Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] (unikodo) (cx) (c`) (^c) (lat3)

Pri la stelo


Iom da pacienco, tiu paĝo enhavas multajn bildojn...

Kelkaj atentigas, ke la stelo ne estas sufiĉe specifa simbolo kaj povas esti miskomprenebla. La plejmulto repondas, ke tio estas stultaĵo kaj ekzemple rifuzas uzi la novan simbolon de Esperanto, kiun ili moke nomas "melono" aŭ "rugbea pilko".
Tiu paĝo celas ilustri la debaton.
 
 

Aktuale: opinienketo (kun la ekstera publiko) pri la emblemo(j) de Esperanto
Bonvolu ankaŭ vi kunlabori!






Stelo kiel

Militista simbolo

 
---- 
--
--

(verdaj steloj)

  -- 
--
Se en Usono vi vidas tian stelon ĉe fenestro, ne signifas ke tie loĝas esperantoparolanto sed ke filo soldatas en milito.
La stelo de la usona armeo fariĝas modo, jen verde sur t-ĉemizoj.
stelo estas ankau armea simbolo
Soldata vendejo, placo Kalvin en Budapeŝto.
-- 
etikedo kaj ofta teksto de t-ĉemizoj
komparu kun la apudaj bildoj

Pri la malliberejo en Guantanamo

 
 

Politika simbolo


Soveta militista stelo

"Antaŭen, estas proksima la venko", 
soveta propaganda plakato dum la dua mondmilito
(la stelo estas verdkolora kun ruĝa rando)
simbolo de la budapeŝta komunisma memorparko --  -- 

Simbolo kaj afiŝo de la budapeŝta komunisma memorparko.
Meze sur la afiŝo apud la litero "R" troviĝas senkolora stelo.
 


Skulpaĵo en la sama komunisma memorparko.

Komparu kun la suba:


 
 

Restaĵo de la komunisma tempo
kvinpinta stelo sur (verda) krado de hungara sportejo.

Terordomo en Budapeŝto: 
muzeo pri faŝista kaj komunista diktaturoj


Libroj pri la hungara revolucio de 1956 
(kun verda stelo kaj senkolora stelo)

 


Ĉu ĉi tie temas pri verda aŭ ruĝa stelo?
----
La stelo de Che (eĉ verda dekstre!)

----
La Che kaj esperantisto

-- 
Ŝerca t-ĉemizo "lingva revolucio" 
eĉ baziĝas sur tiu simileco


Ankaŭ tiu t-ĉemizo baziĝas sur la dusenceco de "Che" kaj de la stelo

 -- --


Nigra (ne ruĝa) komunista stelo
 
 


La fono estas ruĝa sed la stelo ne


Libro pri Gulago kun du neruĝaj steloj


Libro pri komunismo en Hungario kun granda neruĝa stelo
 
 

 
-
Steloj de la terorista organizo RAF (ne ĉiam ruĝaj)

----
Steloj de esperantaj T-ĉemizoj (ne ĉiam verdaj)
 
 

--
Atentu ĉi supre ETA ne estas la eŭska organizo sed esperanto asocio !!!!

Ruĝa esperanto stelo

-- 
verda aŭ ruĝa?
 
 


 


 
 
 


 
 












 

----
--
----

 
 
Ludo: je kio similas la du subaj bildoj (fotoj de Lula kaj Zamenhof el Monato) ?

Lula -- Zamenhof

fotokopiitaj au nigreblanke presitaj verda stelo kaj rugha stelo same aspektas
Ekzemple sur nigrablankaj fotoj en gazetoj aŭ sur senkoloraj skulptaĵoj

 

"Demandu la publikon, pri kiu ĝi pensas, vidante nian verdan stelon: 80% respondos: pri Sovetunio!" [Conrad 1977]

Por tiuj, kiuj ankoraŭ neas la riskon miksi la esperantan stelon kun la komunista, jen interesa anekdoto, eĉ se ĝi eble ne estas vera:

Ĉu tio estas vero aŭ legendo? Mi ne scias. Mi transdonas tion, kion unu ukraina esperantisto skribis al mi. Nikolao Griŝin (03.03.1999):
"Dum la unuaj jaroj de la Soveta respubliko la ĉefo de RMK (Revolucia Milita Konsilio) estis L.D.Trockij. Dum unu el kunsidoj de RMK li turnis atenton al surbrusta insigno de konsiliano N.V.Krylenko. Krylenko estis tiu sama maristo, kiu pafis el "Aurora" al la Vintra palaco kaj poste laboris en Komisariato de justico. Post la kunsido Trockij aliris al N.V. Krylenko kaj demandis lin pri la insigno, kiu estis esperantista stelo. Nikolaj Krylenko estis ano de Petrograda rondeto "Espero" kaj ĉiam surportis ĝian insignon. Li rakontis al L.D.Trockij pri la simbolo de esperantistoj. Al la prezidento de RMK ekplaĉis la formo (5-angula stelo - kvin kontinentoj), sed ne la koloro (verda - la koloro de espero). Li diris, ke sovetaj armeanoj de nun havos similan signon - 5-angulan stelon, nur de... ruĝa koloro (koloro de verŝita sango).
Tiel la esperantista verda stelo naskis la ruĝan stelon - simbolon de komunismo."


Vidu la libron "La danĝera lingvo"








En 1894 oni ankaŭ povintus elekti la svastikon kiel simbolo por Esperanto. Kial ne? Ĝi estas indoeŭropa simbolo. Ĉu ankaŭ en tiu kazo la plejmulto de la "esperantistoj" neus, ke ĝi estas miskomprenebla simbolo kaj argumentus ekzemple, ke ĝi estas verda kaj ne nigra en blanka cirklo sur ruĝa fono aŭ, ke en Hindio oni daŭre uzas ĝin en alia signifo?

Ĉu aldoni literon "E" en ĝin aŭ la kolorodiferenco multe helpus?
 
stelo povas krei malagrablan senton kiel alia totalitarisma simbolo
 

 

stelo povas krei malagrablan senton kiel alia totalitarisma simbolo
-- -- -- 
En Barato svastiko estas ofte videbla
--
Biero
"La svastiko (hoka kruco) dum jarcentoj estas uzita en Hindio, Japanio kaj alie. Antaŭ la dua mondmilito la svastiko, kiu sub HITLER fariĝis la konata simbolo de la TRIA REGNO, jam estis aplikata sur aviadiloj en Finnlando kaj Latvio. En Islando la svastiko varbas por biero. Senrezulte la bier-fabrikistoj atentigis pri tio, ke tiu simbolo ne signifas la simbolon de la TRIA REGNO. En la memoro de la publiko la svastiko restas simbolo de HITLERISMO kun ĉiuj negativaj psikologiaj efikoj! Sendube la svastiko ne estas bona reklamilo por iu varo! Neniu kredus, ke ni povus utiligi la svastikon por varbi pri nia afero! Estus sensence klarigi al la mondo, ke "nia" svastiko estas "alia" ol tiu de HITLER! Neniu kredus tion, ĉar la malagrabla memoro fine enradikiĝis en la memoro! Simbolo devas esti unika kaj senmiskomprena. Simbolo ne devas kaŭzi dubojn, nek malagrablajn sentojn!" [Conrad 1977]
 
 
 
 
 
 
 
 
 

Maroka poŝtmarko

:



bildo de CNN

Antaŭ la iraka milito, 
verda stelo estis ofte videbla en televido:
 

 

Flagoj el diversaj landoj kun stelo kaj kelkfoje eĉ verda stelo.
 
Maroka flago Senegala flago Ĉina flago
Siria flago Iraka flago
pakistana flago flago de Ahwazi parto de Irako
flago de Ĉilio flago de hispana Maroko flago de Kubo

Islama simbolo


La verda stelo kaj verda koloro estas ankaŭ simbolo de islamo
 
--  -- 
-- 

     --    -- 
 


Foto de Jozefo Paŝeko el Monato
Ekzemplo de atakema konduto.
Komparu kun la apudaj islamistaj manifestacioj 
Estas similaj la kaporubandoj kaj la verda koloro.
Plie sur unu afiŝo estas uzata la vorto "universal", 
tio estas ofta informa eraro.

--  -- 


 
 
 
 
 
 

Esotera simbolo

 

libro pri sorĉado
Libro pri sorĉado hungarlingve (kun verda stelo)

Libro pri sorĉado

 
 

Cirka simbolo

 
-- -- 
 

 
 
 

Kristnaska simbolo

--

 
 
 

Iom da historio


"De Beaufront konsilis, ke la Esperanto-libroj havu verdan kovrilon kun stelo: sursigno de la esperantistaro, kiu estis oficiale adoptita ekde la fino de 1894." [Gonin 1998.06]

"Dum vojaĝo tra Francio de la Ruso Feodor A. Postnikov [en 1899], montriĝis la neceso surporti insignon, ĉar R. Lemaire eraris pri la persono atendante lin ĉe la stacidomo! Baldaŭ, de Beaufront konigis tra la lando la medaleton kun la verda stelo, kiun fabrikis la rusa juvelisto Hermann Stahlberg" [Gonin 1998.06]

"Liaj posteuloj (Sebert, Bourlet kaj Cart), por forpuŝi lin uzis lerte la inklinon de la esperantistaro al interna ideo, al florado de la Majstrokulto kaj de la Esperantismo kun flagoj, steloj kaj verda koloro" [Gonin 1998.06 p.14]

"Asocioj kaj movadoj bezonas rekoneblajn simbolojn por la ekstera aspekto. La tradicia signo de la movado estas kvinpinta stelo, ekzistas ankaŭ Esperanto-flago kaj -himno. Zamenhof, en 1911 demandite pri la deveno de la verda stelo, respondis ke li ne plu certe scias. La koloro estis proponata de la irlandano Richard H. Georghegan, kiu poste klarigis al Zamenhof ke ĝi estas la koloro de Irlando. Zamenhof ekpensis pri la koloro de espero. La kvinpintan stelon uzis kiel unua De Beaufront por la kovrilo de Esperanto-gramatiko. La movado akceptis ĝin en 1895. Kvinpinta stelo - pentagramo - estas malnova simbolo, en islamo, en nigra magio, en komunismo, [...]" [Sikosek 1997]

"[...] Mi vidis kriantan flavan kravaton kun enteksita ankoraŭ pli krianta verda stelo. ĝenerale stelojn oni povis vidi ĉie: sur la brusto, en la haroj, sur la zonoj, sur fingoringoj ktp. ktp." [Lapenna 1947]

"En 1983 la UEA-estraro decidis pri la t.n. "ovo" kiel siglo por la jubilea jaro 1987. En 1986 FEL transprenis tiun jubilean simbolon kiel ĝenerala siglo por varbado, kaj poste ankaŭ aliaj organizaĵoj (UEA, TEJO, ILEI, JEFO, GEJ k.a.). Rátkai klarigas la avantaĝojn de la jubilea simbolo: "Ĉiu ronda aĵo estas pli simpatia, pli alloga, ol io pinta, akra. [...] La stelo estas uzata ankaŭ de aliaj grupoj, precipe la socialistoj kaj komunistoj". [Sikosek 1997]
 
 


Stelo tiom pinta, ke ĝi povas esti uzita kiel armiloj
 
 
 









Do eble finfine venis la tempo enmuzeigi tiun simbolon de De Beaufront kaj uzi pli specifan kaj malpli miskompreneblan simbolon kiel ekzemple:

--------






Pri tiu temo estas ege malfacile konvinki la "Esperantistojn", tamen estas progreso, ekzemple:


Kaj skribas:
"La simbolo subtile rilatiĝas al tradiciaj esperantismaj identigiloj (stelo), sed Ĝi uzas ankaŭ eksterajn identigilojn (parolvezikoj, kvin koloroj) rekoneblajn de la publiko, kiu ne konas la la esperantistan heraldikon."

Ĝi estis kreita de Guillem Seville por la centjariĝo de UEA.
 

Tiu nova simbolo havas pluraj avantaĝojn:

Espereble UEA permesos uzi la simbolon por ĝenerala informado pri la lingvo, kaj espereble ĝi havos pli da sukceso ol la jubilea simbolo, kaj espereble la "steluloj" ne aldonos (videblan) stelon al ĝi.
 
 
 

Ĉe enirejo de subtera garaĝo

Bildo el la libro "Az utolsó ablakzsiráf" de Péter Zilahy eldonita de AB OVO

Ofte, diversaj personoj diversmaniere vidas la saman desegnon au simbolon.
Tiuj, kiuj ekzemple ĉi-tie vidas belan knabinon ne komprenas, ke aliaj vidas malbelan maljunulinon kaj inverse.
Ĉu ŝia nomo estas Stela?

Reagoj

Jen letero de angla vizitanto de la retejo:
"Kiam mi eklernis Esperanton en 1974, mi fiere portis la verdan stelon sur mian jakon, kaj baldaŭ poste unu el miaj najbaroj ĉesis interŝanĝi kun mi la normalajn salutvortojn, ĉar li kredis ke mi iĝis komunisto.  Multaj britoj tiel pensis, kaj mi ĝojis kiam la nova insigno produktiĝis."
D. C. Britujo
 

Kelkaj diras, ke ankaŭ multaj firmaoj uzas stelon (ekzemple: Heineken, Texaco), jes sed tiam oni klare vidas, ke temas respektive pri biero, benzinejo kaj aŭto.

Pri la intermikso kun komunista stelo aŭ elvokaĵo de Sovetio, kelkaj kontraŭdiras, ke tio estis dum la malvarma milito. Jes eble, sed eĉ se la procentaĵo estas nun nur la duono, ĉu indas malallogi tiom da homojn?

Plia ofta kontraŭargumento estas, ke ankaŭ la usona aŭ la eŭropa flagoj havas stelojn. Jes, sed pluraj etaj steloj kaj unu granda stelo estas du malsamaj aferoj.
Pluraj etaj samaj simboloj malpli rapide perceptiĝas ol unu granda

Ekzemploj kun ŝokaj simboloj:
 
 


 

Kelkaj diras, ke multaj organizoj uzas stelon. Jes, tio nur apogas la fakton, ke tiu simbolo ne estas specifa.
Ekzemple se en Teksaso, vi promenas kun verda stelo sur via T-ĉemizo, plejparto de la homoj, kiuj vidos ĝin pensos, ke vi estas zeloto de la urba glacihokea teamo de Dallas.
 
 

  ---   --- 





Alia ekzemplo de nespecifeco estas tiu naturamika premio:




Kelkaj mise pensas, ke tiu paĝo estas kontraŭ la uzo de simbolo por Esperanto. Ĝi celas nur instigi al uzo de pli moderna, malpli nespecifa kaj malpli miskomprenebla simbolo.
 
 



Aktuale: opinienketo (kun la ekstera publiko) pri la emblemo(j) de Esperanto
Bonvolu ankaŭ vi kunlabori!






Marto-Julio 2002
Aldonoj en septembro kaj novembro 2007
Aldonoj en aprilo 2008, novembro 2008

Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu

Notoj:
CONRAD, Günter: Dua manlibro de varbado. Memeldono 1977. 70 p.
[Gonin 1998] 1898-1998 Centjara asocia Esperanto-movado en Francio. Hervé GONIN kun la helpo de Jean AMOUROUX. Franca Esperantisto 1998.06, 07, 08.
[Rátkai 1994] Artikolo de Árpad RÁTKAI Nodoj de la historio. Simbolo: La stelo kaj la flago. Revuo Esperanto 1994.05
[Lapenna 1947] Je pripensado kaj prijuĝo de la tutmonda demokrata esperantistaro!, en: Internacia Kulturo, 1947, septembro-oktobro, p. 4-19. Citita en Esperanto sen mitoj de Sikosek.
SIKOSEK, Marcus: Proponaro por la Esperanto-informado. Antwerpen FEL 1995. 66p. ISBN 90-71205-61-4 aù sur la KD espeRom Deutscher Esperanto Bund, Freiburg 1997

Vidu ankaŭ: