| Antaŭa "haltejo" <= |
|
=> Sekva "haltejo" |
Literatura promeno Esperanta
tra Stokholmo
9. Ponteto inter Riddarholmen kaj Tegelbacken:

1.
lanternoj el paper' malcerte brilas
rubene en bulvardoj; kaj ŝtuparo,
jam plej silenta en la hel', similas
al miaj pensoj en la noktoklaro;
ekster la bruo de memor' intenca
ŝutiĝas lumo al la menskoŝmaro
rutina. Tamen, ĉe la ŝtup' komenca
obstine haltas rememor' hezita,
kvazaŭ muziko ĉe trilad' kadenca
aŭ parolad' ĉe vorto kompromita.2.
siluetas la ombro de Stadshuset en la pluvo
kvazaŭ tra densa fumo de haŝiŝ'
kaj ni, inter metro' kaj maro, per indulga
silento falsas la realon. Ekster
la retoj de l' mallumo, via frunt emajla
kaj viaj haroj sub mia man' konkretas. Nek
la ŝvelhumida vento, nek la efemer'
de ĉi momentoj nin atingas, ĉar ekride
en niĉ' asfalta ni rifuĝas, kaj objektoj
ĉirkaŭas nin, kvazaŭ koloroj de vitral'.3.
aŭ la krepusko en malpura korto
kiel juto tegas
la elanon -
skorpioj rampas sur fasadoj
svarmreliefe, kun nuancoj
punktoformaj: alispeca nokto jam alvenas
aŭ lavmaŝin' rompita ekrustiĝas
fatrase (jen angulo, du ŝtupoj ĉe hejmpordo) -
ŝajne ekster aŭ en la tempofluso
ni rezistas la sunon de somero: kiel longa
krio, kolapsas la forto de l taglumo
fragmentiĝe
aŭ vagono
kun lignaĵoj odoras post la pluvo, kaj ĉirkaŭe
kvazaŭ jacinta ringo brilas
horizonto ekstrema de Svedio - galaksioj
en ruĝ' pulvora altas, kaj oblikve
simetrias: konfuza alfabeto
kiun al niaj mensoj nur la silent' eksplikas
Mauro Nervi, el Stockholm, poemo en La turoj de l ĉefurbo, Esperantaj Kajeroj, 1978.