Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] (unikodo) (cx) (c`) (^c) (lat3)

Julio BAGHY kontraux nenecesaj neologismoj

Cxu Ido aux Poliglot? Ne! Desperanto!

La bruska burgo, orgojla fortreso:
la FUNDAMENT' morozas sur la mont'
k infre semas  sur ruroj, novaloj
doktecon --- LITERATURA MOND'.
Analoj diras, dum pluraj dekadoj
nur stagnis  la poltrona oldular':
la bacxeloroj aprecas etoson,
de streta pado hastas al la skvar'.

"Cxi turpa lingvo, povrul', ESPERANTO,
Ci, plumpa trampo en trivita vest',
el mond' rilegos vin ni sen rimorso
k stridos de easto gxis uest',
ke forcas ni la progreson, sed promptan,
per bunta pimpa pompo de l' Parnas',
la lantan takton ni vringos, sepultos
k ESPERANTO estos nur --- fatras'.
Jam cxio licas. Obskuran tenebron
opresos la etos' de l' primaver'.
Acerbaj dupoj ne provas prohibi
avancon k devancon kun legxer'.
Benignan prancon, beletran degnon
delice vi delektos per erud'.
Nur pigra gento egardas paseon
estante fole febla por la stud'.
Kontemplas li: "Cxu frisxtiki aux pranzi
k kiomfoje vikti dum diurn'?"
Li drole giras kazue pri l' sagxo,
drogmanon spekte sercxas kun kapturn'
k jelpas: "Lernis mi jam de dekadojn,
komprenis min ecx nigra hotentot'
k kun pelmelo mi pauxtas dum gvatado:
cxux ESPERANTO igxis POLIGLOT'?

Ho damoj k senioroj, oldulo
hororas pro superbo de l' enorm';
lin desapontas prodigo de l' degno
k  kricxas :"Resurekt' de IDO-form'!"
Responsan dupon sercxadas tardinto,
k li morozas kun senapreca gap',
cxar dum lin premis al liro kosxmaro,
kredencis ni nektaron en hanap'.

Jes! Ni ne negas, ni rigas veselon,
ostentos voston de nia Pegaz'.
Post lancxo, Junaj, al pouxpo koheru;
Olduloj plongxu k ek al Parnas'!
Ni ne gaskonas. La sun' de l' fortreso,
la NETUSEBLALINGVA FUNDAMENT',
descendos balde k estos kaputa
la rond' gemuta de l' notora gent'.
Futuron forcas ni. El la prizono
eskapis ni por pluki kun tenac';
la POEZIA FAKVORTARO servu
pri plena kripo kiel nur — prefac'.
Ni temerare agresas! Erudu!
Olduloj tramplu, knaku por rankor'!
Konfrontas ni parcimonan paseon
k prozan nunon spite al rumor'.
Nin ne molestas ilia klamado;
softigxos gxi pro nia desapont':
kultivas lingvon k hauxlas veselon
la novaj Leau, Couturat k Beaufront.
La prominentaj lucidaj genioj
jam levas cenotafon por vivant';
la kurtan moton ni konas de jaroj:
"Hej, vivu IDO! Bas, bas, ESPERANT'!
 

Dankon al Ada CSISZÁR pro la retrovo kaj entajpo de la teksto kaj por la sekvaj informoj:
La satiran poemon verkis BAGHY post la apero de PARNASA GVIDLIBRO, kies "Poezia Fakvortaro" enhavas 622 vortojn netroveblajn en la SAT-vortaro. Tiu vortostoko ege ekscitis la puristojn kaj ankaux la galon de BAGHY. Sub titolo: Cxu Ido au Poliglot? Ne! Desperanto! li verkis la poemon konsistantan el sesdekkvar versoj, kie li amasigis cent tridek neologismojn registritajn en la Fakvortaro. Gxi aperis en Literatura Mondo 1933:Januaro, p. 14. Pro la neologismemo de la revuo BAGHY samtempe rezignis pri la cxefredaktora titolo de Literatura Mondo.
 
 
 

Baghy ankaux tusxis la problemon de nenecesaj neologismoj en la teatrajxeto:
Lingva Evoluo
 
 

Al unu el la poetofratoj

[...]

Mi ne "plukas" el dek lingvoj
vortojn por la rimoj
kaj ne pozas regxmiene
pri l "licencaj" krimoj.
Certe, ke mi erarpasxis
dum la ritmo-danco,
sed neniam mian fraton
pikis mi per - lanco.
Vin mi sxatas, alte taksas,
en respekto tenas,
sed, pardonu, vian lingvon
jam mi ne komprenas.

Kvankam samaj estas niaj
celo kaj egido,
tamen ofte sxajnas al mi,
kantas vi en - Ido.
Do premesu rimarketon
(venis ja okazo)
dum la lego la kompreno
estos nur - oazo.
Lingvo eble perfektecon
gajnos en retorto,
sed gxin lerni oni devos
de naskigx gxis morto.

Dankon al Blazio VAHA pro la teksto kaj la sekvaj informoj:
En la poemo "Al unu el la poetofratoj" BAGHY esprimis sin tiom... sukcese, ke  - kiel Ada CSISZÁR skribas - la ofendita KALOCSAY ne povis resti sen-aga kaj "reagis en la poemo "Letero al 'La vagabondo'".

Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu
Novembro 2001-Januaro 2002