Rimarkoj
Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

Rimarkoj

JHS

1 Rimarkoj por atingi ian komprenon en la sekvantaj spiritaj ekzercadoj kaj por ke sin helpu tiel la donanto kiel la ilin ricevonta.

1-a rimarko. La unua rimarko estas ke por cxi tiu nomo "spiritaj ekzercadoj" oni komprenas cxiun manieron ekzameni la konsciencon, mediti, kontempli (1), busxe kaj mense pregxi kaj aliajn spiritajn agadojn laux tio kion poste oni diros. Cxar kiel promenado, marsxado kaj kurado estas korpaj ekzercoj, same cxiu maniero prepari kaj antauxzorgi la animon por forsendi el gxi cxiujn neordajn emojn, kaj, foriginte ilin, por sercxi kaj trovi la Dian volon rilate la ordigadon de sia vivo por la anima sano, nomigxas "spiritaj ekzercadoj".

2 2-a La dua estas ke kiu donas al aliulo manieron kaj ordon por meditado aux kontemplado, tiu devas fidele rakonti la historion de tia kontemplo aux medito, nur pasante tra la punktoj per mallonga aux resuma deklaro, por ke la kontemplulo, preninte la veran fundamenton de la historio, pripensante kaj rezonante por si mem kaj trovinte ion kio iomete pliklarigas aux sentigas la historion cxu per propra rezonado cxu tiom kiom la intelekto estas lumigata de la Dia virto; estas ja plia gusto kaj spirita frukto ol se estus la ekzercodonanto multe klariginta kaj pligrandiginta la historisencon; cxar ne la sciegado satigas kaj kontentigas la animon, sed ja tio ke oni sentu kaj gustumu interne la ajxojn.

3 3-a La tria: Cxar en cxiuj sekvantaj spiritaj ekzercadoj ni uzas la intelektajn agojn cerbumante, kaj tiujn de la volo kortusxigxante; ni avertu ke en la agoj de la volo kiam ni parolas busxe aux mense kun Dio nia Sinjoro aux kun Liaj Sanktuloj, necesas niaflanke pli granda riverenco ol tiam kiam ni uzas la intelekton komprenante.

4 4-a La kvara: Cxar por la sekvantaj ekzercadoj oni pretigas kvar semajnojn, pro tio ke ili respondas al la kvar partoj en kiuj dividigxas la ekzercadoj; nome, la unua kiu estas pripensado kaj rigardado de la pekoj; la dua estas la vivo de Kristo nia Sinjoro gxis palmdimancxo inkluzive; la tria, la Suferado de Kristo nia Sinjoro; la kvara, la revivigxo kaj cxieliro metante tri pregxmetodojn; tamen oni ne pensu ke cxiu semajno havos nepre sep aux ok tagojn. Cxar okazas ja ke dum la unua semajno iuj estas pli malrapidaj por trovi tion kion ili sercxas, nome kontricon (2), doloron, larmojn pro siaj pekoj, same cxar iuj estas pli diligentaj ol aliaj, kaj pli agititaj aux provataj de diversaj spiritoj; necesas cxu mallongigi la semajnon cxu gxin plilongigi; kaj same en cxiuj sekvantaj semajnoj; secxante la ajxojn laux pritraktata materio sed pli malpli ili finigxas en tridek tagoj.

5 5-a La kvina: Kiu ricevas la ekzercadojn multe profitas de tio ke li eniros ilin kun granda animo kaj malavareco rilate al sia Kreanto kaj Sinjoro, proponante al Li sian tutan volon kaj liberon por ke Lia Dia Majesto uzu laux Lia sankta volo tiel pri sia persono kiel pri sia tuta havajxo.

6 6-a La sesa: La ekzercodonanato kiam li sentas ke al ekzercanto ne alfluas iaj spiritaj movoj en lian animon, tiel kiel konsoloj aux malkonsoloj, kaj ke li ne estas agitata de diversaj spiritoj; multe li devas demandi lin pri la ekzercadoj; cxu li faras ilin je la fiksitaj tempoj kaj kiamaniere; same pri la aldonoj cxu li ilin diligente faras, petante aparte pri cxiu el tiuj ajxoj.

7 7-a La sepa: Se la ekzercodonanto vidas la ekzercanton malkonsolata kaj tentata, ne montrigxu al li malmole nek malkomplezeme, sed mole kaj glate, donante al li kuragxon kaj fortojn por estonte; kaj malkovrante la ruzojn de la malamiko de homa naturo, kaj preparante kaj pretigante lin por la venonta konsolo.

8 8-a La oka: La ekzercodonanto, laux avertata bezono en la ekzercanto (ke oni parolu al li) pri la malkonsoloj kaj ruzoj de la malamiko kaj same pri la konsoloj, povos priparoli al li la regulojn de la unua kaj 2-a semajno, kiuj estas por koni diversajn spiritojn.

9 9-a La nauxa: Estas rimarkinde, kiam la ekzercanto marsxas tra la ekzercoj de la unua semajno, se li estas persono ne multe klera pri spiritajxoj, kaj se li estas malmilde kaj malkasxe tentata, kvazaux montrante malfacilajxojn por antauxeniri en la servado de Dio nia Sinjoro, nome penojn, honton kaj timon pro la monda honoro k.t.p.; la ekzercodonanto ne priparolu al li la regulojn de diversaj spiritoj de la dua semajno; cxar kiom li profitos de tiuj de la unua semajno, tiom malutilos al li tiuj de la dua, pro tio ke ili estas pli subtila materio kaj pli supera ol tio kion li povas kompreni.

10 10-a La deka: Kiam la ekzercodonanto vidas la ekzercanton batita kaj tentata sub sxajno de bono; tiam estas konvene alparoli lin pri la reguloj de la jam dirita dua semajno, cxar ordinare la malamiko de homa naturo tentas plie sub sxajno de bono kiam la persono ekzercadas sin tra la lumiga vivo, apartenanta al la ekzercoj de la dua semajno, kaj ne tiom tra la puriga vivo kiu apartenas al la ekzercoj de la unua semajno.

11 11-a La dekunua: Al ekzercoprenanto dum unua semajno profitdonas tio ke li ne scias ion ajn pri tio kion li estos faronta dum dua semajno; sed tiamaniere li laboru dum la unua pro trovi la sercxatajxon, kvazaux en la dua li esperus trovi nenian bonajxon.

12 12-a La dekdua: La ekzercogvidanto devas multe atentigi la ekzercoprenanton tion ke, cxar en cxiu el la kvin ekzercadoj aux kontemploj cxiutage farotaj li devas resti po unu horo, li ja cxiam penu por ke sia animo restu sata je la penso ke li dum tuta horo restis en la ekzercado kaj preferinde plie ol malplie. Cxar la malamiko ne malmulte penadas mallongigi la horon de tia kontemplo, meditado aux pregxo.

13 13-a La dektria: Ankaux estas atendinde tio ke, kiel dum konsoltempo estas facile kaj malpeze resti la tutan horon en la meditado, tiel dum la malkonsoltempo estas tre malfacile gxin plenumi; do la ekzerculo, por kontrauxstari la malkonsolon kaj venki la tentojn devas cxiam resti iom plie ol la plenumata horo; por ke oni antauxeniru ne nur en rezisto al malamiko sed ankaux en gxia venko.

14 14-a La dekkvara: La ekzercodonanto, se lividas la ekzercoprenanton konsolata kaj kun granda fervoro, devas atentigi ke li ne faru simplan aux ian ajn sanktan promeson senpripense kaj rapidire; kaj des pli li devas antauxzorgi kaj averti lin ju pli li jugxos lin facilanima. Cxar ecx se rajte oni povas peli alian ke li farigxu religiulo, je kio oni komprenas sanktepromesi obeadon, malricxecon kaj cxastecon; kaj ecx se la bona ago farata sub sankta promeso estas pli merita ol tiu farata sene de gxi, li multe devas observi la personan postenon kaj ulemon kaj kiom da helpo aux gxeno li povos trovi por plenumado de la promesotajxo.

15 15-a La dekkvina: La ekzercodonanto ne devas instigi la ekzercoprenanton pli al malricxo aux promeso ol al iliaj maloj, nek al iu stato aux vivmaniero pli ol al alia. Pro tio ke cxar ekster la ekzercadoj ni povas rajte kaj meritante movi cxiujn personojn kiuj eble havas emecon por ke ili elektu cxastecon, virgecon, diservistecon kaj cxiuspecan evangelian perfekton, tamen en tiaj spiritaj ekzercadoj pli konvene kaj multo pli bone estas, sercxante la Dian volon, ke la Kreanto kaj Sinjoro mem komuniku al sia pia animo bruligante gxin en sia amo kaj lauxdado kaj disponante je gxi tra la vojo kiu pli bone povus al li helpi estontece. Tiamaniere ke la ekzercodonanto ne flankeniru nek klinigxu laux unu parto nek laux alia, sed meze starante kvazaux pesilo, li lasu senpere ke la Kreanto agu kun la kreitajxo, kaj la kreitajxo kun gxia Kreanto kaj Sinjoro.

16 16-a La deksesa: Por tio, nome, por ke la Kreanto kaj Sinjoro agu pli certe en sia kreitajxo, se eble tia animo emas kaj sin klinas al io neorde, tre konvene estas, metante la tutajn siajn fortojn, sin movi por ke li venu al la malo de tio al kio li estas malbone korinklina; tiel se li estas korinklina sercxi kaj akiri metion aux postenon ne pro honoro aux gloro de Dio nia Sinjoro nek pro la spirita sano de la animoj, sed pro siaj propraj profitoj kaj surteraj interesoj, li devas korinklinigxi malen, petegante per pregxoj kaj aliaj spiritaj ekzercoj kaj petante al Dio nia Sinjoro la malon; nome ke li ecx ne deziras tian metion aux postenon nek ion ajn, se Lia Dia Majesto, ordigante siajn dezirojn ne estu sxangxanta sian unuan korinklinon; tiel ke la kialo deziri aux havi cxi tion aux tion estu nur servado, honoro kaj gloro de Lia Dia Majesto.

17 17-a La deksepa: Multe profitdonas tio ke la ekzercodonanto, ne dezirante demandi nek koni la proprajn pensojn kaj pekojn de la ricevanto, estu fidele informata pri la variaj agitoj kaj pensoj kiujn la diversaj spiritoj alportas al li; cxar laux la pli aux malpli granda profito li povas doni al li iujn spiritajn konvenajn ekzercadojn kaj tauxgajn por la bezono de tiu animo tiel agitata.

18 18-a La dekoka: Laux kondicxaro de la personoj kiuj deziras preni spiritajn ekzercadojn, nome konforme al ilia agxo, klereco aux genio devas esti aplikataj tiaj ekzercadoj; por ke ne estu donataj al malklerulo aux malmulte kapablulo ajxojn kiujn li ne povos sengxene porti kaj profiti el ili. Ankaux laux dezirata arangxo oni devas doni al cxiu tion kio pli multe povos lin helpi kaj profitdoni. Do al tiu kiun oni volas helpi por ke li estu instruata kaj por ke li venu je certa grado kontentigi sian animon, oni povas doni la apartan ekzamenon kaj poste la gxeneralan ekzamenon kune kun duonhoro matene la pregxmanieron pri la diordonoj, mortigaj pekoj k.t.p.; rekomendante al li la konfesadon de siaj pekoj en cxiu oka tago; kaj se li povas ricevi la Sakramenton en cxiu dekkvina tago kaj se li pli bone kortusxigxas, en cxiu oka. Cxi tiu maniero estas pli tauxga por personoj pli malkleraj aux ne beletristaj klarigante al ili cxiun diordonon, kaj tiel pri la mortigaj pekoj, ekleziaj ordonoj, kvin sentumoj kaj kompagoj. Ankaux se la ekzercodonanto vidus ke la ricevanto havas malgrandan personecon aux etan naturan kapablon, el kiu oni ne atendas grandan frukton, pli konvene estas doni al li iujn el tiuj malpezaj ekzercadoj gxis kiam li konfesu siajn pekojn; kaj poste, donante al li iajn konsciencekzamenojn kaj ordonon ke li konfesu pli ofte ol li kutimis por sin konservi en la gajnitajxo, ne antauxeniru en elektaferoj nek en iuj aliaj ekzercadoj kiuj forestas el la unua semajno; des pli multe kiam en aliuloj oni povas agi pli profitdone, kaj mankas tempo por cxio.

19 19-a La deknauxa: Al tiu kiu embarasigxas por publikaj aferoj aux per seriozaj entreprenoj, cxu advokato, cxu ingxeniero, prenante horon kaj duonon por ke li sin ekzercadu, parolante al li pri tio por kio la homo estas kreata, oni povas ankaux doni al li dum duonhoro la apartan ekzamenon kaj poste la gxeneralan, kaj manieron sin konfesi kaj preni la Sakramenton, primeditante en tri tagoj matene dum unu horo la unuan, duan kaj trian pekojn; poste, dum aliaj tri tagoj je la sama horo, la mediton pri la proceso de la pekoj; poste, dum aliaj tri tagoj je la sama horo li faru (mediton) pri la punoj koncernantaj al la pekoj donante al li en cxiu el la tri primeditoj la dek aldonojn, sekvante la saman rezonadon, tra la misterioj (3) de Kristo nia Sinjoro, kiun poste kaj dum la samaj ekzercadoj oni klarigas.

20 20-a La dudeka: Al plej senzorga kaj kiel plej multe deziranta profiti, oni donu cxiujn spiritajn ekzercadojn laux sama ordo kiel ili iras, en kiuj ordinare des pli oni profitos ju pli li disiru for el cxiuj amikoj kaj konatoj kaj el cxiu tera prizorgo; tiel kiel elirante el la domo kiel li logxadis kaj luante alian domon aux cxambron por tie logxi kiom eble plej kasxate; tiel ke laux sia placxo li povu alesti cxiutage la sanktan Meson kaj vesprojn ne timante ke la konatoj baru al li tion. El tiu foriro eliras tri cxefaj profitoj inter multaj aliaj: Estas la unua tio ke forirante el multaj amikoj kaj konatoj, kaj ankaux el multaj ne bone ordigitaj aferoj, por sekvi kaj lauxdi Dion nian Sinjoron, ne malmulte oni meritas antaux Lia Dia Majesto; la dua, restante tiamaniere apartigita ne havante la intelekton dispecigata en multaj ajxoj, sed metante sian tutan zorgon en unu sola, nome en servado de sia Kreanto kaj en profito de sia propra animo, li uzas siajn naturajn kapablojn pli libere por sercxi diligente tion kion li tiom multe deziras; la tria ju pli nia animo trovigxas sola kaj apartigita, des pli gxi tauxgigxas por sin apudigi kaj trafi al sia Kreanto kaj Sinjoro; kaj ju pli tiel sin apudigas, des pli sin pretigas por ricevi gracojn kaj donacojn el Lia Dia kaj plej granda Boneco.

21 Spiritaj ekzercadoj por venki sin mem kaj ordigi sian vivon ne decidante pro iu ajn malorda emo.

22 ANTAUXSUPOZO

Pro ke kaj tiu kiu donas la spiritajn ekzercadojn kaj tiu kiu ilin ricevas sin pli helpu kaj profitu, oni devas ja antauxsupozi ke cxiu bona kristano devas esti pli inklina akcepti la proponon de la proksimulo ol gxin kondamni; kaj se li gxin ne povas akcepti, li sercxu kiamaniere li komprenas gxin, kaj se li gxin malbone komprenas, korektu lin ame; kaj se tio ne suficxas, li sercxu cxiujn konvenajn rimedojn por ke bone gxin kompreninte, gxi estu akceptita.

Enhavo

Enkonduka pagxo.
La tradukinto prezentas la verkon.
Unua semajno

Email: esperantomarten@hotmail.com