Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] (unikodo) (cx) (c`) (^c) (lat3)

La dek plej oftaj eraroj dum informado pri Esperanto

 
  1. Diri ke Esperanto estas "lingvo universala" anstataŭ "lingvo INTERnacia". Aŭ ne atentigi pri tiu diferenco.
  2. Paroli pri problemo "de la plurlingveco" anstataŭ "de la lingva baro".
  3. Troa persona kulto de Zamenhof: Majstro, skulptaĵoj, ikonoj, disdonado de fotoj ktp...
  4. Atakemaj aŭ altrudemaj sloganoj. Ekzemple  : "Dua lingvo por ĉiuj".
  5. Uzo de politikecaj aŭ religiecaj simboloj : verda stelo, himno, flago ... 
  6. Uzo de politikecaj vortoj : "-ist", "movado", "propagando", "samideano", "fina venko", "-ista junularo".
  7. Uzi la x-metodon por skribi ekzemplajn frazojn.
  8. Troigi.
  9. Neglekto de la ekstera aspekto de la informanto.
  10. Nomi informadon/varbadon pri Esperanto "propagando".


Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu
Marto 2001
 
 

Ligoj: