Antaŭa "haltejo" <= => Sekva "haltejo"

Literatura promeno Esperanta
tra Stokholmo

11. Drottninggatan (Reĝina strato):

Fraŭlino Jansono, la sekretario de Sventon, malfermis la pordon al la ĉambro de la privatdetektivo. Ŝi tenis duonpretan pototuketon en la mano. Kvankam ŝi havis tiom da laboro, ŝi tamen sukcesis kroĉtriki pototukojn, kiujn ŝi ĉiujare donis al siaj fratinoj kiel kristnaskdonacoj. Ŝi estis tre kapabla.

La fremdulo en la kvadratita kostumo envenis kun la valizo en la mano kaj diris, ke li estas Lordo Hubardo.

- Sventon, diris Sventon. Bonvolu sidi! Pri kio temas?

- Agrabla vetero hodiaŭ, diris lordo Hubardo kaj sidiĝis.

Sventon rigardis gardeme tra la fenestro. Estis grize kaj malvarme kaj cetere nebulo en la aero.

- Estas nebule, li diris.

Ankaŭ lordo Hubardo rigardis tra la fenestro, sed li ne povis rimarki nebulon. Kiam lordo Hubardo parolis pri nebulo, li celis nebulon. Per nebulo li celis ion, kio similas al densa novfiltrita lakto, fluido, en kiu oni tuj erariris. Sur Reĝina Strato li ne povis rimarki ion, en kio oni povis iri erare.

Sventon ankoraŭfoje demandis, pri kio temas la afero.

Povus esti pli malbone. Akceptebla vetero entute, lordo Hubardo diris kaj frotis la manojn. Li ekbruligis sian pipon kaj elsendis hejmecan fumnubon.

T. Sventon rigardis la horloĝon.

Åke Holmberg: el Ture Sventon en Londono (Ture Sventon i London). Traduko de Malte Markheden, Progreso Eldonejo, 1989.

Antaŭa "haltejo" <=       => Al la sekva "haltejo"

Reen al la Ĉefpaĝo