Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] (unikodo) (cx) (c`) (^c) (lat3)

Flagoj kaj flagetoj


Kolektado de etaj flagetoj en retejoj estas ofta ^satokupo de TTT-estroj
(ekzemple la malnova versio de http://www.esperanto.net).

Kio estas pli racia kaj simpla :
^Cu "deutsch" a~u meti flagon por Germanujo, A~ustrio, Svislando?
^Cu "english" a~u meti flagon por Usono, Britujo, A~ustralio, ktp...?
^Cu "français" a~u meti flagon por Francujo, Kanado, Belgio, Svislando ktp...?
Por la hispana lingvo kiom da flagoj oni devas meti!?
Kiu lingvo ligi^gas al la svisa, kanada a~u belga flago?
 

Flago (kun la sama strukturo kiel naciaj flagoj) por Esperanto estas absurda^jo.
Flago kaj himno estas tipaj simboloj de nacio: ^cu la homaro bezonas plian nacion a~u ^cu ^gi bezonas INTERnacian/interpopolan lingvon? ^Cu la homaro bezonas plian etnon a~u ^cu ^gi bezonas INTERetnan lingvon?

Esperanto devas havi simbolon, kaj oni povas uzi flagon por ^gi. Anka~u aliaj societoj kaj firmaoj uzas flagon. Tamen se oni rigardas en atlaso, la flagojn de la landoj kaj komparas kun tiuj de firmaoj, piratoj, UNESCO, ONU, NATO ktp... eblas vidi diferencon. La aspekto de la esperanta flago kun la kvadrato en la supra maldekstra angulo, multe pli similas al flago de lando ol al flago de firmao a~u asocio

Ekzemple:

--Libia flago--flago de hispana Maroko-
pakistana flago---Sa~udarabia civila flago


 
 
 

---





Se por esperanto oni uzus simbolon kiel tiu terglobo kun bluaj linioj, tiam ^gia uzo ankau kiel flago estus tute en ordo ^car klare vidi^gus, ke ne temas pri flago de lando.
Tiel ekzemple en la uzointerfaco de komputilaj prgramoj (kiel OpenOffice ktp...) kiam aperas la flagetoj por elekti la lingvon, la uzanto rimarkos, ke ne temas pri lingvo de landeto, kaj eble volus scii pli.

Filmeto pri tiu temo:

Flagoj


 
  --   --  --

Ver^sajne pli ol 50 jaroj pasis inter tiuj du desegnoj, sed nenio ^san^gi^gis
  -- 
  -- 


 

  -- 
-- 
En kelkaj kvadratmetroj eblas meti multajn flagojn


E^c Lernu.net flagumas...
 

La flagemulado jam atingis la virtualan mondon...
fotoj el Dua Vivo:


 

-

  --   -- 
-- 
Iraka flago kun verda stelo


Kurda verda flago
 


Se vi eble ne, ni neniam kapitulacios...
 


^Cu Eo-manifestacio?

-- 
Gvidantoj kun verda standardo
------
Norditalaj "veduloj"
"La kondukanto de la Ligo de la Nordo, kaj la unua el ili Umberto BOSSI, konsciis, ke la [...] ne sufi^cos por konservi la elektantojn [...]. Tial ili provis krei, elpensi historion, tradicion, himnon, nacian koloron, la verdan, ian 'nacian' kulturon [...]" 
Hérodote n°95 1999/4 (geografia kaj geopolitika franca revuo) p.9 
^Cu tio ne rememorigas pri io? 
 


Alitipa verdflaga "kongreso"...










 

Rimarko: la uzo de la stelo estis proponita de de Beaufront, la flagon proponis 3 boulogne-sur-mer-anoj ^cefe Alfred Michaux kiu poste fari^gis idisto.


Irlanda libro

Zamenhof, en 1911 demandite pri la deveno de la verda stelo, respondis, ke li ne plu certe scias. La koloro estis proponata de la irlandano Richard H. Georghegan, kiu poste klarigis al Zamenhof ke ^gi estas la koloro de Irlando. Zamenhof ekpensis pri la koloro de espero. La kvinpintan stelon uzis kiel unua De Beaufront por la kovrilo de Esperanto-gramatiko. La movado akceptis ^gin en 1895. Kvinpinta stelo - pentagramo - estas malnova simbolo, en islamo, en nigra magio, en komunismo, [...]" SIKOSEK, Marcus: Proponaro por la Esperanto-informado. Antwerpen FEL 1995.
 

La sekva kanteto de Henri TACHAN temas pri flagoj:
^Gi estas a~uskultebla ^ci tie: http://www.musicme.com/Tachan/albums/Henri-Tachan-(Vol.1)-0731452368621.html
(senpage sed oni devas registri^gi sed indas ^car multajn kantojn eblas a~uskulti tie)
 
Les jeux Olympiques

Ce s'rait chouette les jeux olympiques,
Tous ces athlètes dans la foulée,
Pour un marathon fantastique
A la seule force du mollet.
Ce s'rait chouette les jeux olympiques,
L'émulation sur la cendrée, 
Ce s'rait chouette les jeux olympiques
Si, nom de Dieu, il n'y avait...

Leurs p'tits drapeaux
Leurs p'tits fanions
Couleur kaki
Caca d'oie des frontières
Leurs p'tits drapeaux 
Pour chaque nation
Qui claquent au vent 
D'une musique militaire

Ce s'rait chouette les "Souvenez-vous"
Les "N'oubliez pas que la guerre est conne",
les recueillements sur les trous
Où les soldats fusillés dorment.
Ce s'rait chouette les "Souvenez-vous"
Les manifestations de paix,
Ce s'rait chouette les "Souvenez-vous"
Si, nom de Dieu, il n'y avait...

Leurs p'tits drapeaux
Leurs p'tits fanions
Leurs p'tits tambours
Qui battent la cadence
Leurs p'tits drapeaux
Leurs p'tits fanions
Qui claquent au vent 
D'une minute de silence

Ce s'rait chouette d'aller sur la lune
Dans le scaphandre de Pierrot,
J'y emporterais bien ma plume
Pour vous écrire quelques mots
Ce s'rait chouette d'aller sur la lune
En vacance pour mille étés,
Ce s'rait chouette d'aller sur la lune
Si, nom de Dieu, il n'y avait...

Leurs p'tits drapeaux
Leurs p'tits fanions
Pour cette fois Ricains 
De préférence
Leurs p'tits drapeaux
Leurs p'tits fanions
Leurs p'tites étoiles
La Grande Ourse s'en balance

Ce s'rait chouette si tous les drapeaux
Voulaient bien se donner la hampe,
Ca f'rait des pyjamas très beaux,
Des soutiens-gorges pour les vampes.
Ce s'rait chouette si tous les drapeaux
Finissaient un jour draps de lit
On y ferait l'amour bien au chaud
Avec les filles de leurs pays...
 

La olimpiaj ludoj

Estus bone la olimpiaj ludoj
Tiuj atletoj kurantaj 
Por mirinda maratono
Per la forto de la kruroj
Estus bone la olimpiaj ludoj
Paca konkursado sur la kurosablo
Estus bone la olimpiaj ludoj
Se damne ne estus...

Iliaj standardoj
iliaj flagetoj 
Verdkoloraj 
Kiel ansera kaka^jo de la landlimoj
Iliaj flagetoj 
Por ^ciu nacio
Kiujn ventumas 
Milita muziko 

Estus bone la "Rememoru"
La "Ne forgesu, ke la milito estas stulta"
La meditado super la truoj
Kie dormas la pafumitaj soldatoj
Estus bone la "Rememoru"
La pacaj manifestacioj,
Estus bone la "Rememoru"
Se damne ne estus...

Iliaj standardoj
iliaj flagetoj 
Iliaj etaj tamburoj 
Kiuj batas kadencon
Iliaj standardoj
iliaj flagetoj 
Kiujn ventumas 
Silenta minuto 

Estus bone iri sur la lunon
En la skafandro de Pierrot,
Mi volonte kunportus mian plumon
Por skribi al vi kelkajn vortojn
Estus bone iri sur la lunon
Ferii por mil someroj
Estus bone iri sur la lunon
Se damne ne estus...

Iliaj standardoj
iliaj flagetoj 
^Ci foje usonaj
prefere 
Iliaj standardoj
iliaj flagetoj 
Iliajn steletojn
La Granda Urso prifurzas.

Estus bone se ^ciuj flagoj
Donus al si la hisilon,
Ili fari^gus belegaj pi^jamoj,
Mamzonoj por la allogulinoj.
Estus bone se ^ciuj flagoj
Fari^gus littukoj
Oni varme amorus en ili
Kun la knabinoj de iliaj landoj...
 

Henri TACHAN / Jean LESAGE - Henri TACHAN

Al tiu kanteto eblus aldoni plian strofon:

Estus bone internacia lingvo
komunikado sen lingva baro
Ne~utrala helplingvo
Protektanta la naciajn lingvojn

Estus bone internacia lingvo
La lingvo Esperanto
Estus bone internacia lingvo
Se damne ne estus...
Iliaj standardoj
Iliaj flagetoj
Iliaj steletoj
Kiujn ventumas
Milita himno
De verda ^sovinismo.
 


 
 

Oktobro 2001
Modifita en a~ugusto, novembro, decembro 2007
kaj aprilo 2008

Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu

Vidu anka~u