Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] (unikodo) (cx) (c`) (^c) (lat3)

Citaj`oj

 

"Tial la Principaro de Frostavallen rekomendas eviti c`ion, kio povus esti interpretata kiel sekteca: tro multe da steloj kaj flagoj, kantado de la himno kaj aliaj kantoj en nekonvenaj tempo kaj loko, strangaj`oj en la vestoj dum kongresoj kaj aliaj publikaj kunvenoj, uzado de esprimoj "Majstro", "samideanoj", "verdstelanoj" k.s. en nacilingvaj tekstoj (ankau` en Esperanto ili povus esti glate ellasitaj) ktp. Estus prudente rekonsideri ankau` diversajn iom "romantikajn" nomojn de kelkaj niaj organizaj`oj, ekzemple "Lumanta Verda Stelo" au` simile. Kial ne nomi ilin tutsimple Esperanto-societo, au` klubo au` asocio, depende de la karaktero? Ec` la vorto "Esperantujo", precipe se uzata en nacilingva teksto, ne s`ajnas tre tau`ga. Plue, necesus forj`eti la erarigan koncepton de "familia rondo", kiu manifestig`as diversmaniere, interalie ec` per raportado pri intervenoj de unuopuloj dum internaciaj kongresoj lau` iliaj personaj nomoj, kvazau` la tuta "monda familio" povus tiamaniere identigi ilin. "Familia rondo" estas fermita kaj ekskluziva. La Esperanto-movado devas esti malfermita por c`iuj. Fine, sektecaj j`aluzoj kaj infanecaj envioj, ec` se ili kas`ig`as sub la masko de "demokrata kritiko", estas radikale forigendaj. Ju pli baldau` malaperos la restaj`oj de sektecaj aspektoj kaj elementoj, des pli bone por la Internacia Lingvo kaj des pli facila la tasko sukcese informadi pri g`i."
Prof. d-ro Ivo LAPENNA "Por pli Efika Informado"

"La kondukanto de la Ligo de la Nordo, kaj la unua el ili Umberto BOSSI, konsciis, ke la [...] ne sufic`os por konservi la elektantojn [...]. Tial ili provis krei, elpensi historion, tradicion, himnon, nacian koloron, la verdan, ian 'nacian' kulturon [...]"
Hérodote n°95 1999/4 (geografia kaj geopolitika franca revuo) p.9
C`u tio ne rememorigas pri io?
 

"Kabe, kiu forlasis la movadon en 1911, esprimis en 1931 pri la esperantistoj: "Ili restas la samaj, kvazau` mi forlasus hierau` Esperanton, nenio s`ang`ig`is, ili paroladas c`iam la samon [...]".
Ludovikito (1987: 254). Trovita en SIKOSEK, Marcus: Proponaro por la Esperanto-informado
 

"Lau` la psikoanalizisto John Carl Flugel la karaktero de la movado estas
"entuziasma kaj kvazau`-religia": la plimulto de la esperantistoj ne estas tiom amikoj de instrumento por internacia komunikado kiom anoj de la "interna ideo". Tiel la lingvo ricevas "altan emocian valoron" kaj farig`as celo per / por si mem. Tio estas la c`efa diferenco al aliaj planlingvaj projektoj. Flugel emfazas la 'rimarkindan personecon de la fondinto de Esperanto', kiu respondecas pri la sukceso (relativa) sed ankau` pri la karaktero de la Esperanto-movado. La "persona modesteco, alta idealismo, lingvistika kapablo, scienca empirismo kaj superkurag`a antau`vido pri praktikaj aferoj" de Zamenhof kau`zis tre altan admiron kaj devotecon. Por multaj esperantistoj li estas ideala "patro" kun amanta afableco kaj kun la povo
krei. Lia amo al la homaro estis ja la instigo fondi Esperanton, kaj Zamenhof amas c`iujn siajn adeptojn (infanojn) same, sen distingo. "
El SIKOSEK, Marcus: Proponaro por la Esperanto-informado
 

"Lapenna skribas pri la plej ekstrema speco de Esperanto-maniuloj, la 'stranguloj' en UK de 1947. La kongreso estis pro la c`eestantoj c`efe etburg`a 'kun forta kaj akcentita koloro religia-mistikeca-spiritisma', kun amaso da naivecoj kaj frivolecoj kompromitantaj Esperanton. Ili mem estas, lau` Lapenna, la plej fortaj baroj al 'disvastig`o de Esperanto inter seriozaj homoj', la Esperanto-parolantoj ridindigas sin mem kaj Esperanton per tiuj frivolaj`oj. Kelkaj priskriboj de la 'stranguloj': 'Unu virino kun verdaj s`trumpoj klarigadis al mi, ke c`iu esperantistino devus propagandacele porti nur verdajn s`trumpojn. [...] Mi vidis kriantan flavan kravaton kun enteksita ankorau` pli krianta verda stelo. G`enerale stelojn oni povis vidi c`ie: sur la brusto, en la haroj, sur la zonoj, sur fingoringoj ktp. ktp.'"
Je pripensado kaj prijug`o de la tutmonda demokrata esperantistaro!, en: Internacia Kulturo, 1947, septembro-oktobro, p. 4-19

"Ankau` Kabe-on g`enis la 'strangeco de la tipoj'"
Ludovikito (1987: 255). El SIKOSEK, Marcus: Proponaro por la Esperanto-informado

"Multaj "devotaj`oj" (Zamenhof-fotoj, kah`eloj kun Esperanto-proverboj, verdaj standardetoj en la propra domo au` renkontig`ejoj ktp.) rememorigas min je la sanktulaj kaj papaj bildoj kaj figuroj kaj Bibliaj proverboj en tradiciaj katolikaj log`ejoj, au` je muroj en ortodoks-komunismaj hejmoj, kie ne nur pendas fotoj de
familianoj sed ankau` de Lenin, Marx kaj Che Guevara."
El SIKOSEK, Marcus: Proponaro por la Esperanto-informado

"La Esperantistoj agadis la tutan tempon preskau` tute sen iaj materialaj rimedoj kaj montradis en sia agado grandegan nelertecon kaj senhelpecon"
L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco

"La Universalaj Kongresoj dau`ris ... sed ... havis neniun organizan kaj administran valoron. Ili dau`ris funkcii nur kiel festoj, solenoj, regule arang`itaj"
Drezen, Analiza Historio p 76. El WOITE, Eckhard: La diabla cirklo. Organizo kaj efikeco de la Esperanto-movado

"La batalo pro la organizo deturnis la intereson de la esperantistoj de la klopodoj disvastigi la lingvon."
El WOITE, Eckhard: La diabla cirklo. Organizo kaj efikeco de la Esperanto-movado

"Amare mi konstatas, ke la esperantista komunumo agas ortodokse kaj inklinas nur al rita ripetado, dau`rigo de iu kutima vivmaniero. Neniu kurag`as pas`i alimaniere."
Fidilalao Firaisana Henriel (1966), revuo Esperanto 2001.02 p29

"[...] estis la pli simplaj kaj iom pli stultaj esperantistoj kiuj tuj ektimis, tuj komencis iun patosan sektecan stultaj`on anstatau` pensi serioze [...] ili transprenis tiun religian patosan sintenon 'nia adorata Majstro' ktp"
P-ro István Szerdáhelyi dum prelego pri esperantologio

"Iom po iom oni komencis varbi vokante alig`i ne al la ideo de neu`trala internacia lingvo, sed al aparta E-mondeto, kun propra originala literaturo, kun propraj tradicioj, propra kulturo kaj bonegaj interhomaj interrilatoj. Kiu do unue venis al tiuj alvokoj? Tiuj, kiuj bezonis g`uste tian mondeton. Kaj sekve la mondeto ig`is c`iam pli fermita, pli aparta, pli sekta."
Informi pri la ideo de Andrej GRIGORJEVSKIJ en la revuo Esperanto (januaro 2002)
 
 

"Mi profitas la okazon por ripeti, ke:
1) pro g`ia retoriko naciisma, gentisma, obsedita pri identeco;
2) pro g`iaj konstantaj mensogado, distordado de la vero kaj manipulado; kaj
3) pro g`iaj provoj silentigi kritikajn voc`ojn internajn kaj eksterajn –
pro c`io c`i mi opinias foirismon la esperantuja ekvivalento de la politika nocio "fas`ismo"."
Jorge Camacho