Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] (unikodo) (cx) (c`) (^c) (lat3)

Kontraux esperanta naciecismo kontraux verdetnismo

La homaro ne bezonas plian nacion, sed INTERnacian lingvon.
La homaro ne bezonas plian popolon, sed interpopolan lingvon.

   -     - 

"Zamenhof-tago estas la nacia festo de Esperantujo"  
Prezidanto de landa asocio




En tiu teksto mi uzas la vorton "naciecismo" kaj ne "naciismo" cxar estas klare, ke krom kelkaj ekstremuloj neniu volas vere krei sxtaton. Tamen, en la pasinteco estis provo fari tion sur insuleto kaj nuntempe aperis la "Esperanto civito".

En la tiel nomata Esperanto-"movado" nerefuteble abundas la simboloj je naciecismo :
flago, himno, legendoj, mitologio, naciaj herooj, persona kulto, estis ecx provo pri propra monunuo ("steloj"). Tiu nacio jam havas nomon "Esperantujo/io".

La unua problemo kun tiuj "folklorajxoj", krom la sekteca aspekto, konsistas je tio, ke la esperanto-uzantaro ne donas klaran bildon al la ekstera mondo. Ekzemple post la kongreso en Valenco, onklino mia pensis, ke Esperanto estas lingvo, kiun oni parolas en tiu regiono. Kiel varbi pri nenacia neuxtrala INTERnacia lingvo montrante tiom da naciecaj simboloj?

La dua problemo estas, ke la esperanto-uzantaro apartigxas de la "ekstera mondo" por nur flegi la Esperanto-"kulturon" en iu "l'art pour l'art" konduto. Pli kaj pli forgesigxas, ke la vera nomo de tiu lingvo estas "lingvo internacia" kaj gxi estis kreita por faciligi la interpopolan komunikadon. Cxar ili volas, ke la kara lingvo similu kaj aspektu kiel nacia lingvo ili sxveligas gxin per nenecesaj balastaj neologismoj (kurta, liva, lanta, febla ....) kvazaux rano kiu volus esti pli granda ol bovo. Forgesante la vortojn de la iniciatinto kiu avertis, ke la internacia lingvo havas estontecon nur "se ni zorgeme konservos al nia lingvo gxian simplecon kaj facilecon". Lingvo INTERnacia estas en tute alia kategorio ol lingvo nacia.

Jen citajxo el prelego de Claude Piron okaze de kunveno en Cully,
Svislando, en septembro 1994 :

"la Manifesto de Rauxmo, laux mia vidpunkto, preteratentas gravan aspekton de esperanto, t.e., la rolon, kiun gxi povas ludi en la mondo por elimini multajn suferojn au kulture dangxerajn situaciojn, kiujn la du aliaj sistemoj, la burokrata kaj la sovagxkapitalisma, konstante pligravigas.
[...]
Mi kredas, ke la esperantistoj havas respondecon tiurilate. Ili estas en la situacio de kuracisto, kiu scias pri metodo povanta malpezigi suferon : li havas la respondecon diskonigi gxin, ecx se liaj fortoj estas minimumaj, ecx se la socio, pro sia natura inerteco, pro la forto de la egoismaj interesoj, au pro timoj vivantaj, nekonsciate, funde de la psiko, kontrauxas lin per intensa rezisto."


Surbaze de tiu metaforo, oni povas diri ke la "esperantistoj" havas kuracilon, sed ili uzas gxin nur egoisme kiel drogo por la propra gxuo (por sxvebi inter verdaj nuboj).

Universala Esperanto-Asocio montru la ekzemplon kaj forigu la flagon kaj la himnokantadon de la Universalaj Kongresoj.





Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu
Decembro 2000

Reagoj al la teksto:

Verdetnismaj (Rauxmistaj) gazetoj kiel "Heroldo komunikas" (esperanto.pl/esperantio.net) en la numero 126 sub la titolo "UEA cxu rauxmisme deviacia" reagis al tiu artikolo cxefe al la lasta frazo.

Pri tiu lasta frazo mi aldonas parton el la fundamenta Principaro de Informado pri la Internacia Lingvo (Principaro de Frostavallen) : "Doni al la Esperanto-Movado sektecan karakteron (tro multe da steloj kaj flagoj, kanti la himnon kaj aliajn kantojn en nekonvenaj tempo kaj loko)".
Laux mi inauxguro de Universala Kongreso kiam cxeestas sxtatprezidantoj aux aliaj gravuloj estas "nekonvena tempo kaj loko".
 

Sxerco:
Prezidanto Bush decidis lerni Esperanton. Rice demandas lin: „Kial precipe Esperanton, vi ja apenaux scipovas la anglan kaj hispanan?“ – „Nu mi vidis, ke ankoraux neniam usona sxtatestro vizitis Esperantion kaj tial mi tion volas tuj fari kaj nature volas saluti la homojn tie en ilia lingvo.“ El http://www.esperanto.ch/komentoj/sxercoj.html