Antaŭa "haltejo" <= => Sekva "haltejo"

Literatura promeno Esperanta
tra Stokholmo

10. Drottninggatan:

Sed iutage, dum mi vagadis serĉante la fonton de saĝeco - mi ankoraŭ ne sciis, ke troviĝas pli ol unu - mi renkontis knabinon sur la strato Drottninggatan. Jesuo Kristo, kiel bela ŝi estis! Kaj kia tago, kia tago! Ĝi estis degelvetera tago kun gutado de la tegmentoj kaj suno kaj rapidaj ventpuŝoj kun antaŭsento de printempo. Kaj kia knabino, kia knabino! Sed ŝi estis malvirta knabino; tion oni tuj vidis laŭ ŝia aspekto. Ŝi haltis antaŭ la fenestro de florvendejo; ankaŭ mi haltis. Niaj okuloj renkontiĝis. Mi tute kviete demandis ŝin, kie ŝi loĝas. Ŝi estis tiel afabla, ke ŝi informis min pri tio.

"Demandu pri Svea", ŝi flustris.

Mi restis staranta kaj rigardis post ŝi, kiam ŝi malaperis en la homamaso.

Monon mi ne havis, kiel kutime. Enpoŝe mi havis mian poemon "Krepuskas sur mia vojo". Kun tiu mi rondiris de unu gazeta redakcio al alia. Bedaŭrinde neniu povis uzi mian kvinkronan melankolion.

Sed feliĉe mi havis mian arĝentan horloĝon! Zumkantante "Aŭdu, Svea" mi iris rekte al la plej proksima lombardisto.

La knabino estis bela kaj ĉarma. Mi rakontis al ŝi, ke mi lombardis mian horloĝon por povi viziti ŝin. Tio plaĉis al ŝi. Antaŭ ol mi forlasis ŝin, mi recitis al ŝi mian poemon. Ŝi trovis ĝin bela. Ŝi diris tion kun tiel sincera vizaĝo, ke mi devis kredi ŝin. Kaj tio konsolis min de la indiferento de gazetaj redaktoroj.

Mi diris al ŝi antaŭ ol ni disiĝis:

"Vi plaĉas al mi. Vi estas tiel bona."

Ŝi ne ŝajnis tre tuŝita de tiu komplimento. Sed mi klarigis ĝin pli detale dirante, ke mi diras "bona" same kiel la negroj tiel diras pri misiisto, manĝinte lin. Tiam ŝi sereniĝis, kisis min kaj petis min reveni, ofte.

Kaj poste - nu, poste venis severa tempo! Tage kaj nokte mi sopiris al ŝi. Kaj malofte mi havis monon. Mi verkis la plej mizeran poezion iam verkitan por la plej aĉaj gazetoj troveblaj. Mi lombardis mian frakon. Mi vendis miajn librojn, la malmultajn kiujn mi posedis. Mi estus preta vendi mian animon.

Ĉu eblas ami knabinon publikan? Jes ja, certe eblas. Tia malfeliĉo trafis multajn.

- - - Ŝi estas morta de multaj, multaj jaroj. Amiko mia, misfortunulo, mortigis ŝin kaj sin mem iutage en eksterurba gastejo. Matene post karnavala nokto.

Li amis ŝin.

De tiam la neĝo de multaj vintroj falis malpeze super ŝia eta malpeza koro. Kaj eble troviĝas neniu plu en la mondo krom mi, kiu ŝin memoras.

- - - Sed mi elaĉetis mian arĝentan horloĝon kaj refariĝis homo kaj verkis aferojn, kiuj pli plaĉis al la gazetaj redaktoroj ol mia poezio, kaj mi vivas. Mi vivas kaj vivas. Dio mia, kiel la vivo iĝas enua!

Hjalmar Söderberg: el la novelo Krepuskas sur mia vojo (Det mörknar över vägen, 1907). Traduko de Sten Johansson en La pelto kaj dek kvar aliaj noveloj, Al-fab-et-o, 1999.

Pri la verkisto kaj la verko.      Ankoraŭ pri Hjalmar Söderberg.

Antaŭa "haltejo" <=       => Al la sekva "haltejo"

Reen al la Ĉefpaĝo