Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] (unikodo) (cx) (c`) (^c) (lat3)

Zamenhof perfidata

 
 

Zamenhof-tago/-festo?

En letero publikigita en 1906 (Originala Verkaro V n-ro 24) li skribis pri la propono elekti festotagon por la esperantistoj:
 

"La ideo per si mem ŝajnas al mi bona, sed mi ne povas aprobi la proponon, ke por tiu ĉi festotago oni elektu mian tagon de naskiĝo. Se la ideo per si mem estos akceptita de la esperantistoj, tiam estos necese elekti iun alian tagon, ekzemple:
a) tagon de la malfermo de la unua kongreso esperantista,
b) aŭ la unuan tagon de la kalendara printempo (por la norda duonglobo, kiel simbolon de la printempo, kiun nia afero promesas al la homaro;
c) aŭ la tagon en kiu en la jaro 1878 la unua rondeto esperantista proklamis la finitecon kaj la oficialan komencon de ekzistado de la lingvo Esperanto (17. de Decembro);
ĉ) aŭ iun alian tagon laŭ elekto de la esperantistoj."
 
 

El "http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-festotagoj"
 


 
 

Lingvo?

"Mi rimarkis tiam, ke tre granda amaso da vortoj pure radikaj (ekz. "patrino", "mallarĝa", "tranĉilo" k.t.p.) povas esti facile transformitaj en vortojn formitajn kaj malaperi el la vortaro."
Letero al Borovko

"Ĉe la kreado de detalaj teĥnikaj vortaroj la specialistoj devas sin gvidi je tiuj samaj reguloj, laŭ kiuj oni kreas ilin en ĉiuj lingvoj, t. e. :
1) Antaŭ ĉio oni demandas sin, ĉu tia vorto ne ekzistas jam en la komuna lingvo; ekzemple, se velocipedisto bezonas la vorton "rado", li kompreneble ne kreos novan vorton, sed prenos la vorton ekzistantan jam en la komuna vortaro.
2) Se oni scias, ke la bezonata vorto ankoraŭ ne ekzistas, t. e. simple ne estis ankoraŭ uzata, oni penas krei la vorton el la aliaj radikaj vortoj, kiuj jam ekzistas en la lingvo. Ekzemple, se en ia juna lingvo la unuan fojon devas aperi matematika verko, la verkanto, bezonante esprimi ekzemple "multobligi", "dividato", au "triangulo", kreos tiujn vortojn facile el la vortoj jam ekzistantaj en la vortaro.
3) [nur tiam uzi novan radikon, uzante internacian formon au ĉerpante el naciaj lingvoj]"
Lingvo Internacia 1896 N-roj 6-7 paĝoj 101-103 plena verkaro p. 215

ĉipa, dista, febla, hati, 
kurta, liva, lontana, mava, 
pita, poka, tarda ktp... 


 
 

Kreinto aŭ iniciatoro?

"Mi ne volas esti kreinto de la lingvo, mi volas nur esti iniciatoro."

 

-


La vorton "kreinto" oni skribis eĉ sur lian tombon

 
 
 

Majstro?

"Kelkaj esperantistoj ŝatis nomi lin kara Majstro, kion Zamenhof rifuzis."
http://eo.wikipedia.org/wiki/L._L._Zamenhof

"Esperantistoj nomis lin La Majstro, sed mem Zamenhof ne ŝatis tiun nomon"
http://esperanto.info/eo/bazaj_informoj/la_iniciatinto/la_iniciatinto_l_l_zamenhof
 
 

"Mi petas vin, ke de la nuna momento vi ĉesu vidi en mi "majstron", ke vi ĉesu honori min per tiu titolo."
[...]
"Nomu min per mia nomo, nomu min fondinto de la lingvo, aŭ kiel vi volas, sed mi petas vin, ne nomu min plu "majstro", ĉar per tiu morale tro liganta nomo vi malliberigas nian aferon."
Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912 

En interreto vi trovos 48,600 trafojn por la serĉo "majstro Zamenhof"
http://www.google.hu/search?gbv=2&hl=en&q=majstro+Zamenhof&meta=
 

Antaŭ kelkaj jaroj en la pariza klubo virineto fanfaronis, ke dum surstrata agado ŝi disdonis fotojn de Zamenhof al la preterpasantoj...
Ŝi ne estas la sola fari tiajn strangaĵojn, vidu la subajn bildojn:
 

Bildo trovita en interreto, komparu kun la apudaj:




  --   --   -- 


 
 

Krome

"Antaŭ ol mi formetas de mi ĉian oficialan rolon en nia afero, mi ankoraŭ la lastan fojon admonas vin: LABORU ĈIAM EN PLENA UNUECO, EN ORDO KAJ KONKORDO
[...]
NENIAM PERMESU, KE EN NIA AFERO REGU LA PRINCIPO: "KIU PLI LAŬTE KRIAS, TIU ESTAS PRAVA."
L.L.Zamenhof en la 8-a Universala Kongreso de Esperanto, en Krakovo, en 1912:
 
 

Konkludo

Estas kontraŭ la volo de Zamenhof nomi lin "Majstro", "kreinto de Esperanto" kaj ligi festotagon al lia naskiĝtago.
Tia persona kulto ne nur ne plaĉus al li sed krome aspektas ege sektece.
Zamenhof certe estis unu el la grandaj pensuloj de la lastaj du jarcentoj. Por digne memorii pri li anstataŭ ikonoj kaj Zeoj estus pli bone legi liajn verkojn ekzemple la Originalan Verkaron* kaj respekti la Fundamenton.
Li ne laboregis dum jardekoj por ke pensiuloj feriumetu ĉiujare en alia lando kaj por ke gejunuloj nur dancadu la tutan nokton laŭ la muziko de hispana kanto.

Pri Zamenhof-tago: indus renomi ĝin "festo de Esperanto" aŭ "Esperanto-tago" (kiel kelkaj jam proponis) kaj ŝovi ĝin al la 17a de decembro, datreveno de la tago en kiu en la jaro 1878 Zamenhof kun samlernejanoj festis la finitecon kaj la oficialan komencon de ekzistado de la lingvo Esperanto.
 

La 15an de decembro 2007
 

Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu
[indekso]

*Verkaro de Zamenhof, kompilita de J. Dietterle, Hirt & Sohn, Leipzig, 1929. Multaj el tiuj tekstoj estas nun jam troveblaj en interreto.

Vidu ankaŭ: