau*igo
- Ne konservas la alfabetan vicordon

eh>o s>ang>o c>iu j>au<de EH>O S>ANG>O C>IU J>AU<DE
okcidenta vento
+ sufic>e bone aspektas
- Ne konservas la alfabetan vicordon
- Problemoj kun la html formato

eh}o s}ang}o c}iuj}au{de
+ konservas la alfabetan vicordon
+ ne tro distranc`as la vortojn

eh~o s~ang~o c~iu j~au~de EH~O S~ANG~O C~IU J~AU~DE
serpenta
+ konservas la alfabetan vicordon
- en vortaroj "~" ofte estas mallongilo por la pridifinata vorto

eh#o s#ang#o c#iu j#au#de
eh|o s|ang|o c|iu j|au|de
eh)o s)ang)o c)iuj)au(de
eh=o s=ang=o c=iuj=au=de
eh-o s-ang-o c-iuj-au-de
eh+o s+ang+o c+iuj+au+de
eh"o s"ang"o c"iuj"au"de (Kalocsay)
eh°o s°ang°o c°iu j°au°de
eh_o s_ang_o c_iu j_au_de
eh:o s:ang:o c:iu j:au:de
s²uoj ³µ

e`ho `san`go `ciu`ja`ude

e|ho |san|go |ciu|ja|ude

e[ho [san[go [ciu[ja]ude

e{ho {san{go {ciu{ja}ude

e/ho /san/go /ciu/ja/ude

e°ho °san°go °ciu °ja°ude

e_ho _san_go _ciu_ja_ude

e~ho ~san~go ~ciu~ja~ude

e#ho #san#go #ciu#ja#ude (kiel en muziko)

e:ho :san:go :ciu:ja:ude

e+ho +san+go +ciu+ja+ude

e1ho 1san1go 1ciu1ja1ude
 
 
 

e'h`o 's`an'g`o 'c`iu 'j`a'u`de E'H`O 'S`AN'G`O 'C`IU 'J`A'U`DE
 
 

qwyx
ehyo syangyo cyiujyauyde

eh%o s%ang%o c%iu j%au%de EH%O S%ANG%O C%IU J%AU%DE

e¶o þan&oslas`;i&oslas`;o æiu ¼aýde E¦O ÞAN&Oslas`;O ÆIU ¬AÝDE
Lat-3
- bezonas litertipon

eÄ¥o ÅanÄiÄo Äiu ĵaÅ&s`y;de EĤO ÅANÄO ÄIU Ä´AŬDE
Unikodo
+ plej bona solvo post 2-3 jaroj
- bezonas litertipon kaj modernan komputilon

adieux afflux antiauxin, auxanometer, auxiliar bauxite bruxism flux, deluxe
dux influx lux microlux Luxemburg redux reflux, tuxedo
duxford

adieux bordeaux jeux, bureaux
Roux , Doux, Malraux, Linux
Cuxhaven
La Chaux-de-Fonds
Shaw
Brewer

cxez cxanger procxain cxose

txey txink txougxt fisx mucx sxop batx txree wxy eitxer