Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!
[indekso] [unikodo] [cx] [c`] [^c] [lat3]

Pri la reformoj


En la unua tempo, vidante, ke nia afero progresas tre malrapide kaj malfacile, multaj esperantistoj pensis, ke la kau`zo de tio kus`as en nia lingvo mem, ke, se ni nur s`ang`os tiun au` alian detalon, la mondo tuj venos al ni en granda amaso. Tiam venis la periodo de la granda postulado de reformoj. Felic`e tiu periodo dau`ris ne longe. La esperantistoj baldau` konvinkig`is, ke veni al ia komuna, c`iujn kontentiganta kaj silentiganta interkonsento pri la esenco de la reformoj estas tute ne eble, kaj la ekstera mondo, kiun la reformemuloj celis, restis absolute indiferenta koncerne tion, c`u tiu au` alia detalo havas en nia lingvo tian formon au` alian; oni baldau` konvinkig`is, ke per reformado ni nur perdos c`ion g`is nun akiritan kaj gajnos absolute nenion. Tiam la esperantistoj firme decidis ne paroli plu pri iaj reformoj. Kelkaj tre malmultaj malkontentuloj forlasis Esperanton kaj kune kun kelkaj neesperantistoj, kiuj rigardis sin kiel plej kompetentajn en la afero de lingvo internacia, komencis inter si g`is nun ankorau` ne finig`intan kaj neniam finig`ontan diskutadon pri diversaj lingvaj detaloj, kaj ili staras nun sur tiu sama punkto, sur kiu ili staris antau` dekkvar jaroj.

L.L. Zamenhof
parolado dum la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de au`gusto 1908.
 
 
 
 

C`iu komprenas tre bone, ke fari s`ang`ojn en iu lingvo, gvidante sin nur per ekstera s`ajno kaj ne konsilig`inte kun personoj, kiuj plej bone konas tiun lingvon, estus tia infanaj`o, kiun certe nenia komitato povus fari, se g`i traktus sian taskon serioze kaj ne estus sugestiata de personoj, kiuj havas ian kas`itan celon.
Kaj se la komitatanoj decidos fari s`ang`ojn en Esperanto, kion ili povos s`ang`i? Se ili ekzemple volos diri: "tiu vorto estas prenita el lingvo, kiun parolas cent milionoj, tial ni elj`etu g`in kaj prenu vorton el lingvo, kiun parolas cent dudek milionoj", au` se ili dirus: "al ni ne plac`as la praktike tute bona vorto "estas", ni preferas "esas" ...", k.t.p., tio estus ja simpla infanaj`o, kiun seriozaj homoj certe ne permesus al si, c`ar ili komprenus, ke en lingvo, kiu havas jam multejaran vivon, s`ang`i grandan amason da vortoj, pro simpla kaprico, pro ia pure teoria kaj praktike absolute senvalora motivo, estus sensencaj`o. Memorante, ke oni atendas de ili ne ian teorian filologian amuzig`on, sed laboron praktikan, ili kompreneble s`ang`us nur tiajn vortojn au` formojn, kiuj montrig`is kiel malbonaj per si mem, malbonaj absolute, grave maloportunaj por la uzantoj de la lingvo. Sed se vi trarigardos c`iujn kritikojn, kiuj estis faritaj kontrau` Esperanto en la dau`ro de dudek tri jaroj ? kaj Esperanton ja kritikis jam multaj miloj da homoj, kaj certe neniu ec` plej malgranda el g`iaj mankoj restis kas`ita ? vi trovos, ke la grandega plimulto el tiuj kritikoj estas simple personaj kapricoj. La nombro de tiuj s`ang`aj proponoj, kiuj efektive povus havi ian praktikan valoron, estas tiel malgranda, ke ili c`iuj kune okupus ne pli ol unu malgrandan folieton, kiun c`iu povus ellerni en duonhoro; sed ec` inter tiuj tre malmultaj supozeblaj s`ang`oj la plej gravaj estas nur plibonigo s`ajna, sed en efektiveco ili post pli matura pripenso montrig`us eble nur kiel malplibonigo. Tiel ekzemple la forigo de la supersignoj kaj de la akuzativo, kion mi antau` dekses jaroj proponis, por liberigi de la turmentantoj kaj faciligi la propagandon, kaj kion postulas la plimulto de la reformistoj, tiu s`ang`o en la nuna tempo, kaj tiom pli antau` la okuloj de registare starigota kaj sekve forton havanta komitato, devas aperi kiel tute ne akceptebla, c`ar g`i prezentus kripligon de la interna valoro de la lingvo, por plac`i al g`iaj eksteraj rigardantoj, forigon de necesaj gravaj sonoj el la lingvo kaj de libera vortordo kaj klareco por ... ke la presistoj ne bezonu elspezi kelke da spesmiloj kaj la komencantoj ne havu kelkan malfacilaj`on.
Se vi prenos ian artikolon esperantan, prezentitan de niaj kontrau`uloj por senkreditigi Esperanton, vi preskau` c`iam trovos nur unu aferon: grandan amasigon de la plurala finig`o "j"; tiu malfelic`a "j", kiun neniu tamen kurag`as kritiki en la bela greka lingvo, estas la kvintesenco de c`iuj teruraj`oj, kiujn niaj kontrau`uloj montras en Esperanto!

L.L. Zamenhof
Parolado dum la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de au`gusto 1910.
 
 

Sed baldau` mi konvinkig`is, ke, kion ajn ni farus, ni neniam kontentigus la reformistojn kaj c`ia parolado ec` pri la plej senkulpaj plibonigoj estus nun tre dang`era; tial mi forj`etis mian intencon. G`is la tempo, kiam ni estos tute fortaj kaj havos la sankcion de la registaroj, ni devas severe eviti c`ian paroladon pri plibonigoj. Se ni mem tenos nin forte, tiam neniaj atakoj de kritikistoj prezentos por ni ian dang`eron. Se niaj malamikoj diras, ke pro la supersignoj ni ne povas presi en c`iu presejo, tio c`i estas ja malvero, c`ar dank'al la "h" ni povas presi en c`iu presejo.
L.L. Zamenhof
Letero al Michaux 1907.01.31
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Historio/LeterojZ.4a.html
 

Lingvoj naturaj kreskas tute trankvile, c`ar kun tia lingvo neniu kurag`as fari iajn eksperimentojn au` fleksi g`in lau` sia gusto; sed pri lingvo artefarita c`iu opinias, ke li havas rajton de voc`o, ke li povas au` ec` devas direkti la sorton de la lingvo lau` sia kompreno. En lingvo natura c`iu ec` plej granda efektiva malbonaj`o neniun incitas, ec` neniun meditigas, kaj estas akceptata kun plena kontenteco au` rezignacio; en lingvo artefarita c`io s`ajnas al ni kritikinda, c`iu bagatelo, kiu ne estas konforma al nia gusto, pikas al ni la okulojn kaj vekas deziron de refarado. Lingvo artefarita dum longa tempo estas elmetata al senc`esaj ventoj, al senc`esa tirado kaj pus`ado. Kiom da ventoj, kiom da senc`esa tirado nia lingvo devis suferi dum sia dudekkvinjara vivo! Se g`i tamen c`ion sane eltenis, se malgrau` c`iuj ventoj kaj pus`oj g`i dum dudek kvin jaroj vivis kaj kreskis regule kaj rekte, c`iam pli fortig`ante kaj ric`ig`ante, neniam fleksig`ante au` kriplig`ante, neniam minacante disfali en dialektojn, sed c`iam pli kaj pli fortikigante sian tute difinitan, c`ie egalan spiriton, neniam perdante hodiau`, kion g`i akiris hierau`, ? ni povas pri tio sincere nin gratuli.
L.L. Zamenhof
Parolado antau` la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de au`gusto 1912
 
 

Zamenhof dau`re agnoskis, ke Esperanto ne estas perfekta, sed ke reformoj povus g`in ruinigi: projektoj de reformoj dependas de la preferoj de unuopaj personoj kaj komencante la reformadon ni neniam povos kontentigi c`ies postulojn kaj devos senc`ese aldoni reformojn al reformoj.

Gian Carlo Fighiera
ZAMENHOF KAJ LA MOVADO
 
 

Demando: Oni diras, ke Zamenhof deziris reformi Esperanton, sed esperantistoj tion ne permesis.

Respondo: Ne, Zamenhof ne deziris reformojn. Sed sub premo de multaj reformemuloj, li publikigis projekton de reformoj, penante kontentigi c`iujn. En la voc`donado de la jaro 1894 la plimulto de esperantistoj malakceptis la reformojn.

Boris Kolker
Enigmoj de Ludoviko Zamenhof
 
 
 

Bedau`rinde, en 1891 financaj kaj personaj zorgoj kau`zis lin anonci la c`esigon de la gazeto. Bons`ance aperis germano, W. H. Trumpeter, kiu ofertis pagi la eldonkostojn de la gazeto kaj ankau` 100 markojn monate por la salajro de la redaktisto. Eble, sinjoro Trumpeter savis la Esperanto-movadon, sed kun lia helpo venis ankau` problemo. Trumpeter c`efe atentis la praktikajn flankojn de la lingvo. Li malpaciencis pri la malrapida progreso de la movado, kaj li opiniis ke la lingvo bezonas reformon. Li uzis sian influon (t.e., sian regon pri la mono) por instigi reform- projekton. Dum 1894, la esperantistoj voc`donis pri la reformprojekto, kaj la reformoj malsukcesis. Post tiam, Trumpeter c`esigis sian subtenon al la gazeto.

Recenzo de la Libro: Analiza Historio de la Esperanto-Movado E. Drezen* (1931)
Elektronika Bulteno de la Esperanto-Asocio de Sankta-Luiso
 
 

Reformistoj pensas, ke la malrapida disvastig`o de Esperanto estas konsekvenco de malbonaj`oj en la lingvo.
Estas vero, ke kelkaj eroj de Esperanto povus esti pli raciaj, sed Zamenhof trovis bonan ekvilibron inter natureco kaj logiko.

La homoj ne pro tio ne ekuzas Esperanton c`ar g`i estas "difektita", sed c`ar ... ili neniam au`das pri g`i (c`ar la "esperantistoj" - nu tiuj, kiuj ne okupig`as pri reformoj - okupig`as nur pri kongresoj kaj internaj gazetoj, kiujn nur ili partoprenas kaj legas).

Se tamen la publiko au`das ion pri Esperanto tio estas formulita kun antau`jug`o au` fus`e.

A mon avis, le probleme n'est pas que beaucoup de personnes se mettent a apprendre l'espéranto et puis se disent que cette langue n'est pas assez réguliere ou est trop difficile et laissent tomber. Le probleme est que tres peu jettent un oeil dans un manuel d'espéranto pour voir a quoi cela ressemble. Donc meme si l'on prend une langue encore un peu plus facile et réguliere que l'espéranto on se retrouve face au meme probleme...

La problemo ne estas ke multaj ekstudas Esperanton kaj dume rimarkas, ke tiu lingvo ne estas sufic`e regula au` facila kaj pro tio c`esas okupig`i pri g`i. La problemo estas ke ege malmultaj enrigardas en lernolibron de Esperanto por vidi kiel aspektas la lingvon. Do ec` se oni prenus lingvon iom au` multe pli facilan kaj regulan ol Esperanto, oni dau`re konfrontig`us al la sama problemo.

Tiuj, kiuj kontrau`as la lingvon INTERnacian ne faras tion post kiam ili pristudis g`in kaj rimarkis gravegajn mankojn en g`i. Sed c`ar jam dekomence pro antau`jug`oj mals`atas g`in kaj la lingvajn detalojn ili prenas nur kiel pretekstojn. Samurbano rakontis al mi, ke en lia laborloko kolegoj sciis ke li okupig`as pri Esperanto kaj ili ne s`atis tion. Iun tagon li s`erce kantis HISPANAN kanton, trapasante antau` ili. La kolegoj kompreneble mokis "kia ac`a lingvo estas tiu artefarita Esperanto!".

Tro ofte en la tiel nomata Esperanto-movado oni dau`re reinventas la radon. Plej multaj retaj diskutoj kaj disputoj jam okazis meze de la 1990aj jaroj en la unua granda retdiskutejo (soc.culture.esperanto) kaj jam jardekojn antau`e en paperaj gazetoj ec` en "La Esperantisto".

Pro tio indas sekvi la ekzemplon de kelkaj gazetoj kaj retaj diskutejoj kiel http://lingvo.org/grupoj/
kiuj klare skribas "Temoj pri helpalfabetoj, supersignoj, lingvaj reformoj, kaj similaj estas malpermesataj. Ekstertemaj`oj estas malpermesataj."

Oni povus aldoni "same por : memkonvinkado, atakado de la angla lingvo au` Volapuko, ZEOj kaj aliaj sektumaj`oj". Tiam eble restus tempo, energio kaj mono okupig`i pri la praktika apliko kaj diskonigo de Esperanto.
 

(dau`rigota)
 

Tiel ekzemple multaj el la plej novaj projektistoj uzas la sekvantan ruzaj`on: sciante, ke la publiko taksos c`iun projekton konforme al tio, kiel al g`i rilatos la instruitaj lingvistoj, ili zorgas ne pri tio, ke ilia projekto estu efektive tau`ga por io en la praktiko, sed nur pri tio, ke g`i en la unua minuto faru bonan impreson sur la lingvistojn; por tio ili prenas siajn vortojn preskau` tute sen ia s`ang`o el la plej gravaj jam ekzistantaj lingvoj naturaj. Ricevinte frazon skribitan en tia projektita lingvo, la lingvistoj rimarkas, ke ili per la unua fojo komprenis tiun c`i frazon multe pli facile ol en Esperanto, ? kaj la projektistoj jam triumfas kaj anoncas, ke ilia "lingvo" (se ili iam finos g`in) estos pli bona ol Esperanto. Sed c`iu prudenta homo tuj konvinkig`as, ke tio c`i estas nur iluzio, ke al la malgrava principo, elmetita pro montro kaj allogo, tie c`i estas oferitaj la principoj plej gravaj (kiel ekzemple la facileco de la lingvo por la nekleruloj, fleksebleco, ric`eco, precizeco k. t. p.), kaj ke se simila lingvo ec` povus esti iam finita, g`i en la fino absolute nenion donus! C`ar se la plej grava merito de lingvo internacia konsistus en tio, ke g`i kiel eble plej facile estu tuj komprenata de la instruitaj lingvistoj, ni ja por tio c`i povus simple preni ian lingvon, ekzemple la latinan, tute sen iaj s`ang`oj, ? kaj la instruitaj lingvistoj g`in ankorau` pli facile komprenos per la unua fojo! La principo de kiel eble plej malgranda s`ang`ado de la naturaj vortoj ne sole estis bone konata al la au`toro de la lingvo Esperanto, sed g`uste de li la novaj projektistoj ja prenis tiun c`i principon: sed dum Esperanto prudente kontentigas tiun c`i principon lau` mezuro de ebleco, penante plej zorge, ke g`i ne kontrau`agadu al aliaj pli gravaj principoj de lingvo internacia, la projektistoj turnas la tutan atenton nur sur tiun c`i principon, kaj c`ion alian, nekompareble pli gravan, ili fordonas kiel oferon, c`ar kunigi kaj konsentigi inter si diversajn principojn ili ne povas kaj ec` ne havas deziron, c`ar ili ec` mem ne esperas doni ion pretan kaj tau`gan, sed ili volas nur fari efekton.
[…]

Kio do en tia okazo restis por fari al la au`toro de ia nova lingvo, se tia iam aperus? Al li restus jam nenio ol ... eltrovi la jam eltrovitan Amerikon! Ni prezentu al ni efektive, ke nun, malgrau` la jam ekzistanta, bonega en c`iuj rilatoj, c`iuflanke elprovita, havanta jam multegon da adeptoj kaj vastan literaturon lingvo Esperanto, aperis tamen homo, kiu decidis dedic`i tutan serion da jaroj al la kreado de nova lingvo, ke li sukcesis alkonduki sian laboron g`is la fino kaj ke la lingvo proponita de li montrig`as efektive pli bona ol Esperanto, ? ni rigardu do, kian vidon havus tiu c`i lingvo. Se la gramatiko de la lingvo Esperanto, kiu donas plenan eblon esprimi en la plej preciza maniero c`iujn nuancojn de la homa penso, konsistas tute el 16 malgrandaj reguletoj kaj povas esti ellernita en duono da horo, ? tiam kion la nova au`toro povus doni pli bonan? En ekstrema okazo li donus eble anstatau` 16 reguloj 15 kaj anstatau` 30 minutoj da laborado postulus 25 minutojn? C`u ne vere? Sed c`u deziros iu pro tio c`i krei novan lingvon, kaj c`u la mondo pro tia bagatelo rifuzos la jam ekzistantan kaj c`iuflanke elprovitan? Sendube ne; en ekstrema okazo la mondo diros: "Se en via gramatiko ia bagatelo estas pli bona ol en Esperanto, ni tiun c`i bagatelon enkondukos en Esperanton, kaj la afero estos finita". Kia estos la vortaro de tiu c`i lingvo? En la nuna tempo nenia esploranto jam dubas, ke la vortaro de lingvo internacia ne povas konsisti el vortoj arbitre elpensitaj, sed devas konsisti nepre el vortoj romana-germanaj en ilia plej komune uzata formo; tio c`i estas ne por tio, ke ? kiel opinias multaj pli novaj projektistoj ? la instruitaj lingvistoj povu tuj kompreni tekston skribitan en tiu c`i lingvo (en tia afero, kiel lingvo internacia, la instruitaj lingvistoj ludas la lastan rolon, c`ar por ili ja tia lingvo estas malplej bezona), sed pro aliaj, pli gravaj kau`zoj. Tiel ekzemple ekzistas grandega nombro da vortoj tiel nomataj "fremdaj", kiuj en c`iuj lingvoj estas uzataj egale kaj al c`iuj estas konataj sen ellernado kaj kiujn ne uzi estus rekta absurdo; al ili unisone devas soni ankau` c`iuj aliaj vortoj de la vortaro, c`ar alie la lingvo estus sovag`a, sur c`iu pas`o estus kunpus`ig`o de elementoj, malkomprenig`oj, kaj la konstanta regula ric`ig`ado de la lingvo estus malfaciligita. Ekzistas ankorau` diversaj aliaj kau`zoj, pro kiuj la vortaro devas esti kunmetita nur el tiaj vortoj, kaj ne el aliaj, sed pri tiuj c`i kau`zoj, kiel tro specialaj, ni tie c`i detale ne parolos. Estos sufic`e, se ni nur diros, ke c`iuj plej novaj esplorantoj akceptas tiun c`i leg`on por la vortaro kiel allasantan jam nenian dubon. Kaj c`ar la lingvo Esperanto g`uste per tiu c`i leg`o sin gvidis kaj c`ar c`e tiu c`i leg`o granda arbitro en la elekto de vortoj ekzisti ne povas, restas la demando, kion do povus al ni doni au`toro de nova lingvo, se tia estus kreita? Estas vero, ke al tiu au` alia vorto oni povus doni pli oportunan formon, ? sed da tiaj vortoj ekzistas tre nemulte. Tion c`i oni la plej bone vidas el tio, ke kian ajn el la multaj projektoj aperintaj post Esperanto vi prenus, vi trovos en c`iu el ili almenau` 60% da vortoj, kiuj havas tute tiun saman formon, kiel en Esperanto. Kaj se vi al tio c`i ankorau` aldonos, ke ankau` la restaj 40% da vortoj diferencas de la Esperanta formo pleje nur tial, ke la au`toroj de tiuj projektoj au` ne turnis atenton sur diversajn principojn, kiuj por lingvo internacia estas treege gravaj, au` simple s`ang`is la vortojn tute sen ia bezono, ? vi facile venos al la konkludo, ke la efektiva nombro da vortoj, al kiuj oni anstatau` la formo Esperanta povus doni formon pli oportunan, prezentas ne pli ol iajn 10%. Sed se en la Esperanta gramatiko oni preskau` nenion povas s`ang`i kaj en la vortaro oni povus s`ang`i nur iajn 10% da vortoj, tiam estas la demando, kion do prezentus per si la nova lingvo, se g`i iam estus kreita kaj se g`i efektive montrig`us kiel lingvo tau`ga en c`iuj rilatoj? Tio c`i estus ne nova lingvo, sed nur iom s`ang`ita lingvo Esperanto! Sekve la tuta demando pri la estonteco de la lingvo internacia alkondukig`as nur al tio, c`u Esperanto estos akceptita sens`ang`e en g`ia nuna formo, au` en g`i estos faritaj iam iaj s`ang`oj! Sed tiu c`i demando por la Esperantistoj havas jam nenian signifon; ili protestas nur kontrau` tio, se apartaj personoj volas s`ang`i Esperanton lau` sia bontrovo; sed se iam au`toritata kongreso au` akademio decidos fari en la lingvo tiajn au` aliajn s`ang`ojn, la Esperantistoj akceptos tion c`i kun plezuro kaj nenion perdos de tio c`i: ili ne bezonos tiam de la komenco ellerni ian novan malfacilan lingvon, sed ili bezonos nur oferi unu au` kelkajn tagojn por la ellerno de tiuj s`ang`oj en la lingvo, kiuj estos faritaj, kaj la afero estos finita.
La Esperantistoj tute ne pretendas, ke ilia lingvo prezentas ion tiom perfektan, ke nenio pli alta jam povus ekzisti. Kontrau`e: kiam efektivig`os au`toritata kongreso, pri kiu oni scios, ke g`ia decido havos forton por la mondo, la Esperantistoj mem proponos al g`i difini komitaton, kiu okupus sin je la trarigardo de la lingvo kaj farus en g`i c`iujn utilajn plibonigojn, se ec` por tio c`i oni devus s`ang`i la lingvon g`is plena nerekonebleco; sed c`ar ekzistas nenia eblo antau`vidi, c`u tiu c`i laboro entute sukcesos al la komitato, c`u g`i ne dau`ros senfinan serion da jaroj, c`u g`i en konsenteco estos alkondukita al felic`a fino, kaj c`u la finita laboro en la praktiko montrig`os tute tau`ga, sekve kompreneble estus tre malsag`e kaj nepardoneble de la flanko de la komitato, se g`i pro la problema estontaj`o rifuzus la faktan kaj en c`iuj rilatoj finitan kaj elprovitan nunaj`on; sekve se ec` la kongreso venus al la konkludo, ke Esperanto ne estas bona, g`i povus decidi nur la jenon: akcepti dume la lingvon Esperanto en g`ia nuna formo kaj paralele kun tio c`i difini komitaton, kiu okupus sin je la perfektigo de tiu c`i lingvo au` je la kreo de ia nova lingvo pli ideala; kaj nur tiam, kiam kun la tempo montrig`us, ke la laborado de la komitato estas felic`e alkondukita al fino kaj post multaj provoj montrig`is tute tau`ga, nur tiam oni povus anonci, ke la nuna formo de la lingvo internacia estas eksigata kaj anstatau` g`i eniras en la vivon la formo nova. C`iu prudenta homo konsentos, ke la kongreso povas agi nur tiel kaj ne alie. Sekve se ni ec` supozos, ke fina lingvo de la estontaj generacioj estos ne Esperanto, sed ia alia ankorau` ellaborota lingvo, en c`ia okazo la vojo al tiu lingvo nepre devas konduki tra Esperanto.
L.L. Zamenhof
C`apitro VII de Esenco kaj Estonteco de la Lingvo internacia (http://www.steloj.de/esperanto/esenco/)
 
 
 

Ligoj:

Marto 2006
Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu

Similtemaj tekstoj en tiu retejo: