Antaŭa "haltejo" <= => Ĉefpaĝo

Literatura promeno Esperanta
tra Stokholmo

12. Kungsträdgården:

Knabino duonkreskinta prezentis la akvon, du kvaronlitrajn boteletojn.

Subite mi ekhavis impulson. Ĉar tio ĉiuokaze devos okazi: - kial ne ĉi tie? Kial ne nun? Mi rigardis ĉirkaŭ mi. Momente troviĝis neniu proksime. Ĉe malproksima tablo sidis tri maljunaj sinjoroj, el kiuj mi konis unu, emerita kapitano el la kavalerio; sed ili laŭte interparolis kaj ridante rakontis anekdotojn kaj ne povis aŭdi kion ni diras aŭ vidi kion ni faras. Knabineto malpura kaj nudpieda alpaŝis al ni ofertante florojn, ni kapneis, kaj ŝi same silente malaperis. Antaŭ ni la ebena sablejo de la placo etendiĝis preskaŭ malplena en la malfrua posttagmeza horo. De la preĝeja angulo fojfoje piediranto diagonale transiris al la orienta aleo. Varma malfrusomera suno origis la malnovan flavan fasadon de la Drama Teatro inter la tilioj. Surtrotuare la teatra direktoro interparolis kun la reĝisoro. La distanco faris el ili miniaturojn, kies desegnon nur iu, kiu jam de antaŭe konas ilin, povis percepti kaj interpreti. La reĝisoron mi rekonis pro lia ruĝa fezo, kiu fariĝis eta fajrero en la sunbrilo, la direktoron pro tiuj delikataj manmovoj, kiuj ŝajnas diri: jes, Dio mia, ĉiu afero havas du flankojn! Mi sentis min konvinkita, ke li diras ion similan, mi vidis la malpezan skuiĝon de la ŝultroj, mi imagis aŭdi la tonon. Kaj mi aplikis la vortojn al mi mem kaj mia afero. Jes, ĉio havas du flankojn. Sed oni povas kiom ajn malfermi la okulojn al ambaŭ, finfine tamen necesas elekti unu el ili. Kaj mi jam delonge faris mian elekton.

Mi elprenis la horloĝujon kun la piloloj el mia veŝta poŝo, prenis pilolon inter la dikfingro kaj montrofingro, turnis min iom flanken kaj ŝajnigis enbuŝigi ĝin. Poste mi prenis buŝon da akvo el mia glaso kvazaŭ por glutigi ĝin. La pastro tuj interesiĝis:

"Ŝajnas al mi, ke vi prenas medikamenton, doktoro?" li diris.

"Jes", mi respondis. "Ni estas multaj, kiuj havas malfortan koron. Ankaŭ la mia ne estas tia, kia ĝi devus esti. La kaŭzo estas, ke mi tro multe fumas. Se mi nur povus ĉesigi la fumadon, mi neniam bezonus ĉi tiun aĉaĵon. Ĝi estas relative nova kuracilo; mi vidis ĝin multe rekomendata en germanaj fakrevuoj, sed mi preferas provi ĝin al mi mem antaŭ ol preskribi ĝin al miaj pacientoj. Nun mi uzas ĝin de pli ol monato, kaj mi trovas ĝin bonega. Oni prenas pilolon kelkan tempon antaŭ la tagmanĝo; ĝi malhelpas la "manĝfebron", tiun malkvieton kaj koragitadon tuj post la manĝo. Ĉu vi permesas?"

Mi etendis al li la skatoleton kun la kovrilo malfermita kaj turnita tiel, ke li ne povis vidi ke ĝi estas horloĝa ciferplato; tio povus doni al li bazon por nenecesaj demandoj kaj babilado.

"Mi dankas", li diris.

"Mi povos morgaŭ skribi recepton pri ĝi", mi aldonis.

Li prenis pilolon sen pluaj demandoj kaj englutis ĝin kun buŝpleno da akvo. Mia koro ŝajnis al mi halti. Mi rigardis rekte antaŭ mi. La placo etendiĝis malplena kaj dezerte seka. Impona policisto malrapide preteriris, haltis, perfingre forpafis polveron de sia zorge brosita surtuto, kaj daŭrigis sian rondiron. La suno ankoraŭ brilis same varme kaj flave al la muro de la Drama Teatro. La direktoro nun faris geston, kiun li malofte praktikas, la judan geston kun manoj turnitaj eksteren, la geston de komercisto kiu signifas: mi turnas la internan flankon eksteren, mi nenion kaŝas, mi surtabligas miajn kartojn. Kaj la ruĝa fezo dufoje kapjesis.

"Ĉi tiu limonadejo estas malnova", diris la pastro. "Laŭdire ĝi estas la plej malnova el sia speco en Stokholmo."

"Jes", mi diris, ne turnante la kapon, "ĝi estas malnova."

En Sankta Jakobo la sonorilo batis kvaronon antaŭ la kvina.

Hjalmar Söderberg: Doktoro Glas (Doktor Glas, 1905). Traduko de Sten Johansson, Al-fab-et-o, 1998.

Pri la verkisto kaj la verko.      Ankoraŭ pri Hjalmar Söderberg.

Al la antaŭa "haltejo".

Reen al la Ĉefpaĝo