- Kio estas Dua Vivo?
- Helpo pri Dua Vivo
- Esperanto en Dua Vivo
- Samaj eraroj kiel en la vera vivo
- Konkludo
- Proponoj de "eksterulo"NOVA!
- Opinienketoj pri la emblemoj de Esperanto en Dua Vivo NOVA!
- Ligiloj pri Dua Vivo
- Ligiloj pri Esperanto-informado
Aktuale - Nova
- Raporto pri Dua Vivo en la radioprogramo "Parolu Mondo":
- A~uskulti a~u el^suti: http://www.parolumondo.com/parolumondo2008-06-14a.mp3
- Legi la tekstan version: http://parolumondo.com/2008/06/14/14-an-de-junio-2008/#more-82
- Opinienketoj pri la emblemoj de Esperanto en Dua Vivo
Bonvolu anka~u Vi partopreni en la kolektado de respondoj.
Jen kelkaj kolektitaj respondoj- Ekde nun en la Muse Dancejo (Esperanto dancejo http://slurl.com/secondlife/Pyong%20Ya/242/204/85) eblas a~uskulti esperantan muzikon.
Kio estas Dua Vivo?
Dua Vivo estas virtuala mondo en kiu eblas interagi skribe, vo^ce kaj geste. Krom babili oni povas a~uskulti koncertojn (U2 jam faris koncerton tie), a^ceti a~u lui terenojn a~u tutajn insulojn, konstrui objektojn, vendi a^jojn a~u servojn.Eblas senpage ali^gi ^ce: http://secondlife.com/
Premu la butonon "Get Started! Membership is FREE!".
Aperos pa^go sur kiu vi devas elekti uzulnomon, doni via retpo^stan adreson ktp...
Poste vi povos el^suti la necesan programon kaj ekuzi ^gin per via uzulnomo kaj pasvorto.
Dum la unua fojo post elekto de la aspekto de via "avataro" kaj alkutimi^go al la uzo de la programo sur tiucela insulo, vi povos esplori la virtualan mondon.
Helpo pri Dua Vivo
Iri al esperanta loko en Dua Vivo
- Premu la butonon "ser^ci/search" sube meze.
- Elektu la langeton "lokoj/places".
- Enskribu "esperanto" kaj premu "trovi/find"
- Klaku sur unu el la rezultoj. (La ^cefa esperanta loko estas "Esperanto-Lando 1")
- Kaj premu la butonon "teleport" sube meze de la fenestreto.
Komuniki skribe
- Premu "komuniki/communicate" sube maldekstre.
- Elektu la langeton "Apud mi/Near Me".
- Tie vi povas skribe babili.
- ^Ciuj en la proksima ^cirka~ua^jo povas legi tion, kion vi skribas.
Se iu estas iom for de vi premu la butonon "krii/shout".Alia ebleco estas uzi "IM/Call" t.e. tujmesa^gilon por paroli nur kun unu homo.
Tiel nova langeto aperos por tiu privata konversacio kaj nur li vidos tion, kion vi skribas.
Plia diferenco kun la supra normala metodo estas, ke via "figuro" ne mimos tajpadon per siaj manoj.Por komuniki vo^ce vidu pli sube.
Movi^gi
Ene de unu loko:
- Por mar^si uzu la sagojn.
- Por flugi premadu sur la klavon "pa^go supre/Page Up" de via klavaro.
Memori la vizitatajn lokojn
En la ^cefa menuo elektu "Mondo/World" kaj poste "Kreu lokmarkon ^ci-tie/Create Landmark Here".
Viaj lokmarkoj estas poste troveblaj en la inventaro/inventory (malfermebla per la butono sube dekstre) sub Mia inventaro-Lokmarkoj (My Inventory-Landmarks). Simple duoble klaku sur lokmarkon por teleporti^gi al la koncerna loko.Okaza^joj
En Esperanto-Lando 1:
- ^Ciun vendredon je la 11a horo la~u tempo de Dua Vivo (20:00 la~u meze~uropa tempo) okazas babilado (konversacia rondo).
- Ekzistas anka~u kursoj (en la salono "Kavaliroj de l' Espero"):
- Por komencantoj merkrede je la 12:30 (21:30 la~u meze~uropa tempo?) kun Triksi-Arbizu
- Por progresantoj lunde je la 13:00 (22:00 la~u meze~uropa tempo) kun Lariko Melnik
Kelkaj oftaj mallongigoj en Dua Vivo:
DV Dua Vivo
UV Unua Vivo,
RL Real Life, Reala Vivo
SL Second Life
afk away from keyboard (ne estas ^ce la komputilo)
SIM parto de Dua Vivo
PIMS mezurunuo pri komplekseco de konstruitaj objektoj
wb Welcome Back! bonrevenon!
ND nedankinde
BV bonvolu
lol Lot of laughs, Multe da ridoj povus mallongi^gi "mdr" kiel la franca ekvivalento "mort de rire".Aktivigi grupon
Klaku sur vin mem per la dekstra musbutono
Elektu "Groups"
Klaku sur la nomon de la grupo, kiun vi volas aktivigi
Klaku sur la butonon "Activate"A~uskulti muzikon / radion
En pluraj lokoj eblas a~uskulti muzikon a~u radion.
Ekzemple:
- en Esperanto-Lando 1 a~udeblas Radio Jászberény
- en la Muse Dancejo (Esperanto dancejo http://slurl.com/secondlife/Pyong%20Ya/242/204/85) eblas a~uskulti esperantan muzikon. NOVA!
En la ^cefa menuo elektu
Edit
preferences
audio & video
ebligu: [X] LUDI ELSENDFLUAN MUZIKON SE HAVEBLA / PLAY STREAMING MUSIC WHEN AVAILABLE...
apply
OKEn la suba dekstra angulo de la ekrano klaku sur la triangulon (simbolo por ludi/play) apud la muziknotoj.
Paroli vo^ce
Supre en la ^cefmenuo elektu
Edit
Preferences
Voice Chat
enable voice chat
OKPoste
tute sube dekstre apud la la~utparolilo aperas butono kun parolvezikoj.
Klaku sur tiun butonon por a~udi la aliajn.
Vi povas aparte parametri la la~utecon de ^ciuj, kiuj parolas en la aperanta fenestreto.
Por paroli premu la alian butonon "talk"^Ciuj, kiuj en^saltis la vo^can babiladon havas blankan punkton super la kapo.
Esperanto en Dua Vivo
Anka~u Esperanto jam ^ceestas en Dua Vivo. Kelkaj esperanto-parolantoj a^cetis a~u luas terenojn.La plej granda kaj la plej ofte vizitata loko estas trovebla sub la nomo "Esperanto-Lando 1" en la ser^cilo de Dua Vivo.Esperanto-Lando 1 http://slurl.com/secondlife/Capitol%20City/127/215/23 Muse Dancejo (Esperanto dancejo http://slurl.com/secondlife/Pyong%20Ya/242/204/85) kie eblas a~uskulti esperantan muzikon Esperanta Biblioteko http://slurl.com/secondlife/Capitol%20City/112/94/23 NOVA! Esperanto-Bazaro (apud Esperanto-Lando 1) http://slurl.com/secondlife/Capitol%20City/112/94/23 Esperanto-Arbareto (apud Esperanto-Lando 1) http://slurl.com/secondlife/MM21/226/30/22 Informdomo por japanoj http://slurl.com/secondlife/MM21/226/30/22 Kunvenejo Bjalistoka http://slurl.com/secondlife/Kankovan/87/117/85 Muse Esperanto-centro http://slurl.com/secondlife/Al%20Tang/188/34/77Sur Bellevue Islet estas informejo pri Esperanto http://slurl.com/secondlife/Bellevue%20Islet/106/150/26
^Gi enhavas belegajn klas^cambrojn, arbojn, konstrua^jojn, estas organizataj de^jorado (por, ke ^ciam ^ceestu iu), lingvokursoj kaj prelegoj.Tie oni povas anka~u a~uskulti esperantan radion (radio-Jászberény el Hungarujo) kaj legi la virtualan gazeton "Semajno".Por iri al unu el la supraj lokoj se la programo Dua Vivo estas malfermita, klaku sur la ligilon: aperos retpa^go ^ce slurl.com/secondlife kaj tie klaku sur "teleport now". En Dua Vivo aperos fenestro. kiu proponas al vi tranporti^gi al la koncerna loko.
Do "Pioniroj" de Esperanto en Dua Vivo estas la~udindaj pro la tempo, energio kaj mono, kiun ili oferis por ke la intergenta lingvo ^ceestu en tiu virtuala mondo.
Ekzistas anka~u plano pri tradukado por la uzointerfaco de Dua Vivo en Esperanton.
Samaj eraroj kiel en la vera vivo
Tamen interese estas noti kiel oni sekvis la kutimojn, rutinojn de la reala mondo.
Kelkaj aktivuloj estas junaj kaj ne-ankora~u 100% esperanto-parolantoj sed jam veraj "Esperantistoj"....
Jen kelkaj fu^soj, kiuj iom malbonigas ilian grandan laboron:
Verdnaciismo
Ne mankas eo-flagoj. Ofte estas e^c pli da flagoj ol vizitantoj
---
---
Zamenhof-kulto
--- ------
^Cu templo honore al Zamenhof? x-metodo
^Car ne eblas facile uzi* la ^capelitajn literojn en Dua Vivo, la plimulto uzas la x-metodon.Imagu, ke vi neniam a~udis pri iu internacia lingvo nomita "Esperanto".
Imagu, ke vi eniras lokon de Dua Vivo, kie homoj skribe babilas en tiu lingvo.
En du vortoj el tri estas "x" literoj.
De kie vi sciu, ke tiuj strangaj iksoj estas nur konvencio anstata~u supersignoj?
Kio estos via reago kiam vi provos la~utlegi tiujn frazojn?
^Cu tio helpos havi bonan opinion pri tiu strangaspekta lingvo?Beda~urinde ^sajnas, ke multaj ne kapablas meti sin en la lokon de iu, kiu ne konas Esperanton:
Tamen oni devas noti, ke ne malmultaj uzas la metodon " ch " a~u " c' ", kiu ne aspektas tiom malbone kiel "cx".
*Fakte eblas tajpi la literojn ekzemple per la programo Ek sed por, ke la aliaj vidu ilin, ili devas
parametrumi ion kaj tio estas sufi^ce komplike.
Pliaj detaloj
Kiam oni ani^gas al la grupo de unu el la esperantaj ejoj aperas la esprimo "Samideano" super la kapo...
Instigo al verdi^go...
Granda stelo
En la informejo pri Esperanto en Dua Vivo
---
trovi^gas bonaj informoj pri retejoj kaj kursoj
sed ^cu vizitanto tuj volas promeni en senpaga t-^cemizo kun la kapo de la "guruo" (pardonu "Majstro") a~u svingi la verdan flagon?
Konkludo
Unue oni denove devas agnoski la grandan laboron de la unuaj esperanto-parolantoj en tiu virtuala mondo por krei Esperanto-rilatajn terenojn, grupojn ktp...En virtuala gazeto de esperanta ejo prave skribi^gas:
"Bonvolu konduti digne kaj respektplene [...] Ni ja estas reprezentantoj de Esperanto. Homoj ankau priju^gas nian lingvon la~u nia konduto."
Sed ne nur la konduto sed anka~u la aspekto de la personoj kaj de la ejoj povas influi la priju^gon de la lingvo.
