Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] (unikodo) (cx) (c`) (^c) (lat3)

Partoj el artikolo de Ivo DURWAEL (tiam estrarano pri informado) el la revuo Esperanto de januaro 1991 p.7

Substrekoj kaj rimarkoj de TS.
 

Kiel rekrei la bildon de Esperanto?

 

Renovigi fu^sitan bildon

Se la ideo estas bona, sed ne allogas la publikon, tio signifas ke la bildo pri Esperanto estas fu^sita.

Jam de kvar jaroj, FEL anstata~uigas la frazon "Esperanto, la internacia lingvo" per "Esperanto, internacia lingvo".

Ni montris la stelon kaj la jubilean simbolon al niaj tiamaj profesiaj konsilantoj. Stelo ne estas specifa [1], la jubilea simbolo jes. ^Ci tiu krome aspektis pli moderna kaj permesis pli da modernaj grafikaj aran^goj. Kune ni venis al la konkludo ke, se ni volas fundamentan ^san^gi^gon en nia movado, ni anka~u ^san^gu la eksteran aspekton. Ni konscii^gis ke tio provokos ^sokon [2], sed samtempe kreos fruktodonan momenton por repensi la tutan agadon. Intertempe pli kaj pli da landoj kaj fakaj asocioj kaj lokaj kluboj, precipe la plej dinamismaj, ekaplikas la jubilean simbolon. De post 1987 anka~u UEA [...].

Ju pli da asocioj uzos tiun specifan rekonilon, des pli forta estos la subkonscia fre^sa impreso pri Esperanto, kiel io renaskin^ganta. Mi petas al ^ciuj Esperanto-asocioj, kiuj ne jam faris tion, imiti la ekzemplon de UEA kaj de tiom da aliaj elstaraj ligoj: sisteme uzi la jubilean simbolon, en la a~utenta formo, sen aldono de io ajn en la simbolo [3], sed la~u bezone kun nacilingva aldono de "Esperanto, internacia lingvo".

Ni estu pretaj akcepti ion, kio ne pla^cas al ni persone, por veni al pli da kohereco. Ni akceptu la ideon, ke nia movado bezonas fre^san veston, eksterigitan per nova komuna domstilo, por kontra~ui la svagan bildon de iu movado, kiu vivas multloke iom ka^site kaj strebas al nerealisma iluzio.
 
 

Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu
Novembro 2001

Rimarkoj (10 jaroj poste)

[1] Stelo ne nur ne estas specifa sed e^c povas ka~uzi neoportunajn subkonsciajn asocia^jojn (komunista stelo, stelo sur armeaj veturiloj ktp...).

[2] E^c hodia~u kiam oni tu^sas tiun temon, ^gi ^ciam ka~uzas polemikon.

[3] Beda~urinde oni tute ne sekvis tiun konsilon de Durwael. Inter la, ne tro multaj (dinamismaj), asocioj kiuj uzas la jubilean simbolon, la plimulto aldonis al ^gi etan stelon kvaza~u iu duonsolva kompromiso.

Vidu anka~u:
Artikoloserio pri informado de Ivo DURWAEL (tiam estrarano pri informado de UEA), kiu aperis en la revuo Esperanto.