Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] [unikodo] [cx] [c`] [^c] [lat3]

Kial tiu retejo?

 
Tiu retejo estis lanĉita ĉar evidentiĝis ke:
  1. Ekzistas problemo en la kontinueco de la transdono de informoj en organizaĵoj okupiĝantaj pri Esperanto. Ekzemple: grava teksto kiel Por pli efika informado de prof. d-ro Ivo LAPENNA aŭ la Principaro de Informado pri la Internacia Lingvo (Principaro de Frostavallen) ne estas atentitaj eĉ de UEA mem. Same por Kiel rekrei la bildon de Esperanto de Ivo DURWAEL iama respondeculo de UEA pri informado. Ankaŭ diversaj temoj jam pritraktitaj ekzemple en la fruaj numeroj de "La Esperantisto", de la revuo "Esperanto" aŭ de Eventoj estas ĉiam aktualaj. Unu simptomo de tiu manko de kontinueco estas ke ĉiam reaperadas la samaj diskutoj/disputoj en la gazetoj aŭ la diskutlistoj. Tio foruzas multe da tempo kaj energio. Sen uzi la laboron de la antaŭuloj estas malfacile antaŭeniri.
  2. Ekzistas verda cenzuro, kiu malebligas aperigi progresemajn ideojn en la grandaj revuoj. Aŭ se eventuale tiaj artikoloj aperas ili kaŭzas fortan kontraŭstaron. Ekzemple "Informi pri la ideo" artikolo de Andrej GRIGORJEVSKIJ en la revuo Esperanto  (januaro 2002) kiu verŝajne ne estis cenzurita ĉar la aŭtoro estas estrarano pri informado ricevis severajn kritikojn en la gazeto mem kaj en aliaj revuoj kiel "Esperanto Aktuell".
  3. Okazis misvojiĝo. Anstataŭ la origina celo INTERnacia lingvo Esperanto pli kaj pli estas uzata kiel lingvo de nova plia "nacio".  Tiu misvojiĝo havas kaj organizajn kaj lingvajn konsekvencojn.


Noto por redaktantoj de gazetoj: Vi povas libere ĉerpi tekstojn kaj karikaturojn el tiu paĝaro por via revuo menciante la fonton http://interpopolalingvo.inf.hu.

Se vi opinias, ke tiu retejo estas interesa, bonvolu ligi al ĝi (http://interpopolalingvo.inf.hu) kaj informi viajn geamikojn pri ĝia ekzisto. Vi povas presi la tekstojn kaj pridiskuti ilin en via Eo-klubo aŭ Eo-asocio.
Abonu la informleteron, kiu informos vin pri la apero de novaj dokumentoj.

ENIRI LA PAĜARON








Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu