Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] (unikodo) (cx) (c`) (^c) (lat3)

Pri la pronomo "ci"

Thou shalt not use "ci".


Ne malmultaj esperantoparolantoj, cxefe francoj kaj SAT-anoj, emas uzadi la pronomon "ci".
Cxu kiam ili parolas angle ili ankaux uzas "thou" anstataux "you"?
Tiam, kial la popoloj kiuj uzas diversajn pronomojn depende de la agxo kaj rango de la persono ne enkonduku ankaux tiajn pronomojn?
Estas gxuste grandega avantagxo, ke parolante en Esperanto oni ne devas cerbumi cxu kun tiu aux kun tiu alia persono oni devas uzi afablecan pronomon aux ne.
Uzi "vi" en ambaux kazoj substrekas egalecon inter la homoj.
Kial la "ci"-anoj ne konsideras ke "vi" = "tu" kaj kial ili ne tiel alparolas la homojn?
"Ci" oni devus uzi nur eventuale ekstremokaze por traduki tekstojn en kiuj angla-lingve oni dirus "thou".

Septembro 2001

Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu
 

En PIV (eldonita de SAT, cxu ne?) pri "ci" legeblas la rimarko: Tiu pronomo estas ordinare uzata nur en tradukoj, por aparta efekto. Zamenhof klarigis la gxenojn, kauxzitajn de la uzado de gxentila pronomo kaj konkludis: "por forigi cxiujn cxi tiujn embarasojn, ekzistas nur unu rimedo: diri al cxiu, cxiuj kaj cxio nur "vi"... Cxio dependas nur de la kutimo:

PRI LA PRONOMO “CI”
La neuzado de “ci” tute ne estas senkonscia imitado de la ekzistantaj lingvoj, — kontrauxe, gxi estas specialajxo de la lingvo Esperanto, specialajxo bazita sur pure praktikaj konsideroj kaj esploroj. La plej bona maniero kompreneble estus, se ni al pli-ol-unu personoj dirus “vi” kaj al unu persono cxiam “ci” sed cxiuj nuntempaj kulturaj popoloj tiel alkutimigxis al la ideo, ke “ci” enhavas en si ion senrespektan, ke ni neniam povus postuli de la Esperantistoj, ke ili al cxiu unu persono diru “ci” ni devus sekve havi apartan pronomon de gxentileco (kaj tia pronomo efektive ekzistis en Esperanto antaux la jaro 1878). Sed la praktiko de cxiuj ekzistantaj lingvoj montris, ke tia “formo de gxentileco” estas ofte tre embarasa, cxar tre ofte ni ne scias, kiamaniere ni devas nin turni al tiu aux alia persono (ekzemple al infano k.t.p.): “ci” sxajnas al ni eble ofenda, pronomo de gxentileco sxajnas al ni ridinde ceremonia. En tiaj okazoj oni en la ekzistantaj lingvoj uzas diversajn artifikojn, kiuj tamen tre ofte estas tre embarasaj, kiel por la parolanto, tiel por la auxskultanto (ekzemple anstataux “ci” kaj “vi” oni diras “li”, “oni”, “sinjoro”, “frauxlo” k.t.p.). Por forigi cxiujn cxi tiujn embarasojn, ekzistas nur unu rimedo: diri al cxiu, cxiuj kaj cxio nur “vi”. Malkomprenigxon tio cxi neniam povas kauxzi, cxar en la tre maloftaj okazoj de neklareco ni povas ja precizigi nian parolon, dirante “vi, sinjoro”, aux “vi cxiuj”, “vi ambaux” k.t.p. Por la personoj, kiuj tre sentas la bezonon de “ci” (ekzemple kiam ili sin turnas al Dio aux al amata persono), la uzado de “vi” sxajnas neagrabla nur en la unua tempo (tiam ili ja havas la rajton uzi “ci”), sed post kelka praktiko oni tiel facile alkutimigxas al la uzado de “vi”, ke gxi perfekte kontentigas kaj oni trovas en gxi absolute nenion “malvarman”. Cxio dependas ja nur de la kutimo.

Zamenhof, Lingvaj Respondoj. Respondo 28, La Revuo, 1908, Februaro
http://www.esperanto.org/Ondo/L-lr.htm
 

Reagoj al la teksto:

"En la cxiutaga E-parolo 'ci-umado' por bone parolantaj esperantistoj
signifas forte ofendan, subgradigan rilaton. Ekzemple mi profunde
ofendigxus, se iu turnus sin al mi per 'ci'..."
László SZILVÁSI

"[...] Komence en Esperanto (ekde la Unua Libro) ekzistis nur unu duapersona pronomo, "vi", kaj gxi estis neutra pri nombro, pri gxentileco, pri intimeco, kaj pri cxio ajn alia. "Ci" aperis nur poste, en vortaro, kaj uzigxis nur iafojete en tradukoj, neniam en parolo. En la Fundamento gxi menciigxas nur en unu frazo, kun tuja rimarkigo, ke oni uzas normale nur "vi". En la Fundamenta Gramatiko "ci" tute ne aperas. Versxajne, kiam oni komencis "ci"-umi en SAT, tio estis la unua praktika uzo de "ci" en Esperanto (ekster tradukoj). Efektive oni ne povas diri, kian valoron "ci" havas (krom ke gxi estas duapersona kaj unu-nombra). Cxu gxi estas intima, insulta, samranga, malsuprendirekta, neuxtrala... k.t.p., ne eblas diri. Ci-istoj ekzistas diversaj. Kelkaj uzas "ci" laux Francaj kutimoj, aliaj uzas gxin strikte nur kiel unu-nombran pronomon (sen speciala nuanco), ankoraux aliaj uzas gxin kiel insultvorton, k.t.p. Ne eblas diri, kiu uzo estas _la_  Esperanta uzo.

Efektive Esperanto funkcias tute bonege sen "ci" - de 1887 gxis hodiaux. Ne ekzistas ia problemo solvebla au solvinda per enkonduko de "ci" en praktikan uzadon. La uzo ene de SAT pauxsas la Francan distingon inter "vous" kaj "tu". En aliaj lingvoj similaj vortoj servas por aliaj celoj - la distingo estas alia. Tute ne estas klare, ke Esperanto aparte bezonas adopti la Francan sistemon. Por homoj, kiuj parolas ekz. la Japanan, la Korean au la Malajan, distingado per nur du mizeraj
pronomoj cxiuokaze devas impresi kiel ridinde nesuficxa. En iliaj lingvoj ni distingas per dekoj kaj dekoj da diversaj alparolmanieroj, kiuj esprimas tre fajnajn nuancojn.

Do, nenia (re)proponado de "ci" estas bezonata."

Bertilo Wennergren
 

Ligoj: