Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] (unikodo) (cx) (c`) (^c) (lat3)

Kontra~u esperanta naciecismo kontra~u verdetnismo

La homaro ne bezonas plian nacion, sed INTERnacian lingvon.
La homaro ne bezonas plian popolon, sed interpopolan lingvon.

   -     - 

"Zamenhof-tago estas la nacia festo de Esperantujo"  
Prezidanto de landa asocio




En tiu teksto mi uzas la vorton "naciecismo" kaj ne "naciismo" ^car estas klare, ke krom kelkaj ekstremuloj neniu volas vere krei ^staton. Tamen, en la pasinteco estis provo fari tion sur insuleto kaj nuntempe aperis la "Esperanto civito".

En la tiel nomata Esperanto-"movado" nerefuteble abundas la simboloj je naciecismo :
flago, himno, legendoj, mitologio, naciaj herooj, persona kulto, estis e^c provo pri propra monunuo ("steloj"). Tiu nacio jam havas nomon "Esperantujo/io".

La unua problemo kun tiuj "folklora^joj", krom la sekteca aspekto, konsistas je tio, ke la esperanto-uzantaro ne donas klaran bildon al la ekstera mondo. Ekzemple post la kongreso en Valenco, onklino mia pensis, ke Esperanto estas lingvo, kiun oni parolas en tiu regiono. Kiel varbi pri nenacia ne~utrala INTERnacia lingvo montrante tiom da naciecaj simboloj?

La dua problemo estas, ke la esperanto-uzantaro aparti^gas de la "ekstera mondo" por nur flegi la Esperanto-"kulturon" en iu "l'art pour l'art" konduto. Pli kaj pli forgesi^gas, ke la vera nomo de tiu lingvo estas "lingvo internacia" kaj ^gi estis kreita por faciligi la interpopolan komunikadon. ^Car ili volas, ke la kara lingvo similu kaj aspektu kiel nacia lingvo ili ^sveligas ^gin per nenecesaj balastaj neologismoj (kurta, liva, lanta, febla ....) kvaza~u rano kiu volus esti pli granda ol bovo. Forgesante la vortojn de la iniciatinto kiu avertis, ke la internacia lingvo havas estontecon nur "se ni zorgeme konservos al nia lingvo ^gian simplecon kaj facilecon". Lingvo INTERnacia estas en tute alia kategorio ol lingvo nacia.

Jen cita^jo el prelego de Claude Piron okaze de kunveno en Cully,
Svislando, en septembro 1994 :

"la Manifesto de Ra~umo, la~u mia vidpunkto, preteratentas gravan aspekton de esperanto, t.e., la rolon, kiun ^gi povas ludi en la mondo por elimini multajn suferojn au kulture dan^gerajn situaciojn, kiujn la du aliaj sistemoj, la burokrata kaj la sova^gkapitalisma, konstante pligravigas.
[...]
Mi kredas, ke la esperantistoj havas respondecon tiurilate. Ili estas en la situacio de kuracisto, kiu scias pri metodo povanta malpezigi suferon : li havas la respondecon diskonigi ^gin, e^c se liaj fortoj estas minimumaj, e^c se la socio, pro sia natura inerteco, pro la forto de la egoismaj interesoj, au pro timoj vivantaj, nekonsciate, funde de la psiko, kontra~uas lin per intensa rezisto."


Surbaze de tiu metaforo, oni povas diri ke la "esperantistoj" havas kuracilon, sed ili uzas ^gin nur egoisme kiel drogo por la propra ^guo (por ^svebi inter verdaj nuboj).

Universala Esperanto-Asocio montru la ekzemplon kaj forigu la flagon kaj la himnokantadon de la Universalaj Kongresoj.





Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu
Decembro 2000

Reagoj al la teksto:

Verdetnismaj (Ra~umistaj) gazetoj kiel "Heroldo komunikas" (esperanto.pl/esperantio.net) en la numero 126 sub la titolo "UEA ^cu ra~umisme deviacia" reagis al tiu artikolo ^cefe al la lasta frazo.

Pri tiu lasta frazo mi aldonas parton el la fundamenta Principaro de Informado pri la Internacia Lingvo (Principaro de Frostavallen) : "Doni al la Esperanto-Movado sektecan karakteron (tro multe da steloj kaj flagoj, kanti la himnon kaj aliajn kantojn en nekonvenaj tempo kaj loko)".
La~u mi ina~uguro de Universala Kongreso kiam ^ceestas ^statprezidantoj a~u aliaj gravuloj estas "nekonvena tempo kaj loko".
 

^Serco:
Prezidanto Bush decidis lerni Esperanton. Rice demandas lin: „Kial precipe Esperanton, vi ja apena~u scipovas la anglan kaj hispanan?“ – „Nu mi vidis, ke ankora~u neniam usona ^statestro vizitis Esperantion kaj tial mi tion volas tuj fari kaj nature volas saluti la homojn tie en ilia lingvo.“ El http://www.esperanto.ch/komentoj/sxercoj.html