Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] [unikodo] [cx] [c`] [^c] [lat3]

Kial tiu retejo?

 
Tiu retejo estis lan^cita ^car evidenti^gis ke:
  1. Ekzistas problemo en la kontinueco de la transdono de informoj en organiza^joj okupi^gantaj pri Esperanto. Ekzemple: grava teksto kiel Por pli efika informado de prof. d-ro Ivo LAPENNA a~u la Principaro de Informado pri la Internacia Lingvo (Principaro de Frostavallen) ne estas atentitaj e^c de UEA mem. Same por Kiel rekrei la bildon de Esperanto de Ivo DURWAEL iama respondeculo de UEA pri informado. Anka~u diversaj temoj jam pritraktitaj ekzemple en la fruaj numeroj de "La Esperantisto", de la revuo "Esperanto" a~u de Eventoj estas ^ciam aktualaj. Unu simptomo de tiu manko de kontinueco estas ke ^ciam reaperadas la samaj diskutoj/disputoj en la gazetoj a~u la diskutlistoj. Tio foruzas multe da tempo kaj energio. Sen uzi la laboron de la anta~uuloj estas malfacile anta~ueniri.
  2. Ekzistas verda cenzuro, kiu malebligas aperigi progresemajn ideojn en la grandaj revuoj. A~u se eventuale tiaj artikoloj aperas ili ka~uzas fortan kontra~ustaron. Ekzemple "Informi pri la ideo" artikolo de Andrej GRIGORJEVSKIJ en la revuo Esperanto  (januaro 2002) kiu ver^sajne ne estis cenzurita ^car la a~utoro estas estrarano pri informado ricevis severajn kritikojn en la gazeto mem kaj en aliaj revuoj kiel "Esperanto Aktuell".
  3. Okazis misvoji^go. Anstata~u la origina celo INTERnacia lingvo Esperanto pli kaj pli estas uzata kiel lingvo de nova plia "nacio".  Tiu misvoji^go havas kaj organizajn kaj lingvajn konsekvencojn.


Noto por redaktantoj de gazetoj: Vi povas libere ^cerpi tekstojn kaj karikaturojn el tiu pa^garo por via revuo menciante la fonton http://interpopolalingvo.inf.hu.

Se vi opinias, ke tiu retejo estas interesa, bonvolu ligi al ^gi (http://interpopolalingvo.inf.hu) kaj informi viajn geamikojn pri ^gia ekzisto. Vi povas presi la tekstojn kaj pridiskuti ilin en via Eo-klubo a~u Eo-asocio.
Abonu la informleteron, kiu informos vin pri la apero de novaj dokumentoj.

ENIRI LA PA^GARON








Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu