Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] (unikodo) (cx) (c`) (^c) (lat3)

Esperanto en la virtuala mondo Dua Vivo (secondlife.com)

Aktuale - Nova

Kio estas Dua Vivo?

Dua Vivo estas virtuala mondo en kiu eblas interagi skribe, voĉe kaj geste. Krom babili oni povas aŭskulti koncertojn (U2 jam faris koncerton tie), aĉeti aŭ lui terenojn aŭ tutajn insulojn, konstrui objektojn, vendi aĵojn aŭ servojn.

Eblas senpage aliĝi ĉe: http://secondlife.com/

Premu la butonon "Get Started! Membership is FREE!".
Aperos paĝo sur kiu vi devas elekti uzulnomon, doni via retpoŝtan adreson ktp...
Poste vi povos elŝuti la necesan programon kaj ekuzi ĝin per via uzulnomo kaj pasvorto.
Dum la unua fojo post elekto de la aspekto de via "avataro" kaj alkutimiĝo al la uzo de la programo sur tiucela insulo, vi povos esplori la virtualan mondon.
 
 

Helpo pri Dua Vivo

Iri al esperanta loko en Dua Vivo

Komuniki skribe


Se iu estas iom for de vi premu la butonon "krii/shout".

Alia ebleco estas uzi "IM/Call" t.e. tujmesaĝilon por paroli nur kun unu homo.
Tiel nova langeto aperos por tiu privata konversacio kaj nur li vidos tion, kion vi skribas.
Plia diferenco kun la supra normala metodo estas, ke via "figuro" ne mimos tajpadon per siaj manoj.

Por komuniki voĉe vidu pli sube.

Moviĝi

Ene de unu loko:

Memori la vizitatajn lokojn

En la ĉefa menuo elektu "Mondo/World" kaj poste "Kreu lokmarkon ĉi-tie/Create Landmark Here".
Viaj lokmarkoj estas poste troveblaj en la inventaro/inventory (malfermebla per la butono sube dekstre) sub Mia inventaro-Lokmarkoj (My Inventory-Landmarks). Simple duoble klaku sur lokmarkon por teleportiĝi al la koncerna loko.

Okazaĵoj

En Esperanto-Lando 1:

Kelkaj oftaj mallongigoj en Dua Vivo:

DV   Dua Vivo
UV   Unua Vivo,
RL   Real Life, Reala Vivo
SL   Second Life
afk  away from keyboard (ne estas ĉe la komputilo)
SIM  parto de Dua Vivo
PIMS mezurunuo pri komplekseco de konstruitaj objektoj
wb   Welcome Back! bonrevenon!
ND   nedankinde
BV   bonvolu
lol  Lot of laughs, Multe da ridoj povus mallongiĝi "mdr" kiel la franca ekvivalento "mort de rire".

Aktivigi grupon

Klaku sur vin mem per la dekstra musbutono
Elektu "Groups"
Klaku sur la nomon de la grupo, kiun vi volas aktivigi
Klaku sur la butonon "Activate"

Aŭskulti muzikon / radion

En pluraj lokoj eblas aŭskulti muzikon aŭ radion.
Ekzemple:


En la ĉefa menuo elektu
Edit
preferences
audio & video
ebligu: [X] LUDI ELSENDFLUAN MUZIKON SE HAVEBLA / PLAY STREAMING MUSIC WHEN AVAILABLE...
apply
OK

En la suba dekstra angulo de la ekrano klaku sur la triangulon (simbolo por ludi/play) apud la muziknotoj.

Paroli voĉe

Supre en la ĉefmenuo elektu
Edit
Preferences
Voice Chat
enable voice chat
OK

Poste
tute sube dekstre apud la laŭtparolilo aperas butono kun parolvezikoj.
Klaku sur tiun butonon por aŭdi la aliajn.
Vi povas aparte parametri la laŭtecon de ĉiuj, kiuj parolas en la aperanta fenestreto.
Por paroli premu la alian butonon "talk"

Ĉiuj, kiuj enŝaltis la voĉan babiladon havas blankan punkton super la kapo.


 

Esperanto en Dua Vivo


Ankaŭ Esperanto jam ĉeestas en Dua Vivo. Kelkaj esperanto-parolantoj aĉetis aŭ luas terenojn.

  • Esperanto-Lando 1 http://slurl.com/secondlife/Capitol%20City/127/215/23
  • Muse Dancejo (Esperanto dancejo http://slurl.com/secondlife/Pyong%20Ya/242/204/85) kie eblas aŭskulti esperantan muzikon
  • Esperanta Biblioteko http://slurl.com/secondlife/Capitol%20City/112/94/23 NOVA!
  • Esperanto-Bazaro (apud Esperanto-Lando 1) http://slurl.com/secondlife/Capitol%20City/112/94/23
  • Esperanto-Arbareto (apud Esperanto-Lando 1) http://slurl.com/secondlife/MM21/226/30/22
  • Informdomo por japanoj http://slurl.com/secondlife/MM21/226/30/22
  • Kunvenejo Bjalistoka http://slurl.com/secondlife/Kankovan/87/117/85
  • Muse Esperanto-centro http://slurl.com/secondlife/Al%20Tang/188/34/77
  • Sur Bellevue Islet estas informejo pri Esperanto http://slurl.com/secondlife/Bellevue%20Islet/106/150/26
  • La plej granda kaj la plej ofte vizitata loko estas trovebla sub la nomo "Esperanto-Lando 1" en la serĉilo de Dua Vivo.
    Ĝi enhavas belegajn klasĉambrojn, arbojn, konstruaĵojn, estas organizataj deĵorado (por, ke ĉiam ĉeestu iu), lingvokursoj kaj prelegoj. Tie oni povas ankaŭ aŭskulti esperantan radion (radio-Jászberény el Hungarujo) kaj legi la virtualan gazeton "Semajno".

    Por iri al unu el la supraj lokoj se la programo Dua Vivo estas malfermita, klaku sur la ligilon: aperos retpaĝo ĉe slurl.com/secondlife kaj tie klaku sur "teleport now". En Dua Vivo aperos fenestro. kiu proponas al vi tranportiĝi al la koncerna loko.

    Do "Pioniroj" de Esperanto en Dua Vivo estas laŭdindaj pro la tempo, energio kaj mono, kiun ili oferis por ke la intergenta lingvo ĉeestu en tiu virtuala mondo.

    Ekzistas ankaŭ plano pri tradukado por la uzointerfaco de Dua Vivo en Esperanton.
     
     
     
     

    Samaj eraroj kiel en la vera vivo


    Tamen interese estas noti kiel oni sekvis la kutimojn, rutinojn de la reala mondo.
    Kelkaj aktivuloj estas junaj kaj ne-ankoraŭ 100% esperanto-parolantoj sed jam veraj "Esperantistoj"....
     

    Jen kelkaj fuŝoj, kiuj iom malbonigas ilian grandan laboron:
     

    Verdnaciismo


    Ne mankas eo-flagoj. Ofte estas eĉ pli da flagoj ol vizitantoj

    --- 


    --- 

    --- 


    Zamenhof-kulto


      ---   --- 

      --- 



     

    Ĉu templo honore al Zamenhof?

    x-metodo

    Ĉar ne eblas facile uzi* la ĉapelitajn literojn en Dua Vivo, la plimulto uzas la x-metodon.

    Imagu, ke vi neniam aŭdis pri iu internacia lingvo nomita "Esperanto".
    Imagu, ke vi eniras lokon de Dua Vivo, kie homoj skribe babilas en tiu lingvo.
    En du vortoj el tri estas "x" literoj.
    De kie vi sciu, ke tiuj strangaj iksoj estas nur konvencio anstataŭ supersignoj?
    Kio estos via reago kiam vi provos laŭtlegi tiujn frazojn?
    Ĉu tio helpos havi bonan opinion pri tiu strangaspekta lingvo?

    Bedaŭrinde ŝajnas, ke multaj ne kapablas meti sin en la lokon de iu, kiu ne konas Esperanton:

    Tamen oni devas noti, ke ne malmultaj uzas la metodon " ch " aŭ " c' ", kiu ne aspektas tiom malbone kiel "cx".

    *Fakte eblas tajpi la literojn ekzemple per la programo Ek sed por, ke la aliaj vidu ilin, ili devas
    parametrumi ion kaj tio estas sufiĉe komplike.
     
     
     
     
     

    Pliaj detaloj


    Kiam oni aniĝas al la grupo de unu el la esperantaj ejoj aperas la esprimo "Samideano" super la kapo...
     
     


    Instigo al verdiĝo...



    Granda stelo






    En la informejo pri Esperanto en Dua Vivo
     
     

      --- 
    troviĝas bonaj informoj pri retejoj kaj kursoj


    sed ĉu vizitanto tuj volas promeni en senpaga t-ĉemizo kun la kapo de la "guruo" (pardonu "Majstro") aŭ svingi la verdan flagon?



    Konkludo


    Unue oni denove devas agnoski la grandan laboron de la unuaj esperanto-parolantoj en tiu virtuala mondo por krei Esperanto-rilatajn terenojn, grupojn ktp...

    En virtuala gazeto de esperanta ejo prave skribiĝas:

    "Bonvolu konduti digne kaj respektplene [...] Ni ja estas reprezentantoj de Esperanto. Homoj ankau prijuĝas nian lingvon laŭ nia konduto."

    Sed ne nur la konduto sed ankaŭ la aspekto de la personoj kaj de la ejoj povas influi la prijuĝon de la lingvo.

    Estas verŝajne, ke oni metis multajn verdaĵojn (flagoj, steloj, Zamenhofaĵoj ktp...) pro simpla sekvo de kutimoj kaj/aŭ por allogi la jam Esperantistojn,
    Sed se oni opinias, ke Dua Vivo ne nur estas por svingi flagojn en fermita verda rondeto, sed ĝi povas helpi iom konigi Esperanton, oni vidas la bezonon havi ankaŭ nesektaspektan ejon kaj personojn.
     
     

    Proponoj por iom malsektigi la tuton:

     

    Opinienketoj pri tiu temo

    Ĉar multaj tute ne konsentas kun la supra teksto, dum kunveno pri la aspekto de eo-lokoj en Dua Vivo, estis lanĉita la ideo fari opinienketon pri la simbolo(j) de Esperanto.

    Estis proponita fari ĝin en la vera vivo, sed fakte eblas fari ĝin ankaŭ en Dua Vivo:


    Bonvolu ankaŭ Vi partopreni en la efektivigo de tiuj opinienketoj, ĉefe se vi opinias ke la tradiciaj simboloj en Esperanto tute ne estas miskompreneblaj.
     
     

    Ligiloj pri Dua Vivo

    Ligiloj pri esperanto-informado

     
  • Ripetiĝantaj fuŝoj en la informado pri Esperanto 

  • (resuma teksto legebla ĉe esencoj.info) NOVA!
  • Zamenhof perfidata
  • Filmetoj pri miskompreneblaj simboloj NOVA!
  • Flagoj kaj flagetoj
  • Kelkaj vortoj pri la x-a skribometodo
  • Reta Informado-Centro (RIC)

  • http://interpopolalingvo.inf.hu/
     
    Thierry SALOMON
    http://interpopolalingvo.inf.hu
    [indekso]