Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] (unikodo) (cx) (c`) (^c) (lat3)

Pri la stelo


Iom da pacienco, tiu pag`o enhavas multajn bildojn...

Kelkaj atentigas, ke la stelo ne estas sufic`e specifa simbolo kaj povas esti miskomprenebla. La plejmulto repondas, ke tio estas stultaj`o kaj ekzemple rifuzas uzi la novan simbolon de Esperanto, kiun ili moke nomas "melono" au` "rugbea pilko".
Tiu pag`o celas ilustri la debaton.
 
 

Aktuale: opinienketo (kun la ekstera publiko) pri la emblemo(j) de Esperanto
Bonvolu ankau` vi kunlabori!






Stelo kiel

Militista simbolo

 
---- 
--
--

(verdaj steloj)

  -- 
--
Se en Usono vi vidas tian stelon c`e fenestro, ne signifas ke tie log`as esperantoparolanto sed ke filo soldatas en milito.
La stelo de la usona armeo farig`as modo, jen verde sur t-c`emizoj.
stelo estas ankau armea simbolo
Soldata vendejo, placo Kalvin en Budapes`to.
-- 
etikedo kaj ofta teksto de t-c`emizoj
komparu kun la apudaj bildoj

Pri la malliberejo en Guantanamo

 
 

Politika simbolo


Soveta militista stelo

"Antau`en, estas proksima la venko", 
soveta propaganda plakato dum la dua mondmilito
(la stelo estas verdkolora kun rug`a rando)
simbolo de la budapes`ta komunisma memorparko --  -- 

Simbolo kaj afis`o de la budapes`ta komunisma memorparko.
Meze sur la afis`o apud la litero "R" trovig`as senkolora stelo.
 


Skulpaj`o en la sama komunisma memorparko.

Komparu kun la suba:


 
 

Restaj`o de la komunisma tempo
kvinpinta stelo sur (verda) krado de hungara sportejo.

Terordomo en Budapes`to: 
muzeo pri fas`ista kaj komunista diktaturoj


Libroj pri la hungara revolucio de 1956 
(kun verda stelo kaj senkolora stelo)

 


C`u c`i tie temas pri verda au` rug`a stelo?
----
La stelo de Che (ec` verda dekstre!)

----
La Che kaj esperantisto

-- 
S`erca t-c`emizo "lingva revolucio" 
ec` bazig`as sur tiu simileco


Ankau` tiu t-c`emizo bazig`as sur la dusenceco de "Che" kaj de la stelo

 -- --


Nigra (ne rug`a) komunista stelo
 
 


La fono estas rug`a sed la stelo ne


Libro pri Gulago kun du nerug`aj steloj


Libro pri komunismo en Hungario kun granda nerug`a stelo
 
 

 
-
Steloj de la terorista organizo RAF (ne c`iam rug`aj)

----
Steloj de esperantaj T-c`emizoj (ne c`iam verdaj)
 
 

--
Atentu c`i supre ETA ne estas la eu`ska organizo sed esperanto asocio !!!!

Rug`a esperanto stelo

-- 
verda au` rug`a?
 
 


 


 
 
 


 
 












 

----
--
----

 
 
Ludo: je kio similas la du subaj bildoj (fotoj de Lula kaj Zamenhof el Monato) ?

Lula -- Zamenhof

fotokopiitaj au nigreblanke presitaj verda stelo kaj rugha stelo same aspektas
Ekzemple sur nigrablankaj fotoj en gazetoj au` sur senkoloraj skulptaj`oj

 

"Demandu la publikon, pri kiu g`i pensas, vidante nian verdan stelon: 80% respondos: pri Sovetunio!" [Conrad 1977]

Por tiuj, kiuj ankorau` neas la riskon miksi la esperantan stelon kun la komunista, jen interesa anekdoto, ec` se g`i eble ne estas vera:

C`u tio estas vero au` legendo? Mi ne scias. Mi transdonas tion, kion unu ukraina esperantisto skribis al mi. Nikolao Gris`in (03.03.1999):
"Dum la unuaj jaroj de la Soveta respubliko la c`efo de RMK (Revolucia Milita Konsilio) estis L.D.Trockij. Dum unu el kunsidoj de RMK li turnis atenton al surbrusta insigno de konsiliano N.V.Krylenko. Krylenko estis tiu sama maristo, kiu pafis el "Aurora" al la Vintra palaco kaj poste laboris en Komisariato de justico. Post la kunsido Trockij aliris al N.V. Krylenko kaj demandis lin pri la insigno, kiu estis esperantista stelo. Nikolaj Krylenko estis ano de Petrograda rondeto "Espero" kaj c`iam surportis g`ian insignon. Li rakontis al L.D.Trockij pri la simbolo de esperantistoj. Al la prezidento de RMK ekplac`is la formo (5-angula stelo - kvin kontinentoj), sed ne la koloro (verda - la koloro de espero). Li diris, ke sovetaj armeanoj de nun havos similan signon - 5-angulan stelon, nur de... rug`a koloro (koloro de vers`ita sango).
Tiel la esperantista verda stelo naskis la rug`an stelon - simbolon de komunismo."


Vidu la libron "La dang`era lingvo"








En 1894 oni ankau` povintus elekti la svastikon kiel simbolo por Esperanto. Kial ne? G`i estas indoeu`ropa simbolo. C`u ankau` en tiu kazo la plejmulto de la "esperantistoj" neus, ke g`i estas miskomprenebla simbolo kaj argumentus ekzemple, ke g`i estas verda kaj ne nigra en blanka cirklo sur rug`a fono au`, ke en Hindio oni dau`re uzas g`in en alia signifo?

C`u aldoni literon "E" en g`in au` la kolorodiferenco multe helpus?
 
stelo povas krei malagrablan senton kiel alia totalitarisma simbolo
 

 

stelo povas krei malagrablan senton kiel alia totalitarisma simbolo
-- -- -- 
En Barato svastiko estas ofte videbla
--
Biero
"La svastiko (hoka kruco) dum jarcentoj estas uzita en Hindio, Japanio kaj alie. Antau` la dua mondmilito la svastiko, kiu sub HITLER farig`is la konata simbolo de la TRIA REGNO, jam estis aplikata sur aviadiloj en Finnlando kaj Latvio. En Islando la svastiko varbas por biero. Senrezulte la bier-fabrikistoj atentigis pri tio, ke tiu simbolo ne signifas la simbolon de la TRIA REGNO. En la memoro de la publiko la svastiko restas simbolo de HITLERISMO kun c`iuj negativaj psikologiaj efikoj! Sendube la svastiko ne estas bona reklamilo por iu varo! Neniu kredus, ke ni povus utiligi la svastikon por varbi pri nia afero! Estus sensence klarigi al la mondo, ke "nia" svastiko estas "alia" ol tiu de HITLER! Neniu kredus tion, c`ar la malagrabla memoro fine enradikig`is en la memoro! Simbolo devas esti unika kaj senmiskomprena. Simbolo ne devas kau`zi dubojn, nek malagrablajn sentojn!" [Conrad 1977]
 
 
 
 
 
 
 
 
 

Maroka pos`tmarko

:



bildo de CNN

Antau` la iraka milito, 
verda stelo estis ofte videbla en televido:
 

 

Flagoj el diversaj landoj kun stelo kaj kelkfoje ec` verda stelo.
 
Maroka flago Senegala flago C`ina flago
Siria flago Iraka flago
pakistana flago flago de Ahwazi parto de Irako
flago de C`ilio flago de hispana Maroko flago de Kubo

Islama simbolo


La verda stelo kaj verda koloro estas ankau` simbolo de islamo
 
--  -- 
-- 

     --    -- 
 


Foto de Jozefo Pas`eko el Monato
Ekzemplo de atakema konduto.
Komparu kun la apudaj islamistaj manifestacioj 
Estas similaj la kaporubandoj kaj la verda koloro.
Plie sur unu afis`o estas uzata la vorto "universal", 
tio estas ofta informa eraro.

--  -- 


 
 
 
 
 
 

Esotera simbolo

 

libro pri sorc`ado
Libro pri sorc`ado hungarlingve (kun verda stelo)

Libro pri sorc`ado

 
 

Cirka simbolo

 
-- -- 
 

 
 
 

Kristnaska simbolo

--

 
 
 

Iom da historio


"De Beaufront konsilis, ke la Esperanto-libroj havu verdan kovrilon kun stelo: sursigno de la esperantistaro, kiu estis oficiale adoptita ekde la fino de 1894." [Gonin 1998.06]

"Dum vojag`o tra Francio de la Ruso Feodor A. Postnikov [en 1899], montrig`is la neceso surporti insignon, c`ar R. Lemaire eraris pri la persono atendante lin c`e la stacidomo! Baldau`, de Beaufront konigis tra la lando la medaleton kun la verda stelo, kiun fabrikis la rusa juvelisto Hermann Stahlberg" [Gonin 1998.06]

"Liaj posteuloj (Sebert, Bourlet kaj Cart), por forpus`i lin uzis lerte la inklinon de la esperantistaro al interna ideo, al florado de la Majstrokulto kaj de la Esperantismo kun flagoj, steloj kaj verda koloro" [Gonin 1998.06 p.14]

"Asocioj kaj movadoj bezonas rekoneblajn simbolojn por la ekstera aspekto. La tradicia signo de la movado estas kvinpinta stelo, ekzistas ankau` Esperanto-flago kaj -himno. Zamenhof, en 1911 demandite pri la deveno de la verda stelo, respondis ke li ne plu certe scias. La koloro estis proponata de la irlandano Richard H. Georghegan, kiu poste klarigis al Zamenhof ke g`i estas la koloro de Irlando. Zamenhof ekpensis pri la koloro de espero. La kvinpintan stelon uzis kiel unua De Beaufront por la kovrilo de Esperanto-gramatiko. La movado akceptis g`in en 1895. Kvinpinta stelo - pentagramo - estas malnova simbolo, en islamo, en nigra magio, en komunismo, [...]" [Sikosek 1997]

"[...] Mi vidis kriantan flavan kravaton kun enteksita ankorau` pli krianta verda stelo. g`enerale stelojn oni povis vidi c`ie: sur la brusto, en la haroj, sur la zonoj, sur fingoringoj ktp. ktp." [Lapenna 1947]

"En 1983 la UEA-estraro decidis pri la t.n. "ovo" kiel siglo por la jubilea jaro 1987. En 1986 FEL transprenis tiun jubilean simbolon kiel g`enerala siglo por varbado, kaj poste ankau` aliaj organizaj`oj (UEA, TEJO, ILEI, JEFO, GEJ k.a.). Rátkai klarigas la avantag`ojn de la jubilea simbolo: "C`iu ronda aj`o estas pli simpatia, pli alloga, ol io pinta, akra. [...] La stelo estas uzata ankau` de aliaj grupoj, precipe la socialistoj kaj komunistoj". [Sikosek 1997]
 
 


Stelo tiom pinta, ke g`i povas esti uzita kiel armiloj
 
 
 









Do eble finfine venis la tempo enmuzeigi tiun simbolon de De Beaufront kaj uzi pli specifan kaj malpli miskompreneblan simbolon kiel ekzemple:

--------






Pri tiu temo estas ege malfacile konvinki la "Esperantistojn", tamen estas progreso, ekzemple:


Kaj skribas:
"La simbolo subtile rilatig`as al tradiciaj esperantismaj identigiloj (stelo), sed G`i uzas ankau` eksterajn identigilojn (parolvezikoj, kvin koloroj) rekoneblajn de la publiko, kiu ne konas la la esperantistan heraldikon."

G`i estis kreita de Guillem Seville por la centjarig`o de UEA.
 

Tiu nova simbolo havas pluraj avantag`ojn:

Espereble UEA permesos uzi la simbolon por g`enerala informado pri la lingvo, kaj espereble g`i havos pli da sukceso ol la jubilea simbolo, kaj espereble la "steluloj" ne aldonos (videblan) stelon al g`i.
 
 
 

C`e enirejo de subtera garag`o

Bildo el la libro "Az utolsó ablakzsiráf" de Péter Zilahy eldonita de AB OVO

Ofte, diversaj personoj diversmaniere vidas la saman desegnon au simbolon.
Tiuj, kiuj ekzemple c`i-tie vidas belan knabinon ne komprenas, ke aliaj vidas malbelan maljunulinon kaj inverse.
C`u s`ia nomo estas Stela?

Reagoj

Jen letero de angla vizitanto de la retejo:
"Kiam mi eklernis Esperanton en 1974, mi fiere portis la verdan stelon sur mian jakon, kaj baldau` poste unu el miaj najbaroj c`esis inters`ang`i kun mi la normalajn salutvortojn, c`ar li kredis ke mi ig`is komunisto.  Multaj britoj tiel pensis, kaj mi g`ojis kiam la nova insigno produktig`is."
D. C. Britujo
 

Kelkaj diras, ke ankau` multaj firmaoj uzas stelon (ekzemple: Heineken, Texaco), jes sed tiam oni klare vidas, ke temas respektive pri biero, benzinejo kaj au`to.

Pri la intermikso kun komunista stelo au` elvokaj`o de Sovetio, kelkaj kontrau`diras, ke tio estis dum la malvarma milito. Jes eble, sed ec` se la procentaj`o estas nun nur la duono, c`u indas malallogi tiom da homojn?

Plia ofta kontrau`argumento estas, ke ankau` la usona au` la eu`ropa flagoj havas stelojn. Jes, sed pluraj etaj steloj kaj unu granda stelo estas du malsamaj aferoj.
Pluraj etaj samaj simboloj malpli rapide perceptig`as ol unu granda

Ekzemploj kun s`okaj simboloj:
 
 


 

Kelkaj diras, ke multaj organizoj uzas stelon. Jes, tio nur apogas la fakton, ke tiu simbolo ne estas specifa.
Ekzemple se en Teksaso, vi promenas kun verda stelo sur via T-c`emizo, plejparto de la homoj, kiuj vidos g`in pensos, ke vi estas zeloto de la urba glacihokea teamo de Dallas.
 
 

  ---   --- 





Alia ekzemplo de nespecifeco estas tiu naturamika premio:




Kelkaj mise pensas, ke tiu pag`o estas kontrau` la uzo de simbolo por Esperanto. G`i celas nur instigi al uzo de pli moderna, malpli nespecifa kaj malpli miskomprenebla simbolo.
 
 



Aktuale: opinienketo (kun la ekstera publiko) pri la emblemo(j) de Esperanto
Bonvolu ankau` vi kunlabori!






Marto-Julio 2002
Aldonoj en septembro kaj novembro 2007
Aldonoj en aprilo 2008, novembro 2008

Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu

Notoj:
CONRAD, Günter: Dua manlibro de varbado. Memeldono 1977. 70 p.
[Gonin 1998] 1898-1998 Centjara asocia Esperanto-movado en Francio. Hervé GONIN kun la helpo de Jean AMOUROUX. Franca Esperantisto 1998.06, 07, 08.
[Rátkai 1994] Artikolo de Árpad RÁTKAI Nodoj de la historio. Simbolo: La stelo kaj la flago. Revuo Esperanto 1994.05
[Lapenna 1947] Je pripensado kaj prijug`o de la tutmonda demokrata esperantistaro!, en: Internacia Kulturo, 1947, septembro-oktobro, p. 4-19. Citita en Esperanto sen mitoj de Sikosek.
SIKOSEK, Marcus: Proponaro por la Esperanto-informado. Antwerpen FEL 1995. 66p. ISBN 90-71205-61-4 aù sur la KD espeRom Deutscher Esperanto Bund, Freiburg 1997

Vidu ankau`: