Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso][unikodo] [cx] [c`] [^c]

Kelkaj vortoj pri la x-a skribometodo


Cxiuj konsentas, ke la normala alfabeto de Esperanto (unu litero <=> unu sono) estas grava eco por internacia lingvo. La aliaj skribmanieroj estas nur provizoraj teknikaj solvoj.

Pro la malfacileco tajpi kaj aperigi cxapelitajn literojn sur komputiloj kaj en interreto, disvastigxis la x-metodo.
Ankaux mi dum jaroj uzis gxin kaj ecx nun ankoraux kelkfoje uzas gxin.
Sed mi sxatus atentigi pri kelkaj aferoj:

1) La vidpunkto de la ekstera publiko

Imagu ke vi neniam auxdis pri internacia lingvo nomata "Esperanto".
Imagu ke vi vidas ekzemplan tekston en tiu lingvo.
En du vortoj el tri estas "x" literoj.
De kie vi sciu ke tiuj strangaj iksoj estas nur konvencio anstataux supersignoj?
Kio estos via reago kiam vi provos lauxtlegi tiujn frazojn?
Cxu tio helpos havi bonan opinion pri tiu strangaspekta lingvo?
 
 

Dekstre: jen kio okazas, kiam oni uzas la x-metodon. Mencio de Esperanto en la fama franca revuo Science et Vie (oktobro 2006) estas fusxita pro ikso en la unua frazo:

 
Tial, kiam ne eblas printi la cxapelitajn literojn, en varboteksto / ekzemplaj frazoj evitu uzi la x-metodon.
Elektu frazojn, kiuj ne enhavas cxapelitajn literojn, uzu la h-metodon aux simple ne metu la supersignojn.
Ekzemple:
"Mi parolas Esperanton"
"Chu vi parolas Esperanton?"
"Cu vi parolas Esperanton?"
sed ne "Cxu vi parolas Esperanton?"

La x-metodo havas grandan malavantagxon por varbado pro sia stranga aspekto:
Konkreta ekzemplo:
Lastatempe rokgrupo sxangxis sian nomon de "Dolcxamar" al "Dolchamar".
En Libera Folio, la cxefkantisto klarigas:
"Ni rimarkis, ke en la amaskomunikiloj ne eblas uzi cxapelojn, kaj pro la x-sistemo jxurnalistoj tutidiote prononcis niajn nomojn" http://www.liberafolio.org/2006/dolchamar/
Sekvinda ekzemplo...

Oni povus diri, ke uzi la x-metodon por ekzemplaj frazoj en nacilingva teksto pri Esperanto estas same informada erarego kiel paroli pri "dua lingvo por cxiuj" aux pri "universala" lingvo.
 
 

2) Malvarma logiko kontraux estetiko

"Presejoj, kiuj ne posedas la literojn cx,gx,hx,jx,sx,ux, povas anstataux ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u"
L. L. Zamenhof, Unua libro.

Ecx se tiam ne ekzistis komputiloj, ankaux Zamenhof por indiki la supersignojn povintus decidi uzi eksteralfabetan literon kiel "x", "q", "w", "y" aux skribi tiel: "c^" aux "^c". Kial li ne faris tion? Tre versxajne pro estetika kialo. Pro la graveco de la belaspekto, por la litero "ux" li ecx pretis rompi gravan regulon de la esperanta alfabeto. En Esperanto tre gravas la ekvilibro inter logiko kaj natureco.

La h-metodo aspektas pli natura, cxar "h" estas uzata en multaj lingvoj por sxangxi la valoron de la litero, kiu estas antaux gxi. Ekzemple:
itale: "chiave", "chiamare",  "orecchio", "ghepardo", "preghiera", lunghezza" ktp...
angle: "choose", "which", "fish", "ship" ktp...
france: "chez", "acheter" ktp...

Por la ekstera publiko Esperanto kun iksoj riskas aspekti Klingone. Escepto povas esti por parolantoj de la euxska aux cxina (skribata per latinaj literoj), kiuj kutimas vidi multajn iksojn meze de vortoj.

Se vi pensas, ke tio estas stultajxo, bonvolu fari opinienketon kun La "Patro nia" en x-metodo kaj h-metodo.
 

3) Ofteco de auxtomata konvertado de tekstoj kaj la vicordigo de vortoj


La kutima argumento de la x-emuloj estas, ke ilia metodo pli bonas ol la h-metodo pro la auxtomata konvertado de tekstoj kaj la vicordigo de vortoj.

Ofte x-emuloj reagas suficxe fanatike pri tio. Bonvolu relegi la tekstojn "Solena deklaro de la Iksisma Manifesto" kaj Iksoj por vidi tiun fanatikecon (cxu vere sxerca?). Versxajne tiuj du tekstoj kaj la fakto, ke la unuaj uzantoj de komputiloj kaj de interreto estis profesiaj komputilistoj disvastigis la x-metodon. Por ili malvarma logiko multe pli gravis ol estetikaj konsideroj.

La fanatikeco de la x-emuloj iras gxis la grado, ke en lernolibroj aux interretaj kursoj ili tute ne mencias la h-metodon.
Ili ja povus skribi: "kiam ne eblas tajpi/legi la cxapelitajn literojn kelkaj uzas h (aux Zamenhof proponis uzi h) sed komputile estas pli oportune uzi x"  aux ion tian. Sed ne, ili simple cenzuras tiun informon (kiu cetere estas en la Fundamento).

Sub la premo de la amaso ankaux mi dum jaroj uzis la x-metodon.

Sed se oni iomete pripensas, oni vidas ke 90% de la retaj skribajxoj neniam estos konvertitaj aux ordigitaj laux abc-vicordo.
Se vi skribas retmesagxon, komenton en diskutlisto, aux frazon en babilejo cxu oni ofte konvertas gxin?

Cxu gxenerale oni skribas por komputiloj aux por homoj?
Cxu Esperanto celas helpi la komunidadon de "homoj kun homoj" aux de "homoj/komputiloj kun komputiloj"?

Kompreneble se vi verkas vortoliston la vicordo gravas. Ankaux se vi entajpas vortojn en speciala sercxilo povas esti trafe kaj necese uzi la iksojn (ekzemple se vi ne povas tajpi la cxapelitajn literojn en la sercxilo de http://komputeko.net aux de http://tekstaro.com).

Cetere por entajpi la cxapelitajn literojn la senpaga programo EK, krom la x-metodon proponas ankaux la h-metodon.
Kaj la novaj makrooj por OpenOffice (senpaga alternativo al Microsoft Office) uzebligas plurajn aliajn metodojn ol iksoj (h, ^c, c^). Tiuj makrooj estas elsxuteblaj cxi tie.
 

4) Fidindeco de auxtomata konvertado


Alia plej sxatata kontrauxargumento de la x-emuloj (krom "Zamenhof ne havis komputilon") estas vortoj kiel "bushaltejo" kaj "senchava". Simpla auxtomata konverto erare konvertos ilin al "busxaltejo" kaj "sencxava". Sed, kio malpermas skribi tiujn problemajn vortojn "bus-haltejo" kaj "senc-hava"?

La x-metodo estus vere superega al la h-metodo, se tekston kun iksoj vi neniam devus kontroli/korekti post konvertado.
Sed cxar la probableco, ke teksto enhavas vortojn kiel: "Chaux-de-Fond", "auxiliary", "auxiliaire", "Bordeaux", "Malraux", "Linux*", "delux", "kukluxklan", "Auxerre" ne estas nulo, vi ne povas esti 100% certa, ke ne okazis miskonvertoj.

Kompreneble kun la h-metodo estas multe pli da vortoj miskonvertotaj, sed la fakto, ke ankaux kun la x-metodo iel ekzistas tiu problemo, signifas, ke por serioza redaktado ambaux ne estas fidindaj.

Tial por serioza redaktado oni gxenerale uzas "^c", "c^" aux "c`" ktp...
Ekzemple kiam ankoraux ekzistis la papera versio de la gazeto Eventoj, ili uzis  "^c". Por fari tiun hejmpagxon estas uzata "c`". Sed cxar tiuj tri metodoj iom tro distrancxas la vortojn oni nur uzas ilin kiel interna kodo, ne por tekstoj legeblaj de la publiko.
 
 
 
 

Konkludo:

Por interna uzo mi havas nenion kontraux la x-metodo, mi nur ne sxatas, ke kelkaj el gxiaj subtenantoj dauxre diras, ke gxi estas ege pli bona ol la (fundamenta kaj Zamenhof-a) h-metodo kaj mi bedauxras, ke tro multaj uzas iksojn en ekzemplaj frazoj por neesperanto-parolantoj.

Se ne eblas uzi la veran alfabeton, kiam vi skribas por homoj PER komputilo prefere uzu la h-metodon, kiam vi skribas POR komputilo vi povas uzi la x-metodon.

Se vi dauxre pensas, ke la enhavo de tiu pagxo estas stultajxo, ne forgesu fari la opinienketon kun La "Patro nia" en x-metodo kaj h-metodo.

Sed kompreneble se vi fajfas pri la opinio de la ekstera publiko, kaj pensas, ke Esperanto estas nur por uzo en fermita rondo, tiam kompreneble la iksoj havas ecx plian avantagxon por vi...
 
 
 

Rimarkoj:


a) Grava rimarko: en la h-metodo proponita de Zamenhof notu, ke "ux" skribigxas "u" sen aldono de "h". Kelkaj kiel ekzemple ERA tute erare skribas "Euhropo".
--  http://web.radicalparty.org/pressreview/print_right.php?func=detail&par=7051
Tio ne aspektas bele, kaj tial kontrauxas la originalan celon de la h-metodo.
 

b) En la 1890-aj jaroj en letero al la cxefa gazeto redaktita de Zamenhof oni ankaux proponis la "c`" (posta inversa apostrofo) metodon :
Sinjoro Fr. Vl. Lorenc konsilas, ke la presejoj, kiuj ne havas la signetojn superliterajn, uzu anstataux ili kaj anstataux "h" - apostrofon returnitan post la litero; ekzemple "ac`eti" anstataux "acxeti" au "acheti". De nia flanko ni devas nur peti, ke se oni volos uzi tiun cxi konsilon, oni ne forgesu klarigi en la komenco de la presata verko la signifon de tiu cxi returnita apostrofo. La Esperantisto 1890 N-ro 23 pagxoj 54-55

c) Nuntempe disvastigxas ankaux la 'c (antauxa apostrofo) au c' (posta apostrofo) metodoj (cxefe inter italoj). Persone mi pensas, ke certe aspektas pli bele ol la iksoj, sed mi iom timas, ke pro la distrancxado de la vortoj povas okazi miskomprenoj flanke de la publiko ("g'ardeno" legita kiel "g'   ardeno" pro la alia uzo de la apostrofo en la naciaj lingvoj: "it's nice", "c'est joli" ktp...)

cx) La miskonvertado de "Linux" per la x-metodaj konvertiloj versxajne estas la cxefa kauxzo de gxia esperantigo al "Linukso". Kaj poste por resti kohera oni devis ankaux esperantigi "Windows" al "Vindozo" ktp... kvankam temas pri produktomarko.

d) Estas fakto, ke per la h-metodo kelkaj vortoj aspektas iom acxe, ekzemple "shanghighi".
Sed la granda plimulto kiel "shi", "chevalo", ktp... ne sxokas la okulojn de "ekstera" leganto, kiel cxiu vorto enhavanta ikson.

e) Kelkfoje la x-emuloj timas ke la h-metodo riskas tute anstatauxigi la supersignojn.
Mi neniel apogas tiujn, kiuj volas tute anstatauxigi la normalan alfabeton per la h-metodo. "Unu litero - unu sono" estas grava eco de internacia lingvo. Laux mi 99% de la uzantoj de la h-metodo neniel volas forigi la cxapelojn el la lingvo.
Tiun argumenton oni povus fakte returni kontraux la x-metodo cxar oni jam eldonis (paperan) libron per la x-metodo, kvankam nuntempe estas facile printi la cxapelitajn literojn. Ankaux estas facile krei retejojn kun la normala alfabeto, tamen kelkaj (kreitaj nuntempe) ekzistas nur en x:
http://verdverd.most.org.pl/t014.htm
http://ranto.eu/?M=A
http://www.gvidilo.org/

f) Plia signo de la fanatikeco de kelkaj x-istoj: estas la elekto de reteja nomo: Ikso.net.
Alia ekzemplo: En la originala elektronika manuskripto de "Esperanto, la nova latino de la eklezio" Ulrich Matthias prave uzis "c^" kiel interna formato en la esperantlingvaj ekzemplofrazoj (http://www.u-matthias.de/latino/latein.htm). Sed la tradukistoj de la angla kaj la franca versio sxangxis tion al iksoj. Vidu: http://www.u-matthias.de/latino/latin_en.htm kaj http://www.u-matthias.de/latino/latin_fr.htm. Pro tio nun la franca versio estas neuzebla, cxar gxi ne estas konvertebla kaj printebla per normala alfabeto pro la multaj francaj vortoj, kiuj estus erare konvertitaj cxar enhavas "x" (deux, merveilleux. ktp...).

g) Vidpunkto(j) de la akademianoj
http://www.akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_1_2006.html
[...]
Nur kiam la cirkonstancoj ne permesas uzi la gxustajn supersignojn, kaj kiam pro apartaj bezonoj la Fundamenta anstatauxa skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u) ne estas oportuna, oni povas anstatauxigi la supersignajn literojn per aliaj signoj aux signokombinoj.
[...]
Pro tio la Akademio de Esperanto konfirmas, ke la sola alfabeto de Esperanto estas tiu de la Fundamenta Gramatiko, al kiu aldonigxas samloke jena rimarko: "Presejoj, kiuj ne posedas la literojn cx, gx, hx, jx, sx, ux povas anstataux ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u."

h) Pli malbelaspekta ol la x-metodo mem estas gxia varianto kun "w" anstataux "ux". Iu klarigis, ke estas por eviti problemojn kun vortoj kiel "Bordeaux", "Auxiliary" ktp... Tio estas almenaux agnosko, ke ekzistas problemo dum konvertado ankaux por la x-metodo. Sed cxu oni en esperanta teksto neniam skribas "G. B Shaw", "Sumbawa", "Stanislaw", "Dawson", "Lewis Carrol", "Newsweek", "Matthew", "St. Andrews", "Brewer" aux "Zbigniew Galor" ?

hx) En interretaj pagxaroj kiel ekzemple Ipernity bedauxrinde dauxre trovigxas homoj, kiuj publikigas tekstojn en Esperanto kun iksoj. Uzante la senpagan programeton EK eblas uzi la normalan alfabeton de Esperanto en Ipernity (ecx en la titoloj).
Plie, la lobio de la iksemuloj atingis, ke Ipernity se uzata per la esperanta interfaco auxtomate konvertu "cx gx hx jx sx ux" ktp al "cx gx hx jx sx ux". Atentu, tio nur funkcias se sube de la Ipernity-retpagxo vi elektis kiel lingvo "Esperanto" antaux ol premi "verki novan artikolon". Tio estas tre praktika afero. Uzu tiun eblecon (aux EK!) por ne montri al la publiko esperantajn tekstojn kun iksoj.
Tamen la iksemuloj ne antauxvidis kelkajn problemojn:
Unue se vi skribas artikolon en alia lingvo kiel la franca aux la angla en kiu aperas vortoj kun "ux" kiel ekzemple "ceux", "deux", "auxiliary" ktp... ili estos fusxitaj ekzemple vidu: http://www.ipernity.com/blog/48442/97336/comment/3239209#comment3239209).
Due se la artikolo enhavas TTT-adreson en kiu trovigxas ikso, pro la auxtomata konvertado la ligilo ne plu funkcios (vidu: 
http://www.ipernity.com/blog/22786/105605/comment/3547961#comment3547961). Do pro tio se vi skribas artikolojn en pluraj lingvoj vi dauxre devas memori sxangxi la lingvon de la interfaco sube...

Se la iksemuloj bonvolus pensi per la propra cerbo anstataux nur blinde sekvi modon ili ekkonscius, ke kvankam suficxe bona por auxtomata konvertado, la iksmetodo ne estas perfekta. Kaj tiel en Ipernity ili petintus skripton por konverti el "c^", "^c" aux "c`" al "cx" kaj ne el "cx".
 
 

Pliaj legajxoj:

 
Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu
 



ehxo sxangxo cxiu jxauxde EHXO SXANGXO CXIU JXAUXDE
+ facile tajpebla.
+ konservas la alfabetan vicordon ("sx" post "s" ktp...)
- aspektas klingone.
- "x" trovigxas en nacilingvaj tesktoj
  "Chaux-de-Fond", "auxiliary", "auxiliaire", "Malraux", "Linux"
  do ne vere uzebla por auxtomata konvertado

eh`o s`ang`o c`iu j`au`de EH`O S`ANG`O C`IU J`AU`DE
renversita apostrofo
+ ne tro distrancxas la vortojn
+ "`" ne trovigxas en normala teksto,
  do uzebla por auxtomata konvertado
- ne konservas la alfabetan vicordon

e`ho `san`go `ciu `ja`ude E`HO `SAN`GO `CIU `JA`UDE
antauxa renversita apostrofo
+ ne tro distrancxas la vortojn
+ "`" ne trovigxas en normala teksto,
  do gxi estas uzebla por auxtomata konvertado
- ne konservas la alfabetan vicordon

ehho shangho chiu jhaude EHHO SHANGHO CHIU JHAUDE
+ facile tajpebla. Aspektas pli nature ekz. itale "chiave", "chiamare",
  "orecchio", "ghepardo", "preghiera", lunghezza"
  angle "Who", "what", "which", "fish", "ship"
+ proponita de Zamenhof
- problemoj kun nacilingvaj vortoj, kaj kun kelkaj eo-vortoj kiel "senchava", "bushaltejo", ktp...

eh^o s^ang^o c^iu j^au~de EH^O S^ANG^O C^IU J^AU~DE
+ au~tomate konvertebla
- distranc^as la vortojn. Ne konservas la alfabetan vicordon por la etaj literoj

e^ho ^san^go ^ciu ^ja~ude E^HO ^SAN^GO ^CIU ^JA~UDE
+ iom malpli distran^cas ^car por oftaj vortoj "^ciu", "^si" "^gi"
- Ne konservas la alfabetan vicordon

eh'o s'ang'o c'iu j'au'de EH'O S'ANG'O C'IU J'AU'DE
Itala
+ malpli distranc'as la vortojn ol "^"
- miskomprenebla: en la unuaj jaroj de Eo oni uzis apostrofon por distrancxi la radikojn kaj okazis miskomprenoj: ekzemple c'iu aspektas kiel du vortoj: "c" kaj "iu"
- kolizias kun normala apostrofo
- ne konservas la alfabetan vicordon

e'ho 'sang'o 'ciu 'ja'ude E'HO 'SAN'GO 'CIU 'JA'UDE
+ malpli distranc'as la vortojn ol "^"
- miskomprenebla: en la unuaj jaroj de Eo oni uzis specialan signeton por distrancxi la radikojn kaj okazis miskomprenoj: ekzemple c'iu aspektas kiel du vortoj: "c" kaj "iu"
- kolizias kun normala apostrofo
- Problemo dum konvertado: de l'homo, Mc Donald's, Andrew's, 'stas,
- Ne konservas la alfabetan vicordon

eh*o s*ang*o c*iu j*au*de EH*O S*ANG*O C*IU J*AU*DE
stela metodo.
+ "*" facile tajpebla.
+ plac*as al stelemuloj ;) .
- "*" ofte estas uzata en komputilaj programoj por sekvo da literoj
  ekzemple por anstatau*igo
- Ne konservas la alfabetan vicordon

eh>o s>ang>o c>iu j>au<de EH>O S>ANG>O C>IU J>AU<DE
okcidenta vento
+ sufic>e bone aspektas
- Ne konservas la alfabetan vicordon
- Problemoj kun la html formato

eh}o s}ang}o c}iuj}au{de
+ konservas la alfabetan vicordon
+ ne tro distrancxas la vortojn

eh~o s~ang~o c~iu j~au~de EH~O S~ANG~O C~IU J~AU~DE
serpenta
+ konservas la alfabetan vicordon
- en vortaroj "~" ofte estas mallongilo por la pridifinata vorto

eh#o s#ang#o c#iu j#au#de
eh|o s|ang|o c|iu j|au|de
eh)o s)ang)o c)iuj)au(de
eh=o s=ang=o c=iuj=au=de
eh-o s-ang-o c-iuj-au-de
eh+o s+ang+o c+iuj+au+de
eh"o s"ang"o c"iuj"au"de (Kalocsay)
eh°o s°ang°o c°iu j°au°de
eh_o s_ang_o c_iu j_au_de
eh:o s:ang:o c:iu j:au:de
s²uoj ³µ

e`ho `san`go `ciuxja`ude

e|ho |san|go |ciu|ja|ude

e[ho [san[go [ciu[ja]ude

e{ho {san{go {ciu{ja}ude

e/ho /san/go /ciu/ja/ude

e°ho °san°go °ciu °ja°ude

e_ho _san_go _ciu_ja_ude

e~ho ~san~go ~ciu~ja~ude

e#ho #san#go #ciu#ja#ude (kiel en muziko)

e:ho :san:go :ciu:ja:ude

e+ho +san+go +ciu+ja+ude

e1ho 1san1go 1ciu1ja1ude
 
 
 

e'h`o 's`an'g`o 'c`iu 'j`a'u`de E'H`O 'S`AN'G`O 'C`IU 'J`A'U`DE
 
 

qwyx
ehyo syangyo cyiujyauyde

eh%o s%ang%o c%iu j%au%de EH%O S%ANG%O C%IU J%AU%DE

e¶o þan&oslasx;i&oslasx;o æiu ¼aýde E¦O ÞAN&Oslasx;O ÆIU ¬AÝDE
Lat-3
- bezonas litertipon

eÄ¥o ÅanÄiÄo Äiu ĵaÅ&sxy;de EĤO ÅANÄO ÄIU Ä´AŬDE
Unikodo
+ plej bona solvo post 2-3 jaroj
- bezonas litertipon kaj modernan komputilon

adieux afflux antiauxin, auxanometer, auxiliar bauxite bruxism flux, deluxe
dux influx lux microlux Luxemburg redux reflux, tuxedo
duxford

adieux bordeaux jeux, bureaux
Roux , Doux, Malraux, Linux
Cuxhaven
La Chaux-de-Fonds
Shaw
Brewer

cxez cxanger procxain cxose

txey txink txougxt fisx mucx sxop batx txree wxy eitxer