Antauxparolo
Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

Antauxparolo

Antauxparolo

Traduki verkon ne estas traduki gxiajn vortojn kaj ilin arangxi laux gramatika maniero. Same oni ne devas nomi traduko verkon inspiritan en ne samlingva teksto.

Ambaux-flankajn ekstremojn oni penis eviti cxi tie pere de traduko kiel eble plej lauxvorta. Kompreneble cxiu alineo de la hispana originalo aperas cxiuokaze tradukita en aparta esperanta alineo.

En cxiuj okazoj ecx duban, nebulan, sencon de la originalo oni penis konservi, esceptinte tiujn okazojn kie klareco postulis simplan alian vortordon.

Tute konscie oni rifuzis kompari onian personan interpreton kun tiu de aliaj tradukoj pro tio ke oni deziras iamaniere konservi la cxarman naivecon de la originalo sxprucinta de eble ne multe klera eksmilitisto.

Dankon mi esprimas cxi tie al cxiuj lingvaj, enhavaj kaj arangxaj kunlaborantoj; sed per aparta maniero al S-ro José Marinez, el Zaragoza (Hispanujo) pro tio ke li zorge korektis la tutan esperantan tekston; kaj al mia frato Karlo kies malavareco ebligis la eldonadon.

Zaragoza (Hispanujo), novembro 1950-a.

Euxma.

Novaj radikoj (1) Kontempli=Intence okupi la animon pri Dio aux pri la veroj de nia sankta religio.

(2) Kontrico=Doloro kaj pento pro tio ke oni ofendis Dion, cxar Li estas tia kaj inda esti amata antaux cxio.

(3) Misterio=Cxiu epizodo de la sankta vivo, suferado kaj morto de Kristo nia Sinjoro, aparte rigardata.

Novaj signifoj (4) Verbo=Dua persono de la Triunuo.

(5) Limbo=Restadejo de la animoj de la malnovaj sanktuloj kaj patriarkoj atendantaj la elacxeton de la homa genro.

(6) Stacio=Nedeviga vizito al templo aux altaro sin detenante antaux la Sanktega Sakramento. Cxiu tiama pregxaro.

Aperas inter kurbaj krampetoj(-): a)cxiuj vortoj aldonitaj de la tradukinto por atingi konvenan komprenon de la alineo.

b)la tradukoj de cxiu originala latina frazo, laux antauxkopiata teksto de Sankta Ignacio.

c)la sinsekvaj numeroj apartenantaj al cxiu nova (ekster S.A.T. vortaro) radiko, aux al nova proponita senco de ekzistanta radiko.

cx)la precizaj citajxoj de la Sanktaj Skribajxoj.

Aperas inter nekurbaj krampetoj «-»:

a)la margxenaj sinsekvaj numeroj de la hispana eldono de cxi tiu verko laux "El Mensajero del Corazón de Jesús" ("La mesagxisto de la Jesua Koro") kaj ties citajxoj.

b)la frazoj kiujn la sankta verkisto eltiris el la Sanktaj Skribajxoj.

Mallongigoj: S. Mat.=Evangelio de Sankta Mateo. S. Mar.=Evangelio de Sankta Marko. S. L,=Evangelio de Sankta Luko. S. J.=Evangelio de Sankta Johano.

Kien vi iru?

Enkonduka pagxo
Rimarkoj
Unua semajno

Email: esperantomarten@hotmail.com