Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] (unikodo) (cx) (c`) (^c) (lat3)

Pri la pronomo "ci"

Thou shalt not use "ci".


Ne malmultaj esperantoparolantoj, ^cefe francoj kaj SAT-anoj, emas uzadi la pronomon "ci".
^Cu kiam ili parolas angle ili anka~u uzas "thou" anstata~u "you"?
Tiam, kial la popoloj kiuj uzas diversajn pronomojn depende de la a^go kaj rango de la persono ne enkonduku anka~u tiajn pronomojn?
Estas ^guste grandega avanta^go, ke parolante en Esperanto oni ne devas cerbumi ^cu kun tiu a~u kun tiu alia persono oni devas uzi afablecan pronomon a~u ne.
Uzi "vi" en amba~u kazoj substrekas egalecon inter la homoj.
Kial la "ci"-anoj ne konsideras ke "vi" = "tu" kaj kial ili ne tiel alparolas la homojn?
"Ci" oni devus uzi nur eventuale ekstremokaze por traduki tekstojn en kiuj angla-lingve oni dirus "thou".

Septembro 2001

Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu
 

En PIV (eldonita de SAT, ^cu ne?) pri "ci" legeblas la rimarko: Tiu pronomo estas ordinare uzata nur en tradukoj, por aparta efekto. Zamenhof klarigis la ^genojn, ka~uzitajn de la uzado de ^gentila pronomo kaj konkludis: "por forigi ^ciujn ^ci tiujn embarasojn, ekzistas nur unu rimedo: diri al ^ciu, ^ciuj kaj ^cio nur "vi"... ^Cio dependas nur de la kutimo:

PRI LA PRONOMO “CI”
La neuzado de “ci” tute ne estas senkonscia imitado de la ekzistantaj lingvoj, — kontra~ue, ^gi estas speciala^jo de la lingvo Esperanto, speciala^jo bazita sur pure praktikaj konsideroj kaj esploroj. La plej bona maniero kompreneble estus, se ni al pli-ol-unu personoj dirus “vi” kaj al unu persono ^ciam “ci” sed ^ciuj nuntempaj kulturaj popoloj tiel alkutimi^gis al la ideo, ke “ci” enhavas en si ion senrespektan, ke ni neniam povus postuli de la Esperantistoj, ke ili al ^ciu unu persono diru “ci” ni devus sekve havi apartan pronomon de ^gentileco (kaj tia pronomo efektive ekzistis en Esperanto anta~u la jaro 1878). Sed la praktiko de ^ciuj ekzistantaj lingvoj montris, ke tia “formo de ^gentileco” estas ofte tre embarasa, ^car tre ofte ni ne scias, kiamaniere ni devas nin turni al tiu a~u alia persono (ekzemple al infano k.t.p.): “ci” ^sajnas al ni eble ofenda, pronomo de ^gentileco ^sajnas al ni ridinde ceremonia. En tiaj okazoj oni en la ekzistantaj lingvoj uzas diversajn artifikojn, kiuj tamen tre ofte estas tre embarasaj, kiel por la parolanto, tiel por la a~uskultanto (ekzemple anstata~u “ci” kaj “vi” oni diras “li”, “oni”, “sinjoro”, “fra~ulo” k.t.p.). Por forigi ^ciujn ^ci tiujn embarasojn, ekzistas nur unu rimedo: diri al ^ciu, ^ciuj kaj ^cio nur “vi”. Malkompreni^gon tio ^ci neniam povas ka~uzi, ^car en la tre maloftaj okazoj de neklareco ni povas ja precizigi nian parolon, dirante “vi, sinjoro”, a~u “vi ^ciuj”, “vi amba~u” k.t.p. Por la personoj, kiuj tre sentas la bezonon de “ci” (ekzemple kiam ili sin turnas al Dio a~u al amata persono), la uzado de “vi” ^sajnas neagrabla nur en la unua tempo (tiam ili ja havas la rajton uzi “ci”), sed post kelka praktiko oni tiel facile alkutimi^gas al la uzado de “vi”, ke ^gi perfekte kontentigas kaj oni trovas en ^gi absolute nenion “malvarman”. ^Cio dependas ja nur de la kutimo.

Zamenhof, Lingvaj Respondoj. Respondo 28, La Revuo, 1908, Februaro
http://www.esperanto.org/Ondo/L-lr.htm
 

Reagoj al la teksto:

"En la ^ciutaga E-parolo 'ci-umado' por bone parolantaj esperantistoj
signifas forte ofendan, subgradigan rilaton. Ekzemple mi profunde
ofendi^gus, se iu turnus sin al mi per 'ci'..."
László SZILVÁSI

"[...] Komence en Esperanto (ekde la Unua Libro) ekzistis nur unu duapersona pronomo, "vi", kaj ^gi estis neutra pri nombro, pri ^gentileco, pri intimeco, kaj pri ^cio ajn alia. "Ci" aperis nur poste, en vortaro, kaj uzi^gis nur iafojete en tradukoj, neniam en parolo. En la Fundamento ^gi mencii^gas nur en unu frazo, kun tuja rimarkigo, ke oni uzas normale nur "vi". En la Fundamenta Gramatiko "ci" tute ne aperas. Ver^sajne, kiam oni komencis "ci"-umi en SAT, tio estis la unua praktika uzo de "ci" en Esperanto (ekster tradukoj). Efektive oni ne povas diri, kian valoron "ci" havas (krom ke ^gi estas duapersona kaj unu-nombra). ^Cu ^gi estas intima, insulta, samranga, malsuprendirekta, ne~utrala... k.t.p., ne eblas diri. Ci-istoj ekzistas diversaj. Kelkaj uzas "ci" la~u Francaj kutimoj, aliaj uzas ^gin strikte nur kiel unu-nombran pronomon (sen speciala nuanco), ankora~u aliaj uzas ^gin kiel insultvorton, k.t.p. Ne eblas diri, kiu uzo estas _la_  Esperanta uzo.

Efektive Esperanto funkcias tute bonege sen "ci" - de 1887 ^gis hodia~u. Ne ekzistas ia problemo solvebla au solvinda per enkonduko de "ci" en praktikan uzadon. La uzo ene de SAT pa~usas la Francan distingon inter "vous" kaj "tu". En aliaj lingvoj similaj vortoj servas por aliaj celoj - la distingo estas alia. Tute ne estas klare, ke Esperanto aparte bezonas adopti la Francan sistemon. Por homoj, kiuj parolas ekz. la Japanan, la Korean au la Malajan, distingado per nur du mizeraj
pronomoj ^ciuokaze devas impresi kiel ridinde nesufi^ca. En iliaj lingvoj ni distingas per dekoj kaj dekoj da diversaj alparolmanieroj, kiuj esprimas tre fajnajn nuancojn.

Do, nenia (re)proponado de "ci" estas bezonata."

Bertilo Wennergren
 

Ligoj: