Antaŭa "haltejo" <= => Sekva "haltejo"

Literatura promeno Esperanta
tra Stokholmo

8. Kajo de Riddarholmen:

La anseroj preterflugis fabrikojn kaj ŝarĝo-ŝipojn kaj proksimiĝis al la turpintoj ĉirkaŭitaj de nuboj. Tiam subite ĉiuj nebuloj sinkis al la akvo, krom iuj maldensaj, malpezaj, ŝvebantaj super iliaj kapoj, bele kolorigitaj roze kaj helblue. La ceteraj kuŝis volviĝante sur akvo kaj tero. Ili tute kaŝis la fundamentojn kaj subajn partojn de la domoj, sed la supraj partoj, tegmentoj, turoj, gabloj kaj frontispicoj restis videblaj. Kelkaj domoj pro tio tiel altiĝis, ke ili ŝajnis veraj Babelaj turoj. La knabo povis facile imagi, ke ili estas starigitaj sur montetoj kaj altaĵoj, sed tiujn li ne vidis, nur la domojn, ŝvebantajn super la nebuloj. Tiuj flosadis klare blankaj, kaj la domoj elstaris malhele kaj nigre, ĉar la suno staris oriente kaj ne atingis lumigi ilin.

La knabo komprenis, ke li antaŭeniras super granda urbo, ĉar ĉiudirekte li vidis tegmentojn kaj turpintojn altiĝi el la nebulo. Iufoje estiĝis malfermaĵo en la volviĝantaj nuboj, kaj li rigardis suben al fluanta, torenta rivero, sed teron li vidis nenie. Estis bele vidi ĉion ĉi, tamen li sentis sin preskaŭ korpremata, kiel oni faras, renkontante ion ne kompreneblan.

Tuj transirinte la urbon, li ne plu trovis la teron kovrita de nebuloj, sed bordoj, akvoj kaj insuloj denove klare vidiĝis. Tiam li turnis sin por provi vidi la urbon pli bone, sed tio ne prosperis al li. Nun ĝi aspektis eĉ pli sorĉita. La nuboj alprenis koloron de la sunbrilo kaj ŝvebis en la plej hela ruĝo, bluo aŭ flavo. La domoj estis blankaj, kvazaŭ konstruitaj el lumo, sed fenestroj kaj turpintoj brilis kiel fajro. Kaj ĉio flosis sur la akvo kiel antaŭe.

La anseroj vojaĝis rekte orienten. Komence aspektis preskaŭ kiel ĉe Melar-lago. Unue ili antaŭeniris super fabrikoj kaj laborejoj. Poste vilaoj komencis borderi la strandojn. Vaporŝipoj kaj barkoj svarmis, sed nun ili venis el oriento kaj iris okcidenten kontraŭ la urbo.

Ili pluiris, kaj anstataŭ mallarĝaj Melar-koloj kaj insuletoj etendiĝis sub ili pli larĝaj akvoj, pli grandaj insuloj. La firma tero cedis kaj baldaŭ ne plu vidiĝis. La vegetaĵo iĝis pli avara, la foliarboj malmultiĝis, pinoj ekregis. La vilaoj ĉesis, kaj sekvis bienulaj dometoj kaj fiŝistaj kabanoj.

Ili iris ankoraŭ pli longe eksteren, kaj nun ili ne plu trovis grandajn, loĝatajn insulojn; nur etaj ŝeroj nekalkuleblaj estis disŝutitaj sur la akvo. Tero ne ĉirkaŭpremis la akvovastojn. La maro kuŝis antaŭ ili, granda kaj nebarita.

Ĉi-ekstere la anseroj surteriĝis sur rokan insuleton, kaj starante surtere la knabo turnis sin al Lanugeta. "Kiu estas tiu granda urbo, super kiu ni iris?" li diris.

"Mi ne konas ĝian nomon inter la homoj", diris Lanugeta. "Ni grizaj anseroj nomas ĝin la urbo naĝanta surakve."

Selma Lagerlöf: La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson, 1906-07. Traduko de Sten Johansson, Fonto, 2002.

Pri la verkisto kaj la verko.

Al la antaŭa "haltejo".       Al la sekva "haltejo".

Reen al la Ĉefpaĝo