Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] (unikodo) (cx) (c`) (^c) (lat3)

Partoj el artikolo de Ivo DURWAEL (tiam estrarano pri informado) el la revuo Esperanto de januaro 1991 p.7

Substrekoj kaj rimarkoj de TS.
 

Kiel rekrei la bildon de Esperanto?

 

Renovigi fus`itan bildon

Se la ideo estas bona, sed ne allogas la publikon, tio signifas ke la bildo pri Esperanto estas fus`ita.

Jam de kvar jaroj, FEL anstatau`igas la frazon "Esperanto, la internacia lingvo" per "Esperanto, internacia lingvo".

Ni montris la stelon kaj la jubilean simbolon al niaj tiamaj profesiaj konsilantoj. Stelo ne estas specifa [1], la jubilea simbolo jes. C`i tiu krome aspektis pli moderna kaj permesis pli da modernaj grafikaj arang`oj. Kune ni venis al la konkludo ke, se ni volas fundamentan s`ang`ig`on en nia movado, ni ankau` s`ang`u la eksteran aspekton. Ni konsciig`is ke tio provokos s`okon [2], sed samtempe kreos fruktodonan momenton por repensi la tutan agadon. Intertempe pli kaj pli da landoj kaj fakaj asocioj kaj lokaj kluboj, precipe la plej dinamismaj, ekaplikas la jubilean simbolon. De post 1987 ankau` UEA [...].

Ju pli da asocioj uzos tiun specifan rekonilon, des pli forta estos la subkonscia fres`a impreso pri Esperanto, kiel io renasking`anta. Mi petas al c`iuj Esperanto-asocioj, kiuj ne jam faris tion, imiti la ekzemplon de UEA kaj de tiom da aliaj elstaraj ligoj: sisteme uzi la jubilean simbolon, en la au`tenta formo, sen aldono de io ajn en la simbolo [3], sed lau` bezone kun nacilingva aldono de "Esperanto, internacia lingvo".

Ni estu pretaj akcepti ion, kio ne plac`as al ni persone, por veni al pli da kohereco. Ni akceptu la ideon, ke nia movado bezonas fres`an veston, eksterigitan per nova komuna domstilo, por kontrau`i la svagan bildon de iu movado, kiu vivas multloke iom kas`ite kaj strebas al nerealisma iluzio.
 
 

Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu
Novembro 2001

Rimarkoj (10 jaroj poste)

[1] Stelo ne nur ne estas specifa sed ec` povas kau`zi neoportunajn subkonsciajn asociaj`ojn (komunista stelo, stelo sur armeaj veturiloj ktp...).

[2] Ec` hodiau` kiam oni tus`as tiun temon, g`i c`iam kau`zas polemikon.

[3] Bedau`rinde oni tute ne sekvis tiun konsilon de Durwael. Inter la, ne tro multaj (dinamismaj), asocioj kiuj uzas la jubilean simbolon, la plimulto aldonis al g`i etan stelon kvazau` iu duonsolva kompromiso.

Vidu ankau`:
Artikoloserio pri informado de Ivo DURWAEL (tiam estrarano pri informado de UEA), kiu aperis en la revuo Esperanto.