Estas ver^sajne, ke oni metis multajn verda^jojn (flagoj, steloj, Zamenhofa^joj ktp...) pro simpla sekvo de kutimoj kaj/a~u por allogi la jam Esperantistojn,
Sed se oni opinias, ke Dua Vivo ne nur estas por svingi flagojn en fermita verda rondeto, sed ^gi povas helpi iom konigi Esperanton, oni vidas la bezonon havi anka~u nesektaspektan ejon kaj personojn.
Proponoj por iom malsektigi la tuton:
- Meti la sektajn aferojn en muzeon. ^Sajnas, ke en unu el la unuaj eo-lokoj estis muzeo.
- A~u Dedi^ci unu lokon al "amuzi^go" de Esperantistoj kaj unu al informado pri Esperanto.
- Sed oni devas eviti tion, kio ^sajnas komenci^gi: diserigon de la fortoj kaj kreadon de multaj etaj eo-lokoj en kiuj estos malmultaj vizitantoj...
- Uzi ne tiom sektaspektajn t-^cemizojn. (Vi povas peti senpagajn nesektaspektajn t-^cemizojn de Theodor Ehrlich).
- Anstata~u la superskribo "Samideano" estu "Esperanto-parolanto"
- Eo-terenoj en Dua Vivo rolas anka~u iom kiel informejoj pri Esperanto. Do oni povas sekvi la konsilojn de la Reta informado-Centro, kiu ^ce http://informado.net/article.php?a=23 ekzemple skribas: "Oni ne troigu pri E-aj simboloj (malrekomendatas verda stelo ie ajn)."
- Se oni nepre volas uzi flagojn, eblas uzi unu el la sekvaj simboloj:
Pri la unua sur la hejmpa^go de UEA skribi^gas: "^Gi uzas anka~u eksterajn identigilojn (parolvezikoj, kvin koloroj) rekoneblajn de la publiko, kiu ne konas la la esperantistan heraldikon."
Proponoj de J.G "eksterulo" dum lia vizito al esperanta tereno NOVA!:
- Devus esti tabuloj en naciaj lingvoj kun informoj pri: kie eblas lerni Esperanton, kiam okazas kursojn en DV, kio estas Esperanto ktp...
- La priskribo de la loko (^generale trovata per la ser^cilo) devus esti anka~u en naciaj lingvoj.
- Devus esti flagoj de la diversaj landoj, por ke oni vidu, ke estas internacia loko (kaj sciu, ke ^ciuj estas bonvenaj).
- Oni devus fari reklamon pri Esperanto en Dua Vivo.
Opinienketoj pri tiu temo
^Car multaj tute ne konsentas kun la supra teksto, dum kunveno pri la aspekto de eo-lokoj en Dua Vivo, estis lan^cita la ideo fari opinienketon pri la simbolo(j) de Esperanto.Estis proponita fari ^gin en la vera vivo, sed fakte eblas fari ^gin anka~u en Dua Vivo:
- Materialo kaj klarigoj por la enketo en la vera vivo
- Materialo kaj klarigoj por la enketo en Dua Vivo
Bonvolu anka~u Vi partopreni en la efektivigo de tiuj opinienketoj, ^cefe se vi opinias ke la tradiciaj simboloj en Esperanto tute ne estas miskompreneblaj.
Ligiloj pri Dua Vivo
- Filmeto pri Dua Vivo en Esperanto (iom malnoveta, la montrataj lokoj ne plu ekzistas) https://www.youtube.com/watch?v=t4pFIPhuzWA
- Pliaj filmetoj pri Dua Vivo sur retejo de Emilio Cid (Vidu la kvinan, kiu klarigas kiel uzi la programon) NOVA!
- http://www.freewebs.com/duavivo/
- http://esperantoenmetaversoj.blogspot.com/
- http://metaversojsl12.blogspot.com/
- http://secondlife.com/corporate/sysreqs.php
- http://secondlife.com/community/downloads.php
- Malnovaj eo-lokoj en Dua Vivo: http://metaversojlokoj00.blogspot.com/
- Artikolo pri Dua Vivo en Vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Dua_Vivo
Ligiloj pri esperanto-informado
Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu
[indekso]