Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] (unikodo) (cx) (c`) (^c) (lat3)

Kontraŭ esperanta naciecismo kontraŭ verdetnismo

La homaro ne bezonas plian nacion, sed INTERnacian lingvon.
La homaro ne bezonas plian popolon, sed interpopolan lingvon.

   -     - 

"Zamenhof-tago estas la nacia festo de Esperantujo"  
Prezidanto de landa asocio




En tiu teksto mi uzas la vorton "naciecismo" kaj ne "naciismo" ĉar estas klare, ke krom kelkaj ekstremuloj neniu volas vere krei ŝtaton. Tamen, en la pasinteco estis provo fari tion sur insuleto kaj nuntempe aperis la "Esperanto civito".

En la tiel nomata Esperanto-"movado" nerefuteble abundas la simboloj je naciecismo :
flago, himno, legendoj, mitologio, naciaj herooj, persona kulto, estis eĉ provo pri propra monunuo ("steloj"). Tiu nacio jam havas nomon "Esperantujo/io".

La unua problemo kun tiuj "folkloraĵoj", krom la sekteca aspekto, konsistas je tio, ke la esperanto-uzantaro ne donas klaran bildon al la ekstera mondo. Ekzemple post la kongreso en Valenco, onklino mia pensis, ke Esperanto estas lingvo, kiun oni parolas en tiu regiono. Kiel varbi pri nenacia neŭtrala INTERnacia lingvo montrante tiom da naciecaj simboloj?

La dua problemo estas, ke la esperanto-uzantaro apartiĝas de la "ekstera mondo" por nur flegi la Esperanto-"kulturon" en iu "l'art pour l'art" konduto. Pli kaj pli forgesiĝas, ke la vera nomo de tiu lingvo estas "lingvo internacia" kaj ĝi estis kreita por faciligi la interpopolan komunikadon. Ĉar ili volas, ke la kara lingvo similu kaj aspektu kiel nacia lingvo ili ŝveligas ĝin per nenecesaj balastaj neologismoj (kurta, liva, lanta, febla ....) kvazaŭ rano kiu volus esti pli granda ol bovo. Forgesante la vortojn de la iniciatinto kiu avertis, ke la internacia lingvo havas estontecon nur "se ni zorgeme konservos al nia lingvo ĝian simplecon kaj facilecon". Lingvo INTERnacia estas en tute alia kategorio ol lingvo nacia.

Jen citaĵo el prelego de Claude Piron okaze de kunveno en Cully,
Svislando, en septembro 1994 :

"la Manifesto de Raŭmo, laŭ mia vidpunkto, preteratentas gravan aspekton de esperanto, t.e., la rolon, kiun ĝi povas ludi en la mondo por elimini multajn suferojn au kulture danĝerajn situaciojn, kiujn la du aliaj sistemoj, la burokrata kaj la sovaĝkapitalisma, konstante pligravigas.
[...]
Mi kredas, ke la esperantistoj havas respondecon tiurilate. Ili estas en la situacio de kuracisto, kiu scias pri metodo povanta malpezigi suferon : li havas la respondecon diskonigi ĝin, eĉ se liaj fortoj estas minimumaj, eĉ se la socio, pro sia natura inerteco, pro la forto de la egoismaj interesoj, au pro timoj vivantaj, nekonsciate, funde de la psiko, kontraŭas lin per intensa rezisto."


Surbaze de tiu metaforo, oni povas diri ke la "esperantistoj" havas kuracilon, sed ili uzas ĝin nur egoisme kiel drogo por la propra ĝuo (por ŝvebi inter verdaj nuboj).

Universala Esperanto-Asocio montru la ekzemplon kaj forigu la flagon kaj la himnokantadon de la Universalaj Kongresoj.





Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu
Decembro 2000

Reagoj al la teksto:

Verdetnismaj (Raŭmistaj) gazetoj kiel "Heroldo komunikas" (esperanto.pl/esperantio.net) en la numero 126 sub la titolo "UEA ĉu raŭmisme deviacia" reagis al tiu artikolo ĉefe al la lasta frazo.

Pri tiu lasta frazo mi aldonas parton el la fundamenta Principaro de Informado pri la Internacia Lingvo (Principaro de Frostavallen) : "Doni al la Esperanto-Movado sektecan karakteron (tro multe da steloj kaj flagoj, kanti la himnon kaj aliajn kantojn en nekonvenaj tempo kaj loko)".
Laŭ mi inaŭguro de Universala Kongreso kiam ĉeestas ŝtatprezidantoj aŭ aliaj gravuloj estas "nekonvena tempo kaj loko".
 

Ŝerco:
Prezidanto Bush decidis lerni Esperanton. Rice demandas lin: „Kial precipe Esperanton, vi ja apenaŭ scipovas la anglan kaj hispanan?“ – „Nu mi vidis, ke ankoraŭ neniam usona ŝtatestro vizitis Esperantion kaj tial mi tion volas tuj fari kaj nature volas saluti la homojn tie en ilia lingvo.“ El http://www.esperanto.ch/komentoj/sxercoj.html